Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )Dio entenas ĉion;
Li ne povas esti entenata
vendrede vespere, la 20-an de oktobro
1911.
'Abdu'lè-Bahà diris :
Ĉiutage okazas en Parizo multaj kunvenoj
por diversaj celoj, por diskutadi la aferojn de politiko, komerco, edukado,
arto, scienco kaj multajn aliajn.
Ĉiuj tiuj kunvenoj estas bonaj, sed
tiu ĉi rondo kuniĝis, por turni la vizaĝojn al Dio, por lerni, kiel
labori plej bone por la bono de l’homaro, por esplori, kiel antaŭjuĝoj
povas esti forigitaj kaj la semo de amo semita en la homajn korojn.
Dio aprobas la motivojn de nia kunveno
kaj donas al ni Sian Benon.
Ni legas en la Malnova Testamento, ke
Dio diris : « Ni kreu homon laŭ Nia bildo ». En la Evangelio
Kristo diris : « Mi estas en la Patro, kaj la Patro en mi ». (St
Joh XIV 11). En la Korano Dio diras : «Homo estas Mia mistero,
kaj Mi estas la lia ». Bahá'u'lláh skribis, ke Dio diras : « Via
koro estas Mia domo; sanktigu ĝin por Mia malsuprenveno. Via spirito estas
Mia elaperaĵo; preparu ĝin por Mia elmontriĝo ».
Ĉiuj tiuj sanktaj vortoj montras al
ni, ke homo estas kreita laŭ la bildo de Dio. Tamen la esenco de Dio estas
nekomprenebla por homa menso, ĉar limhava komprenemo ne povas esti aplikita
al tiu senlima Mistero. Dio entenas ĉion; Li ne povas esti entenata. Tio,
kio entenas, estas pli granda, ol tio, kio estas entenata. La tuto estas
pli granda, ol ĝiaj partoj.
Aferoj, kiujn homo komprenas, ne povas
esti ekster lia kompreneblo, tiel do neeble estas por homa koro kompreni
la naturon de la Majesto de Dio. Nia imago povas bildi nur tion, kion ĝi
kapablas krei.
La povo de kompreno grade diferencas
en diversaj regnoj de la kreaĵoj. Neniu regno - minerala, vegetaĵa aŭ
besta - kapablas kompreni ian kreaĵon super si mem. Mineralo ne povas
imagi la kreskopovon de vegetaĵo. Arbo ne povas klarigi al si la movopovon
de besto, nek ĝi povas kompreni, kion signifus posedi vidon, aŭdon kaj
flaron. Ĉio tio koncernas la fizikan sferon de la kreaĵoj.
Homo ankaŭ apartenas al tiu ĉi sfero;
sed ne estas eble por iu ajn el la malpli altaj regnoj kompreni, kio okazas
en la homa menso. Besto ne povas konsciigi al si la inteligentecon de homo;
ĝi scias nur tion, kion ĝi perceptas per siaj bestaj kapabloj, ĝi povas
imagi nenion abstraktan. Besto ne povas konkludi, ke la mondo estas glob-forma,
ke la tero rondiras ĉirkaŭla suno, nek la konstruon de elektra telegrafo.
Tiuj ĉi aferoj estas eblaj nur por homo. Homo estas la plej alta verko
de kreado, la plej proksima al Dio el ĉiuj kreaĵoj.
Ĉiuj pli superaj regnoj estas nekompreneblaj
por la pli malsuperaj; kiel do estus eble, ke, la kreito, homo, povu kompreni
la Ĉionpovan Kreinton de ĉio ?
Tio, kion ni prezentas al ni, ne estas
la realaĵo de Dio. Li, la Nekonebla, Neimagebla estas for ekster plej
alta koncepto de homo.
Ĉiuj ekzistantaj kreaĵoj dependas
de la Dia Malavareco. La Dia Favoro mem donas vivon. Kiel la lumo de la
suno brilas sur la tutan mondon, ankaŭ la Favoro de la Senfina Dio estas
disverŝita sur ĉiujn kreaĵojn. Kiel la suno maturigas fruktojn sur la
tero, donas vivon kaj varmon al ĉiuj vivaj estaĵoj, tiel ankaŭ la Suno
de l'Vero brilas sur ĉiujn, plenigas ilin per la fajro de Dia amo kaj
kompreno.
La supereco de homo super la resto de
la kreita mondo estas videbla ankaŭ en tio, ke homo havas animon, en kiu
loĝas la Dia Spirito; la animoj de la pli malaltaj kreaĵoj estas malpli
altaj en sia esenco.
Estas do nenia dubo, ke el ĉiuj kreitaj
estaĵoj homo estas plej proksima al la Naturo de Dio, kaj pro tio li ricevas
pli grandan parton de la Dia Malavareco.
La minerala regno posedas la povon de
ekzistado. Vegetaĵo havas la povon de ekzistado kaj kreskado. Besto krom
la ekzistado kaj kreskado, havas la eblon de movo kaj kapablon de la uzado
de la sentoj. En la homa regno ni trovas ĉiujn kvalitojn de la malsuperaj
mondoj kaj multe pli krom ili. Homo estas la sumo de ĉiuj antaŭaj kreaĵoj,
ĉar li entenas ilin ĉiujn.
Al homo estas donita la speciala donaco,
intelekto, per kiu li povas ricevadi pli grandan parton de la Dia Lumo.
Perfekta homo estas kiel spegulo, reflektanta la Sunon de l'Vero, elmontranta
la proprecojn de Dio.
Kristo Sinjoro diris : « Tiu, kiu
ekvidis min, ekvidis la Patron » - Dion, elmontriĝantan en la homo.
La Suno ne forlasas sian lokon en la
ĉielo kaj ne malsuprenvenas en la spegulon, ĉar irado supren kaj malsupren,
venado kaj forirado ne apartenas al la Senfina ; tio estas ecoj de limhavaj
estaĵoj. En Elmontranto de Dio, la perfekte polurita spegulo videbligas
la proprecoj de Dio en tia formo, kian homo kapablas kompreni.
Tio ĉi estas tiel simpla, ke ĉiu povas
ĝin kompreni kaj tion, kion ni kapablas kompreni, ni devas nepre akcepti.
Nia Patro ne respondigas nin por malakcepto
de dogmoj, kiujn ni povas nek kredi, nek kompreni, ĉar Li estas senlime
justa por Siaj infanoj.
Tiu ĉi ekzemplo estas tamen tiel logika,
ke facile povas ĝin ekkompreni ĉiu menso, kiu volas dediĉi al ĝi sian
konsideron.
Ke ĉiu el vi iĝu brilanta lampo, kies
flamo estas la Amo de Dio ! Ke viaj koroj ardu per la radivarmo de unueco
! Ke viaj okuloj estu lumigitaj per la brilego de la Suno de l'Vero !
La urbo Parizo estas tre bela. Malfacile
estus trovi en la nuna mondo urbon pli civilizitan kaj pli progresintan
en ĉiuj materialal aranĝoj. Sed la spirita lumo ne brilas super ĝi de
longa tempo : ĝia spirita progreso estas malproksime malantaŭ ĝia materiala
civilizacio. Necesa estas supera forto por veki ĝin al la realeco de l’spirita
Vero, por enspiri la spiron de vivo en ĝian dormantan animon. Vi ĉiuj
devas unuiĝi, por per la komuna laboro stimuli ĝin, revivigi la animon
de ĝia popolo per la helpo de tiu Supera Forto.
Kiam malbonfarto estas negrava, malforta
kuracilo sufiĉas por resanigo, sed kiam la negrava malbonfarto fariĝas
terura malsano, la Dia Kuracisto devas uzi fortegan kuracilon. Estas arboj,
kiuj floras kaj donas fruktojn en malvarma klimato, estas ankaŭ aliaj,
kiuj bezonas plej varmajn radiojn de la suno por atingi la perfektan maturecon.
Parizo estas unu el tiuj urboj, por kies spirita disvolviĝo bezona estas
grandega flamanta Suno de la Sankta Povo de Dio.
Mi postulas de vi ĉiuj, de ĉiu el
vi aparte, ke vi bone sekvu la lumon de la Vero en la sanktaj instruoj,
kaj Dio fortigos vin per Sia Sankta Spirito tiel, ke vi povos venki la
malfacilaĵojn kaj detrui la antaŭjuĝojn, kiuj kaŭzas disecon kaj malamon
inter la popoloj.
Viaj koroj pleniĝu per granda Amo de
Dio, kiu estu sentebla por ĉiuj; ĉar ĉiu homo estas servanto de Dio
kaj ĉiu rajtas partopreni en la Dia Malavareco.
Precipe al tiuj, kies pensoj estas materialaj
kaj malprogresaj, elmontru plej grandan amon kaj paciencon, tiamaniere
per via radianta bonkoreco akirante ilin por la interligo de samideaneco.
Se vi estos fidelaj al via granda tasko,
neflankigante sekvantaj la sanktan lumon de la Vero, la benita tago de
la universala frateco mateniĝos super tiu ĉi bela urbo.
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>