Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )La potenco kaj
valoro de penso dependas de ĝia elmontriĝo en ago
la 18-an de oktobro 1911.
La realaĵo de homo estas lia penso,
ne lia materiala korpo. La pensaj fortoj kaj la bestaj fortoj estas kunagantoj.
Kvankam homo estas parto de la besta kreitaro, li posedas la kapablon de
pensado, distingantan lin super ĉiuj
kreitaĵoj.
Se la penso de homo estas senĉese turnita
al la ĉielaj aferoj, tiam li fariĝas sanktanima; se kontraŭe, lia penso
ne flugas ĉielen, sed direktas sin malsupren, por koncentriĝi sur aferoj
de tiu ĉi mondo, li fariĝas ĉiam pli materiema, ĝis fine li atingas
staton malmulte pli bonan, ol tiu de bestoj.
Oni povas dividi pensojn en du klasojn
:
1. Pensoj, kiuj apartenas ekskluzive
al la mondo de pensoj
2. Pensoj, kiuj esprimas sin per agoj.
Kelkaj viroj kaj virinoj fieras pro
siaj glorindaj pensoj, sed, se tiuj pensoj neniam atingas la kampon de
agado, ili restas senutilaj : la potenco dependas de ĝia elmontriĝo en
faroj. Pensoj de filozofoj povas tamen en la mondo de progreso kaj evoluado
enkorpiĝi en agojn de aliaj homoj, se eĉ ili mem ne povas aŭ ne volas
elmontri siajn grandajn idealojn en la propra vivo. Al tiu ĉi klaso apartenas
la plimulto da filozofoj, kies instruoj alte superas iliajn proprajn agojn.
Tio ĉi estas la diferenco inter la filozofoj, kiuj estas spiritai instruantoj,
kaj tiaj, kiuj estas nur filozofoj : la spirita instruanto estas la unua
sekvanto de sia propra instruado; li transkondukas en la mondon de agoj
siajn spiritajn konceptojn kaj idealojn. Liaj diaj pensoj estas elmontritaj
al la mondo. Lia penso estas lia esenco, de kiu li estas neapartigebla.
Kiam ni trovas filozofon, emfaze glorantan la signifon kaj grandecon de
justeco, kaj samtempe kuraĝigantan rabeman monarĥon al premado kaj tiraneco,
ni tuj komprenas, ke li apartenas al la unua klaso : ĉar li pensas ĉielajn
pensojn, sed ne praktikas la konformajn al ili ĉielajn virtojn.
Tiu stato estas neebla rilate al la
spiritaj filozofoj, ĉar ili ĉiam esprimas siajn altajn kaj noblajn pensojn
per agoj.
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>