Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )La bezono de Interligo
inter la popoloj de Oriento kaj Okcidento
vendrede, la 20-an de oktobro 1911.
'Abdu'l Bahà diris :
En la tempoj pasintaj, kiel en la nunaj,
la spirita Suno de l'Vero ĉiam brilis el la horizonto de Oriento.
Abrahamo aperis en Oriento. En la Oriento
leviĝis Moseo, por gvidi kaj instrui la popolon. Sur la orienta horizonto
aperis Kristo Sinjoro. Mahometo estis sendita al la orienta nacio. Báb
aperis en la orienta lando, Persujo. Bahá'u'lláh vivis kaj instruis en
Oriento. Ĉiuj grandaj spiritaj instruantoj aperis en la oriento de la
mondo. Sed kvankam la suno de Kristo supreniris en la Oriento, la lumo
de ĝiaj radioj estis vidata en la Okcidento, kie la brilego de ĝia gloro
estis perceptita pli klare. La Dia lumo de Liaj Instruoj brilis kun pli
granda forto en la okcidenta mondo, kie ĝia progreso estis pli rapida,
ol en la lando de ĝia naskiĝo.
En la hodiaŭaj tagoj Oriento bezonas
materialan progreson, kaj en Okcidento oni sentas mankon de spiritaj idealoj.
Por Okcidento estus bone turni sin al Oriento, por ricevi la lumigon kal
doni al ĝi repage sian sciencan saĝon. Devas okazi tiu interŝanĝo de
donacoj.
Oriento kaj Okcidento devas interligi
sin por doni unu al la alia tion, kio mankas al ĉiu el ili. Tiu kuniĝo
rezultigos veran civilizacion, en kiu la spirita flanko esprimos sin kaj
efektiviĝos en la materiala.
Kiam unu tiel ricevos, kion ĝi bezonas,
de la alia, ekregos plej granda harmonio, ĉiuj popoloj unuiĝos, estos
atingita stato de perfekteco, okazos firma interkuniĝo kaj la mondo iĝos
brilanta spegulo, reflektanta la Kvalitojn de Dio.
Ni ĉiuj, naciaj orientaj kaj okcidentaj,
devas tage kaj nokte per la tuta koro kaj animo penadi atingi tiun altan
idealon, firmkonstrui la unuecon inter ĉiuj nacioj de la tero. Ĉiu koro
estos tiam refreŝigita, ĉiuj okuloj estos malfermitaj, donita estos plej
mirinda povo, la feliĉo de l'homaro estos certigita.
Ni devas preĝi, ke per la Malavareco
de Dio estu donita al Persujo la eblo ricevi la materialan kaj intelektan
civilizacion de Okcidento, kaj doni al ĝi repage, per Dia Favoro, sian
spiritan lumon. La sindona, energia laborado de la unuigitaj popoloj okcidentaj
kaj orientaj sukcesos atingi tiun ĉi rezultaton, ĉar la forto de la Sankta
Spirito helpos al ili.
Oni devas zorge studi la principojn
de la instruoj de Bahá'u'lláh,, unu post la alia, ĝis ili estos ekkonitaj
kaj komprenitaj per la menso kaj per la koro - tiel vi fariĝos fortaj
sekvantoj de la lumo, akirantaj kaj disvastigantaj la veran civilizacion
en Persujo, en Eŭropo kaj en la tuta mondo.
Tio ĉi estas la paradizo, kiu venos
sur la teron, kiam la tuta homaro estos kuniĝinta sub la tendo de unueco
en la Regno de Gloro.
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>