Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )Religiaj antaŭjuĝoj
la 27-an de oktobro 1911.
La fundamento de la instruoj de Bahá'u'lláh
estas la unueco de la homaro, kaj lia plej granda deziro estis, ke amo
kaj bonvolo floru en homaj koroj.
Ĉar li alvokis la popolojn, ke ili
forlasu malpacojn kaj konfliktojn, mi volas klarigi al vi la ĉefajn kialojn
de la malharmonio inter la nacioj. La ĉefa kaŭzo estas misprezentado
de religio flanke de religiaj gvidantoj kaj instruistoj. Ili instruas siajn
sekvantojn kredi, ke ilia propra formo de religio estas la sola, kiu plaĉas
al Dio, kaj ke sekvantoj de ĉiu alia kredo estas kondamnitaj de la Ĉionamanta
Patro kaj senigitaj de Lia Favoro kaj Subteno. Pro tio inter la popoloj
naskiĝas malŝato, malrespekto, malpaco kaj malamo. Se tiuj religiaj antaŭjuĝoj
povus esti forigitaj, la nacioj baldaŭ ekĝuus pacon kaj konkordon.
Mi estis iam en Tiberiado, kie judoj
havas templon. Mi loĝis en domo kontraŭ la templo kaj mi vidis kaj aŭdis
tie rabenon, kiu parolis al la kunvenintaj antaŭ li judoj. Li parolis
tiel : « Ho judoj, vi estas vere la popolo de Dio ! Ĉiuj aliaj nacioj
kaj religioj estas de diablo. Dio vin kreis posteuloj de Abrahamo kaj verŝis
Siajn benojn sur vin. Al vi Dio sendis Moseon, Jakobon kaj Jozefon kaj
multain aliajn grandajn profetojn. Ĉiuj tiuj profetoj estis el via nacio.
Por vi Dio rompis la potencon de Faraono kaj igis la Ruĝan Maron sekiĝi;
al vi ankaŭ Li sendis manaon de supre, ke ĝi nutru vin, kaj el ŝtona
roko ŝprucigis akvon, por vin sensoifigi. Vi estas vere la elektita popolo
de Dio, vi estas super ĉiuj aliaj nacioj de la tero ! Tial ĉiuj aliaj
nacioj estas abomenaj al Dio kaj kondamnitaj de Li. Vere vi subigos kaj
regos la mondon, kaj ĉiuj homoj igos viaj sklavoj. Ne profanu vin per
interrilatado kun homoj, kiuj ne estas de via religio; ne amikigu kun tial
homoj ».
Kiam la rabeno finis sian elokventan
paroladon, liaj aŭskultantoj estis plenaj de ĝojo kaj kontenteco. Ne
estas eble priskribi ilian feliĉon !
Ve ! la kaŭzo de divido kaj malamo
sur la tero estas misgviditoj, similaj al tiuj. Ekzistas hodiaŭ milionoj
da homoj, kiuj adoras idolojn kaj la grandaj religioj de la mondo batalas
unu kontraŭ a aliaj. De 1300 jaroj malpacas la kristanoj kaj la mahometanoj,
dum per tre malgranda fortostreĉo iliaj diferencoj povus esti forigitaj,
paco kaj harmonio povus ekesti inter ili, kaj trankvilo venus en la mondon
!
En la Korano ni legas, ke Mahometo parolis
al siai sekvantoj, dirante : « Kial vi ne kredas je Kristo kaj je la
Evangelio ? Kial vi ne volas akcepti Moseon kaj la Profetojn - ĉar certe
la Biblio estas Libro de Dio ? Vere, Moseo estis nobla profeto, kaj Jesuo
estis inspirita de la Sankta Spirito. Li venis en la mondon per la Povo
de Dio, naskita de la Sankta Spirito kaj de la benita Virgulino, Mario.
Mario, Lia patrino, estis ĉiela sanktulino. Ŝi pasigadis la tempon en
sanktejo, preĝante, kaj nutraĵo estis sendata al ŝi de supre. Ŝia patro,
Zaĥario, venis al ŝi kaj demandis, de kie venadas sia nutraĵo, kaj Mario
respondis : ‘De supre’. Evidente Dio glorigis ŝin super ĉiuj aliaj
virinoj ».
Jen kion Mahometo instruis al sia popolo
koncerne Jesuon kaj Moseon, kaj riproĉis ilin pro la manko de kredo je
tiuj grandai instruistoj, kaj instruis ai ili lecionon de vero kaj toleremo.
Mahometo estis sendita de Dio, por labori meze de popolo tiel kruela kaj
ne civilizita, kiel sovaĝaj bestoj. Ili posedis nenian komprenon, ili
havis neniajn sentojn de amo, simpatio kaj kompato. Virinoj estis tiel
degraditaj kaj malŝatataj, ke viro rajtis enterigi sian filinon vivantan
kaj li edzinigadis tiom da virinoj, kiuj iĝadis liaj sklavinoj, kiom li
volis.
Inter tiujn bestosimilajn homojn estis
sendita Mahometo kun sia Dia revelacio. Li instruis la homoin, ke la idolkulto
estas malbona kaj ke ili devas adori Kriston Moseon kaj la Profetojn. Sub
lia influo ili fariĝis popolo pli klera kaj civilizita kaj leviĝis el
la malaltaj kondiĉoj, en kiuj ili trovis sin. Ĉu tio ne estis bona faraĵo,
inda je ĉia laŭdo, respekto kaj amo ?
Rigardu la Evangelion de Kristo Sinjoro
kaj vidu, kiel glorinda ĝi estas. Tamen eĉ hodiaŭ homoj ne scipovas
kompreni ĝian senkomparan belon kaj misinterpretas ĝiajn vortojn de saĝeco.
Kristo malpermesis militon ! Kiam la
disĉiplo Petro, volante defendi sian Sinjoron, fortranĉis la orelon de
la servanto de l’Ĉefpastro, Kristo diris al li : « Metu vian glavon
en ĝian ingon » (St Joh XVIII 11). Tamen
malgraŭ la rekta ordono de la Sinjoro, al kiu ili servas laŭkonfese,
homoj plue militas, mortigas unu alian, kaj Liaj konsiloj kaj instruoj
ŝajnas esti tute forgesitaj.
Sed kaŭze de tio ne atribuu al la Majstroj
kaj Profetoj la malbonfarojn de iliaj sekvantoj. Se pastroj, instruistoj
kaj popoloj vivas en mianiero kontraŭa al la religioj, al kiuj ili laŭkonfese
apartenas, ĉu ĝi estas kulpo de Kristo aŭ de la aliaj Instruistoj ?
La mahometanoj estis instruitaj kompreni,
ke Jesuo venis de Dio kaj estis naskita de la Sankta Spirito, kaj ke ĉiuj
devas Lin glori. Moseo estis profeto de Dio kaj aperigis en siaj tagoj
kaj al la popolo, al kiu Li estis sendita, la Libron de Dio.
Mahometo rekonis la altan majestecon
de Kristo kaj la grandecon de Moseo kaj de la Profetoj. Se nur la tuta
mondo rekonus la grandecon de Mahometo kaj de ĉiuj ĉielsenditaj Instruistoj,
la malpacoj kaj konfliktoj baldaŭ malaperus de la supraĵo de la tero
kaj la Regno de Dio venus en la homan mondon.
La islamanoj gloras Kriston kaj ne estas
humiligitaj per tio ĉi.
Kristo estis la Profeto de la kristanoj,
Moseo de la hebreoj - kial la sekvantoj de ĉiuj el tiuj ĉi Profetoj ne
rekonu kaj honoru ankaŭ la aliajn Profetojn ? Se homoj povus nur lerni
la lecionon de reciproka toleremo, kompreno kaj frata amo, la unueco de
la mondo estus baldaŭ plenumita fakto.
Bahá'u'lláh pasigis sian tutan vivon,
instruante tiun ĉi lecionon de amo kaj unueco. Ni do forpuŝu de ni ĉian
antaŭjuĝon kaj netoleremon kaj klopodu per niaj tutaj koroj kaj animoj
estigi interkomprenon kaj unuecon inter la kristanoj kaj la mahometanoj.
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>