Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )
La devo de afableco
kaj simpatio rilate al fremduloj kaj alilanduloj
la 16-an kaj 17-an de oktobro 1911.
Kiam homo turnas la vizaĝon al Dio,
li trovas ĉie la sunbrilon. Ĉiuj homoj estas liaj fratoj. Ne permesu,
ke la formoj de konveneco ŝajnigu vin malvarmaj kaj nesimpatiaj, kiam
vi renkontas fremdulojn el aliaj landoj. Ne rigardu ilin tiel, kvazaŭ
vi suspektus ilin malbonfarantoj, ŝtelistoj kaj kruduloj. Vi opinias,
ke necesas esti tre singardema, por ne elmeti sin al la risko de konatiĝo
kun tiaj, eble nedezirindaj personoj.
Mi deziras de vi, ke vi ne pensu nur
pri vi mem. Estu afablaj por fremduloj, ĉu ili venas el Turkujo, Japanujo,
Persujo, Rusujo, Ĉinujo aŭ el iu ajn alia lando de la mondo.
Helpu al ili senti sin, kiel hejme;
informiĝu, kie ili loĝas, demandu, ĉu vi povas fari al ili ian servon;
penu fari ilian vivon iom pli feliĉa.
Tiel, se eĉ tio, kion vi komence suspektis,
montriĝus vera, estu, malgraŭ ĉio, plue afablaj por ili. Via bonkoreco
helpos al ili fariĝi pli bonaj.
Kial cetere alilanduloj devus esti konsiderataj
kiel fremduloj ?
Tiuj, kiuj vin renkontos, ekkonu sen
via proklamado la fakton, ke vi estas bahaanoj.
Realigu en praktiko la instruon de Bahá'u'lláh,
la instruon pri bonkoreco al ĉiuj nacioj. Ne kontentiĝadu per nura vorta
elmontrado de amikeco, sed flamigu viajn korojn per amplena bonkoreco al
ĉiuj, kiujn vi povas renkonti sur via vojo.
Ho vi membroj de la okcidentaj nacioj,
estu afablaj por tiuj, kiuj venas el Oriento, por vivi inter vi. Forlasu
la regulojn de via konveneco, parolante kun ili ; ili ne estas alkutimiĝintaj
al tio. Al orientanoj tia sintenado ŝajnas malvarma, malamika. Via konduto
estu, kontraŭe, simpatia. Estu videble, ke vi estas plenaj de universala
amo. Kiam vi renkontas person aŭ alian fremdulon parolu al li, kiel al
amiko ; se li ŝajnas soleca, penu helpi al li estu por li servopreta ;
se li estas malgaja - ĝojigu lin, se malriĉa - helpu lin, se premita
- savu lin, se malfeliĉa - konsolu lin. Tiel agante vi elmontros, ke ne
nur en vortoj sed vere kaj en faroj vi konsideras ĉiujn homojn kiel viajn
fratojn.
Kian profiton donas konsentado, ke la
universala amikeco estas bona, kaj parolado pri la solidareco de l’homaro,
kiel pri granda idealo ? Tiuj pensoj estas senutilaj, se ili ne estas transkondukitaj
en la mondon de agoj.
La malbono daŭras en la mondo ĝuste
pro tio, ke homoj nur parolas pri siaj idealoj, kaj ne ekpenas praktiki
ilin. Se agoj anstataŭus la vortojn, la malfeliĉo de la mondo baldaŭ
sanĝus sin en feliĉon.
Homo, kiu faras multe da bono kaj ne
parolas pri tio, trovas sin sur la vojo al perfekteco.
Homo, kiu plenumis malgrandan bonagon
kaj grandigas ĝin en siaj paroloj, valoras tre malmulte.
Se mi amas vin, mi ne bezonas senĉese
paroli pri mia amo - vi scios pri ĝi sen iaj vortoj. Aliflanke, se mi
ne amas vin, vi ankaŭ scios tion kaj ne kredos al mi, se mi eĉ milfoje
dirus, ke mi vin amas.
Kelkaj homoj multe parolas pri boneco,
malŝparante belajn vortojn, ĉar ili deziras, ke oni opiniu ilin pli grandaj
kaj pli bonaj, ol iliajn proksimulojn ; ili serĉas famon en la mondo.
Tiuj, kiuj faras plej multe da bono, uzas plej malmultajn vortojn pri siaj
agoj.
La infanoj de Dio plenumas siajn farojn
sen fanfaronado, obeante Liajn leĝojn. Mi esperas, ke vi ĉiam detenados
vin de tiraneco kaj premado, ke vi laboros senĉese, ĝis justeco regos
en ĉiuj landoj, ke vi gardos la korojn puraj kaj la manojn for de maljusteco.
Jen estas tio, kion postulas de vi la
alproksimiĝo al Dio, jen estas tio, kion mi atendas de vi.
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>