Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )La bedaŭrindaj
kaŭzoj de militoj kaj ĉies devo de porpaca penado.
la 21-an de oktobro 1911.
'Abdu'l-Bahà diris :
Mi esperas, ke vi ĉiuj estas feliĉaj
kaj sanaj. Mi ne estas feliĉa, sed tre malgaja. La novaĵo pri la batalo
apud Bengazi dolorigis mian koron. Mi miras je la homa sovaĝeco, kiu ankoraŭ
ekzistas en la mondo. Kiel estas eble por homo batali de mateno ĝis vespero,
mortigante unu alian, verŝante la sangon de siaj proksimuloj - kaj por
kio ? por gajni la posedon de peceto da tero ! Eĉ bestoj, batalante, havas
ian senperan kaj pli racian kaŭzon de atakoj ! Kiel terure estas, ke homo,
kiu apartenas al la pli supera regno, povas malsupreniĝi ĝis mortigado
kaj malfeliĉigado de siaj proksimuloj - pro posedo de terregiono !
La plej alta el la kreaĵoj batalas
por akiri la plej malaltan formon de l'materio - la teron ! Lando apartenas
ne al unu popolo, sed al ĉiuj. La tero ne estas homa domo, sed lia tombo.
Kaj pro siaj tomboj tiuj homoj batalas. Nenio en la mondo estas tiel fia,
kiel tombo, la restejo de putrantaj homaj korpoj.
Kiel ajn granda estus la konkerinto,
kiom ajn da landoj li sklavigus, li ne povas reteni al si el tiuj dezertigitaj
landoj pli multe, ol etan iomon - sian tombon ! Se oni bezonas pli da tero,
por plibonigi kondiĉojn de l’popolo, por disvastigi civilizacion ( por
anstataŭi krudajn kutimojn per justaj leĝoj ) - estus certe eble pace
akiri la necesan plion da teritorio !
Sed milito estas kreita por kontentigi
homajn ambiciojn; por la mondeca gajno de kelkaj personoj terura mizero
estas portata en multegajn hejmojn, rompante la korojn de centoj da viroj
kaj virinoj.
Kiel multe da vidvinoj funebras pro
siaj edzoj; kiel multajn rakontojn pri sovaĝa krueleco ni aŭdas ! Kiel
multe da orfigitaj infanetoj ploras pro la pereintaj patroj, kiel multaj
virinoj lamentas pro mortigitaj filoj !
Nenio estas tiel korŝiranta kaj terura,
kiel eksplodo de homa sovaĝeco !
Mi rekomendas al vi, ke ĉiu el vi koncentrigu
ĉiujn pensojn de sia koro je amo kaj unueco. Kiam aperas penso pri milito,
kontraŭstaru ĝin per pli forta penso pri paco. La penso de malamo devas
esti neiigita per la pli potenca penso de amo. Pensoj pri milito alportas
pereon al ĉia harmonio, feliĉo, trankvilo kaj kontenteco.
Pensoj de amo estas konstruantoj de
frateco, paco, amikeco kaj felico.
Kiam la soldatoj de l’mondo nudigas
la glavojn, por mortigadi, la soldatoj de Dio premu la manon unu al alia
! Ke la tuta sovaĝeco de homoj malaperu tiel per la Favoro de Dio, penetranta
la purajn korojn kaj sincerajn animojn ! Ne pensu, ke la mondpaco estas
neatingebla idealo !
Nenio estas neebla por la Dieca Bonvolo
de Dio.
Se vi deziros per la tuta koro amikecon
inter ĉiuj gentoj de la tero, via penso, spirita kaj pozitiva, disvastiĝados;
ĝi fariĝos deziro de aliaj, kreskanta kaj fortiĝanta, ĝis ĝi ekregos
la mensojn de ĉiuj homoj.
Ne perdu la esperon ! Laboru persiste.
Sincereco kaj amo venkos malamon. Kiel multaj, ŝajne neeblaj faktoj okazas
en tiuj ĉi tagoj ! Viaj vizaĝoj estu persiste turnitaj al la lumo de
la mondo. Elmontru amon al ĉiuj; amo estas la spiro de la Sankta Spirito
en homan koron . Estu kuraĝaj. Dio neniam forlasas siajn infanojn kiuj
penadas, laboras kaj preĝas ! Plenigu viajn korojn per fervorega deziro,
ke trankvileco kaj harmonio ekregu tiun ĉi tutan militantan mondon. Sukceso
kronos viajn klopodojn kaj kun la universala frateco venos la Regno de
Dio en paco kaj bonvolo !
En tiu ĉi ĉambro estas hodiaŭ membroj
de multaj gentoj, francoj amerikanoj, angloj, germanoj, italoj - fratoj
kaj fratinoj renkontantaj unu la alian en amikeco kaj harmonio. Tiu ĉi
kunveno estu antaŭ- ekzemplo de tio, kio plej vere okazos en la
mondo, kiam ĉiuj infanoj de Dio komprenos, ke ili estas folioj de unu
arbo, floroj de unu ĝardeno, gutoj de unu oceano, filoj kaj filinoj de
unu Patro, kies nomo estas : Amo !
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>