Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )La universala
amo
la 24-an de oktobro 1911.
Unu hindo diris al 'Abdu'l-Bahá : «
La celo de mia vivo estas transdoni al la mondo la revelacion de Kriŝno
tiagrade, kiel ĝi ekzistas en mi ».
'Abdu'l Bahà diris :
La revelacio de Kriŝno estas la revelacio
de amo. Ĉiuj Diaj Profetoj alportis la revelacion de amo. Neniu el ili
iam pensis, ke milito kaj malamo estas bonaj. Ĉiuj konsentas, dirante,
ke amo kaj bonvolo estas plej bonaj.
Amo malkaŝas sian realecon en faroj,
ne nur en vortoj - nura vortoj estas sen rezulto. Por ke amo povu malkaŝi
sian potencon, devas ekzisti celo, ilo, motivo !
La principon de amo oni povas esprimi
en multaj manieroj; ekzistas amo al familio, al patrujo, al raso, ekzistas
politika entuziasmo, ekzistas ankaŭ amo al interes-kunularo en servo.
Ĉio tio estas manieroj kaj rimedoj, por elmontri la povon de amo. Sen
tiaspecaj manieroj amo estus nevidebla, neaŭdebla, nesentebla - ĝenerale
neesprimita, nemalkaŝita ! Akvo elmontras sian povon en diversaj manieroj:
ĝi sensoifigas, ĝermigas semojn, ktp. Karbo esprimas unu el siaj ecoj
en gaslumo, dum unu el la povoj de elektro montriĝas en la elektra lumo.
Se ekzistus nek lumgaso, nek elektro, la noktoj de la mondo estus senlumaj
! Tiel estas necese havi ilon, motivon por elaperigo de amo, celon kaj
manieron de esprimo.
Ni devas trovi kielon por disvastigadi
amon inter la filoj de la homaro.
Amo estas senlima, senborda, senfina
! Materiaĵoj havas dimensiojn, estas limigitaj, finitaj. Oni ne povas
ĝuste esprimi senfinan amon per limhavaj manieroj.
La perfekta amo bezonas malegoistan
instrumenton, absolute liberan de iaspecaj ligoj. La amo al familio estas
limigita; la ligoj de parenceco ne estas la plej fortaj teniloj. Ofte membroj
de unu familio malkonsentas, eĉ malamas unu la alian.
La patriota amo estas limhava; la amo
al patrolando, kaŭzanta malamon kontraŭ ĉiuj aliaj landoj, ne estas
perfekta amo ! Ankaŭ samlandanoj ne estas liberaj de malpacoj inter si.
La amo al raso estas limigita ; ekzistas
ĉi tie certa unueco sed ĝi estas nesufiĉa. Amo devas esti libera de
limigoj.
Ami sian propran rason povas signifi
malamon kontraŭ ĉiuj aliaj kaj eĉ popoloj de la sama raso ofte malamas
unu la alian.
La politika amo estas ankaŭ grandparte
miksita kun malamo de unu partio kontraŭ alia; tiu ĉi amo estas tre limigita
kaj necerta.
La amo al interes-kunularo en servo
estas simile ŝanĝiĝema; ofte ekestas konkurenco, kiu kondukas al ĵaluzo,
kaj fine malamo ekokupas la lokon de la amo.
Antaŭ kelkaj jaroj Turkujo kaj Italujo
estis en amika politika harmonio; nun ili militas !
Ĉiuj tiuj ĉi ligoj de amo estas malperfektaj.
Estas klare, ke la limhavaj materialaj ligoj malsufiĉas, por ĝuste esprimi
la universalan amon.
La granda malegoista amo al la homaro
estas limigita per neniu el tiuj ĉi malperfektaj, duonegoistaj limigoj;
tio estas la sola perfekta amo, havebla al la tuta homaro, kaj ĝi povas
esti realigita per la povo de la Dia Spirito. Nenia monda povo kapablas
realigi la universalan amon.
Unuiĝu ĉiuj en la Dia Potenco de amo
! Ĉiuj penu kreski en la lumo de la Suno de l’Vero, kaj reflektante
tiun brilegan amon sur ĉiujn homojn, iliaj koroj tiel unuiĝu, ke ili
restadu ĉiam en la radieco de la senlima amo.
Memoru tiujn ĉi vortojn, kiujn mi diras
al vi dum la mallonga tempo, kiam mi estas inter vi en Parizo. Mi varmege
instigas vin: ne lasu kateni viajn korojn per la materialaj aferoj de la
mondo; mi postulas ne ke vi kuŝadu kontente sur la litoj de senatento,
sklavigitaj al materio, sed ke vi leviĝu kaj liberigu vin de ĝiaj ĉenoj
!
La besta mondo estas sklavigita al materio
- al homo Dio donis liberecon. Bestoj ne povas sendependiĝi de la legoj
de l’naturo, dum homo povas regi ilin, ĉar li, entenante la naturon,
povas levi sin super ĝin.
La potenco de la Sankta Spirito, kleriganta
la homan intelekton, permesis al li malkovri la rimedojn por fleksi al
sia volo multajn leĝojn de la naturo. Li flugas tra la aero, vojaĝas
sur la maro kaj eĉ veturas sub la akvo.
Ĉio tio montras, kiel la intelekto
de homo ebligis al li liberigi de la limigoj de l’naturo kaj solvi multajn
ĝiajn misterojn. Ĝis certa grado homo rompis la ĉenojn de materio.
La Sankta Spirito donos al homo povojn
pli grandajn, ol tiuj, se li nur klopodos pri la aferoj de spirito kaj
penos agodi sian koron al la Dia Senfina Amo.
Se vi amas membron de via familio aŭ
samlandanon, amu lin kun radio de la senfina amo ! Tiu ĉi amo estu en
Dio kaj per Dio. Kie ajn vi trovos la kvalitojn de Dio, amu tiun personon,
ĉu li estas el via familio, aŭ el alia. Verŝu la lumon de la senlima
amo sur ĉiun homan estaĵon, kiun vi renkontas, ĉu el via lando, via
raso, via politika partio, aŭ el iu alia nacio, koloro aŭ
nuanco de politika opinio. La Ĉielo
helpos vin, kiam vi laboros por tiu kunvenigo de la disŝutitaj popoloj
de la mondo en la ombron de la ĉionpova tendo de unueco.
Vi estos servantoj de Dio, kiuj loĝas
proksime al Li, Liaj diaj helpantoj en la servado, klopodantaj por la tuta
homaro. Por la tuta homaro ! Por ĉiu homa estaĵo ! Neniam forgesu ĉi
tion !
Ne diru, ke li estas italo, aŭ franco,
aŭ amerikano, aŭ anglo, memoru nur, ke li estas filo de Dio, servanto
de la Plej Alta, homo ! Ĉiuj estas homoj ! Forgesu naciecojn; ĉiuj estas
egalaj antaŭ Dio !
Ne pensu pri viaj propraj limigitecoj;
la helpo de Dio venos al vi. Forgesu vin mem. La Dia helpo certe venos.
Kiam vi alvokas la Favoron de Dio, atendante
fortigon, via forto estos dekobligita.
Rigardu min: mi estas tiel malforta,
tamen mi ricevis la forton veni al vi - mi, mizera servanto de Dio, ricevis
la eblon transdoni al vi tiun ĉi revelacion ! Mi ne estos kun vi longe.
Oni devas neniam konsideri sian propran malfortecon; la forto de la Sankta
Spirito de Amo donas la povon instrui. La penso pri nia malforteco povus
nur malesperigi nin. Ni devas rigardi pli alten, super ĉiujn terajn pensojn,
apartigi nin de ĉiuj materialaj ideoj, petegi pri la aferoj de l’spirito,
fiksi niajn okulojn sur la eterne malavara Favoro de la Ĉionpova, kiu
plenigas niajn animojn per la kontenteco de la ĝojplena servado al Lia
ordono : « Amu unu la alian ».
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>