Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )La mallibereco
de 'Abdu'l-Bahá.
4, Avenue de Camoëns, merkrede, la
25-an de oktobro 1911.
Mi tre bedaŭras, ke mi atendigis vin
ĉi-matene sed mi havas tiel multe por fari en mallonga tempo por la Afero
de l’Amo de Dio.
Ne gravu al vi, ke vi atendis iomete
por vidi min. Mi atendis multajn jarojn, jarojn en malliberejo por povi
veni kaj vidi vin nun.
Antaŭ ĉio - glorata estu Dio - niaj
koroj ĉiam estas unisonaj kaj kun la sama celo ili estas turnitaj al la
Amo de Dio. Ĉu per la Favoremo de la Regno niaj deziroj, niaj koroj, niaj
spiritoj ne estas unuigitaj en unu ligon ? Ĉu niaj preĝoj ne estas por
kunigi en harmonion ĉiujn homojn ? Ĉu do ni ne estas ĉiam kune ?
Hieraŭ vespere, kiam mi venis hejmen
el la domo de S-ro Dreyfus, mi estis tre laca, tamen mi ne dormis, mi kuŝis
maldorme, pensante.
Mi diris: ho Dio, mi estas ĉi tie en
Parizo ! Kio estas Parizo kaj kiu mi estas ? Neniam mi sonĝis, ke el la
mallumo de mia malliberejo mi povos iam veni al vi, kvankam, kiam oni legis
la mi la verdikton, mi ne kredis ĝin.
Oni diris al mi, ke ‘Abdu’l Hamid
ordonis mian porĉiaman malliberigon, kaj mi diris : « Tio ĉi estas neebla
! Mi ne ĉiam estos malliberulo. Se ‘Abdu’l Hamid estus senmorta, tia
verdikto povus esti efektivigita. Mia korpo povas esti sklavigita por certa
tempo, sed, ‘Abdu’l Hamid havas nenian povon super mia spirito - libera
ĝi restos - tion ĉi neniu homo povas malliberigi ».
Liberigita el mia malliberejo per la
Povo de Dio, mi renkontis ĉi tie la amikojn de Dio kaj estas dankema al
Li.
Ni disvastigadu la Aferon de Dio, por
kiu mi suferis persekutadon.
Kia privilegio estas por ni renkontiĝi
ĉi tie en libereco. Kiel feliĉe por ni, ke Dio tiel decidis, ke ni povu
kune labori por la alveno de la Regno !
Ĉu vi estas kontentaj pro la vizito
de tia gasto, liberigita el sia malliberejo, por alporti al vi la gloran
revelacion, de tiu, kiu neniam povus eĉ pensi, ke tia renkonto estos ebla
?! Nun, per la Favoro de Dio, per Lia mirinda Povo, mi, kiu estis kondamnita
je ĉiamdaŭra mallibereco en la malproksima orienta urbo, estas tie ĉi,
en Parizo, parolante kun vi !
De nun ni ĉiam estos kune, per la koro,
animo kaj spirito, urĝante en la laboro, ĝis ĉiuj homoj estos kunvenigitaj
sub la Tendo de la Regno, kantante la kantojn de paco.
Antaŭa
/
B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>