Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )La Lumo de la
Vero brilas nun super Oriento kaj super Okcidento
lunde, la 23-an de oktobro 1911.
Se homo trovis ĝojon de la vivo en
iu loko, li revenas en la saman lokon por trovi pli da ĝojo. Se homo trovis
oron en ruino, li revenas al la sama ruino, por plue serĉi oron.
Tio ĉi montras la internan forton kaj
naturan instinkton, kiun Dio donis al homo, kaj la potencon de la energio
de la vivo, kiu ĝermas en li.
Okcidento ĉiam ricevadis la spiritan
lumigon de Oriento. La kanto de la Regno estas ekaŭdita unue en Oriento,
sed en Okcidento pli forta tonaro frapas la aŭskultantajn orelojn.
Kristo Sinjoro aperis, kiel radieganta
stelo, sur la orienta ĉielo, sed la lumo de Lia instruado bruis pli perfekte
en Okcidento, kie Lia influo enradikiĝis pli firme kaj Lia afero disvastiĝis
en pli alta grado, ol en Lia naskiĝolando.
La sono de la kanto de Kristo eĥiĝis
tra ĉiuj landoj de la okcidenta mondo kaj enigis en la korojn de iliaj
popoloj.
La popoloj de Okcidento estas firmaj,
kaj la fundamento, sur kiu ili konstruas, estas rokaĵo; ili estas persistaj
kaj ne forgesas facile.
Oriento estas kiel forta, vivplena kreskaĵo
: kiam pluvo delikate falas sur ĝin, donante al ĝi nutron, kaj la suno
brilas sur ĝin, tiam ĝi floras ĝustatempe kaj donas bonajn fruktojn.
Multe da tempo pasis, de kiam la Suno de l’Vero, reflektita en Kristo
Sinjoro, disradiis sian lumon tra Okcidento, ĉar la vizaĝo de Dio kovriĝis
per la pekoj kaj forgesemo de la homoj. Sed nun ree, glor' al Dio, la Sankta
Spirito parolas al la mondo ! La stelaro de amo kaj saĝo kaj potenco denove
brilas de la Dia horizonto, por doni ĝojon al ĉiuj, kiuj turnas la vizaĝojn
al la lumo de Dio. Bahá'u'lláh disŝiris la vualon de antaŭjuĝoj kaj
superstiĉoj, kiu sufokadis homajn animojn. Ni preĝu al Dio, ke la spiro
de la Sankta Spirito denove donu esperon kaj refreŝigon al homoj, vekante
en ili la deziron plenumadi la volon de Dio; ke viviĝu en ĉiu homo la
koro kaj la animo: tiel ĉiuj ĝuos la feliĉon de la nova naskiĝo !
Tiam la homaro surmetos novan veston
en la radieco de Amo de Dio, kaj estos tagiĝo de nova kreaĵo ! Tiam la
Kompato de la Plej Kompatema estos verŝita sur la hormaron, kaj ĝi leviĝos
al nova vivo.
Mi deziras varmege, ke vi ĉiuj klopodu
kaj laboru por tiu glora fino; ke vi estu persistaj kaj amplenaj laborantoj
en la konstruado de la nova spirita civilizacio, elektitoj de Dio, efektivigantaj
kun volemo kaj ĝojplena obeo Lian superegan planon !
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>