Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )La plej granda
Dia dono al homo
Ĵaŭde, la 26-an de oktobro 1911.
La plej granda Dia dono al homo estas
intelekto, aŭ kompreno.
Kompreno estas la povo, per kiu homo
akiras scion pri diversaj regnoj de l’kreaĵo kaj pri diversaj statoj
de l’ekzisto, kiel ankaŭ pri multe el tio, kio estas nevidebla.
Posedante tiun ĉi donon, li estas,
en si mem, sumo de la antaŭaj kreaĵoj - li kapablas starigi kontakton
kun tiuj regnoj; kaj dank' al tiu ĉi dono li ofte povas, per sia scienca
instruiteco, iri ekster ilin per profeta antaŭenrigardo.
Intelekto estas vere la plej altvalora
trezoro, donita al homo de la Dia Malavareco. Inter la kreitaj estaĵoj
sole homo posedas tiun ĉi mirindan povon.
Ĉiuj kreaĵoj, antaŭ antaj homon,
estas ligitaj per la severaj leĝoj de l’naturo. La granda suno, la amasoj
da steloj, la oceanoj kaj maroj, montoj, arboj kaj ĉiuj bestoj, grandaj
aŭ malgrandaj - neniu el ili povas liberigi sin de la obeo al la leĝoj
de la naturo.
Sed homo havas liberecon, kaj, dank'al
sia kompreno aŭ intelekto, sukcesis ekestri aŭ alkonformigi kelkajn el
la leĝoj de l’naturo al siaj propraj bezonoj. Per la potenco de sia
intelekto li malkovris la rimedojn, per kiuj li ne nur trapasas grandajn
kontinentojn en ekspresaj vagonaroj kaj traveturas vastajn oceanojn en
ŝipoj, sed ankaŭ, kiel fiŝo, vojaĝas sub akvo en subakvaj veturiloj,
kaj, imitante birdojn, flugas tra la aero en aeroplanoj.
Homo sukcesis adapti elektron al diversaj
uzoj - por lumo, por movforto, por sendi komunikojn de unu fino de la tero
al la alia - kaj per elektro li povas eĉ aŭdi voĉon, malproksiman je
multaj mejloj !
Dank'al tiu ĉi donaco de kompreno aŭ
intelekto li kapablas ankaŭ uzi la radiojn de la suno, por bildi homojn
aŭ objektojn, kaj eĉ por kapti la formojn de malproksimaj astroj.
Ni vidas, en kiel multaj manieroj homo
sukcesis fleksi la fortojn de la naturo al sia volo.
Kiel plorinde estas vidi, ke homo uzis
siajn de Dio donitajn kapablojn, por konstrui batalilojn, por rompi la
ordonon de Dio « Ne mortigu » kaj malrespekti la instruon de Kristo «
Amu unu la alian ».
Dio donis al homo tiun ĉi povon, ke
li ĝin uzu por progresigi la civilizacion, por la bono de la homaro, por
kreskigi amon, harmonion kaj pacon. Sed homo preferas uzi tiun ĉi donacon
por malkonstrui, anstataŭ konstrui, por maljusteco kaj tiraneco, por semi
malamon, malpacon kaj detruon, por ruinigadi siajn proksimulojn, kiujn
Kristo ordonis al ni ami, kiel nin mem.
Mi esperas, ke vi uzos vian komprenon
por estigi la unuecon kaj trankvilon de la homaro, por doni lumon kaj civilizacion
al la popoloj, por florigi amon en ĉiuj ĉirkaŭ vi kaj por venigi la
universalan pacon.
Studu la sciencojn, akiradu pli kaj
pli da scio. Oni povas, ekster ĉia dubo, lerni ĝis la fino de sia vivo
! Uzu vian scion ĉiam por bono de la aliaj; tiel malaperu milito de la
supraĵo de tiu ĉi bela tero kaj starigita estu la glora konstruaĵo de
paco kaj konkordo. Klopodu, ke viaj altaj idealoj estu efektivigitaj en
la Regno de Dio sur la tero, kiel ili estas en la ĉielo.
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>