PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
La Suno de l'Vero
la 22-an de oktobro 1911.
'Abdu'l-Bahà diris :
Ĉarma estas la hodiaŭa tago. La suno
hele brilas sur la teron, donante lumon kaj varmon al ĉiuj kreitaĵoj.
La Suno de l'Vero ankaŭ brilas, donante lumon kaj varmon al homaj animoj.
La suno estas fonto de vivo por la fizikaj korpoj de la surteraj estaĵoj;
sen ĝia varmo ilia kreskado estus retenita, ilia disvolviĝado estus haltigita,
ili velkus kaj mortus. Tiel same la homaj animoj bezonas la Sunon de l'Vero,
por ke ĝi disverŝu siajn radiojn, disvolvigu ilin, eduku kaj kuragigu.
Kio estas la suno por la korpo de homo, tio estas la Suno de l’Vero por
la animo.
Homo povas atingi altan gradon de materiala progreso, sed sen la lumo de l’Vero lia animo restas retenita en sia evoluado kaj mizera. Alia homo povas havi neniajn materialajn priviilegiojn, li povas stari sur la malsupro de la socia ŝtuparo, sed lia animo, ricevinta la varmon de la Suno de l’Vero, estas granda, kaj lumigita estas lia spirita kompreno.
Greka filozofo, kiu vivis en la frua tempo de la kristana epoko kaj estis plena de la kristana elemento, kvankam li ne estis laŭkonfesa kristano, skribis tiel : « Estas mia konvinko, ke religio estas la ĉeffundamento de vera civilizacio ». Ĉar antaŭ ol estas edukita la morala karaktero de nacio, same kiel ĝia intelekto kaj talentoj, civilizacio havas nenian certan bazon.
Ĉar religio enradikigas moralecon, ĝi estas pro tio la plej vera filozofio, kaj sur ĝi estas konstruita la sola daŭra civilizacio. Kiel ekzemplon li citas la tiutempajn kristanojn, kies moraleco estis sur tre alta nivelo. La konvinko de tiu ĉi filozofo konformas kun la vero, ĉar la civilizacio de la kristana mondo estis la plej bona kaj plej lumplena. La kristanaj instruoj estis lumigitaj per la Dieca Suno de l’Vero. Tial al iliaj sekvantoj estis instruite ami ĉiujn homojn, kiel fratojn, timi nenion, nek eĉ morton, ami proksimulon kiel sin mem, kaj forgesi la proprajn egoistajn celojn por la pli granda bono de la homaro. La granda celo de la religio de Kristo estis proksimigi la korojn de ĉiuj homoj al la radianta Vero de Dio.
Se la postirintoj de Kristo Sinjoro sekvus tiujn ĉi principojn persiste, kun konstanta fideleco, estus tute senbezone renovigi la religion de Kristo kaj tute nenecese revekadi Lian popolon, ĉar granda kaj glora civilizacio regus nun en la mondo kaj la Regno de la Ĉielo estus veninta sur la teron.
Sed anstataŭe kio okazis ? La homoj forturnis la vizaĝojn de la diece lumigitaj ordonoj de sia Majstro, kaj vintro falis sur la homajn korojn. Ĉar, kiel la korpo de homo dependas en sia vivo de la radioj de la suno, ankaŭ la ĉielaj virtoj ne povas kreski en la animo sen la radiado de la Suno de l’Vero.
Dio ne lasas Siajn infanojn senhelpe sed, kiam la mallumo de la vintro ombrokovras ilin Li ree sendas Siajn misiulojn, la profetoin kun renovigo de la benita printempo. La Suno de L’Vero ree aperas sur la horizonto de la mondo, lumante en la okulojn de tiuj, kiuj dormas, vekante ilin al ekvido de la gloro de la nova tagiĝo. Tiam la arbo de l’homaro ree ekfloras kaj donas la fruktojn de justeco por la resanigo de la nacioj. Ĉar homo ŝtopis siajn orelojn kontraŭ la voko de la Vero kaj fermis la okulojn kontraŭ la Sankta Lumo, pro tio la mallumo de milito kaj tumulto, maltrankvilo kaj mizero ruinigis la mondon. Mi preĝas, ke vi ĉiuj klopodu alkonduki ĉiun infanon de Dio en la radiadon de la Suno de l’Vero, por ke la mallumo estu disbatita per la penetrantaj radioj de ĝia gloro, kaj la severeco kaj malvarmo de la vintro fandiĝu pro la kompatema varmo de ĝia brilado.
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>