Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )Dio estas granda
kaj kompatema kuracisto, kiu sola donas veran kuracon
la 19-an de oktobro 1911.
Ĉiu vera kuraco devenas de Dio ! Ekzistas
du kaŭzoj de malsano : unu estas materiala, la alia spirita. Se la malsano
estas korpa, oni bezonas materialan kuracilon, se ĝi estas spirita, oni
bezonas la spiritan.
Se estas kun ni la ĉiela beno, kiam
ni estas kuracataj, nur tiam ni povas iĝi ree sanaj, ĉar la kuracilo
estas nur ekstera kaj videbla rimedo, pere de kiu ni ricevas la kuracon
el la ĉielo. La kuracado de la korpo nenion valorus, se la spirito ne
estus kuracata. Ĉio estas en la manoj de Dio, kaj sen Li ni ne povas ĝui
sanon !
Ekzistis multaj homoj, kiuj fine mortis
ĝuste pro tiu sama malsano, al kiuj ili dediĉis specialajn studojn. Ekzemple
Aristotelo, kiu speciale studis la digestadon, mortis pro malsano de la
stomako. Aviseŭ' estis korspecialisto, sed li mortis pro malsano de la
koro. Dio estas granda kompatema kuracisto, kaj Li sola havas la povon
doni la veran kuracon.
Ĉiuj kreitoj dependas de Dio, kiel
ajn granda povas ŝajni ilia scienco, povo kaj sendependeco.
Rigardu la potencajn reĝojn de la tero
: ili havas en la mondo ĉiajn fortojn, kiajn homoj povas doni al ili,
kaj tamen, kiam la morto vokas, ili devas obei tiel same, kiel kamparanoj
ĉe iliaj pordegoj.
Rigardu ankaŭ la bestojn – kiel senhelpaj
ili estas malgraŭ sia ŝajna forto ! Ĉar elefanto, la pli granda el la
bestoj, estas maltrankviligata de muso, kaj leono ne povas defendi sin
kontraŭ incitado de vermo. Eĉ homo, la plej alta formo el ĉiuj kreitaj
estaĵoj, bezonas, por vivi, multajn aferojn ; unue li bezonas aeron, kaj
estante senigita de ĝi, mortas dum kelkaj minutoj. Li dependas ankaŭ
de posedo de akvo, nutraĵo, vesto, varmo kaj de multaj aliaj objektoj.
De ĉiuj flankoj li estas ĉirkaŭata de danĝeroj kaj malfacilaĵoj, al
kiuj lia fizika korpo sola ne povas kontraŭstari. Se oni rigardas la mondon
ĉirkaŭ si, oni vidas, kiel ĉiuj kreitaĵoj estas ligitaj depende kaj
sklave per la fortoj de l'naturo.
Sole homo, dank' al sia spirita povo,
kapablas elliberiĝi, flugi super la mondon de materio kaj fari ĝin sia
servanto.
Sen la helpo de Dio homo estus egala
al la pereemaj bestoj, sed Dio donacis al li tiun mirindan forton, ke li
ĉiam povu rigardi supren kaj ricevadi, inter aliaj donacoj, kuracon de
Lia Dia Malavareco.
Ve tamen ! homoj ne estas dankaj por
tiu plejsupera bono, sed dormas la dormon de senzorgeco, senatentaj al
la granda favoro, kiun Dio elmontris al ili, turnante la vizaĝojn for
de la lumo kaj irante plue sian volon
en mallumo.
Mia plej varma preĝo estas, ke vi ne
similu al tiuj, sed kontraŭe, havu la vizaĝojn persiste turnitajn al
la lumo, por ke vi estu kiel lumigitaj torĉoj en mallumaj lokoj de vivo.
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>