Antaŭa / B.E.L. / Posta

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof

La bonfaroj de Dio al homo.
4, Avenue de Camoëns, la 27-an de oktobro 1911.


Dio sola aranĝis ĉiujn aferojn kaj estas ĉionpova. Kial Li do sendas suferojn al Siaj servantoj ?

Suferoj de homo estas duspecaj :
a ) La sekvoj de liaj propraj agoj : se homo manĝas tro multe, li malbonigas sian digeston; se il prenas venenon, li malsaniĝas aŭ mortas. Homo, kiu hazardas, perdas sian monon; homo, kiu drinkas, perdas la mensan egalpezon. Ĉiuj tiuj suferoj estas kaŭzitaj de la homo, mem, estas do tute klare, ke certaj malĝojoj estas rezultoj de niaj propraj agoj.
b) Ekzistas aliaj suferoj, kiuj venas al fideluloj de Dio. Konsideru la grandajn malĝojojn, elportitajn de Kristo kaj de Liaj apostoloj !

Tiuj, kiuj suferas plej multe, atingas plej grandan perfektecon.

Tiuj, kiuj deklaras la deziron multe suferi pro Kristo, devas pruvi sian sincerecon; tiuj, kiuj proklamas la sopiron fari grandan sinoferon, povas nur per tiaj faroj pruvi la verecon de siaj sentoj. Ijob pruvis la sincerecon de sia amo al Dio, estante fidela al Li en siaj grandaj malfeliĉoj, same kiel en la prosperaj tagoj de sia vivo. La apostoloj de Kristo, kiuj elportadis kun firmeco ĉiujn siajn suferojn kaj malfelicojn - ĉu ili ne pruvis sian fidelecon ? Ĉu ilia elportemo ne estis la plej bona pruvo ?

Tiuj malĝojoj nun estas finitaj.

La vivo de Kajafaso estis komforta kaj feliĉa, dum la vivo de Petro estis plena de malĝojoj kaj suferoj ; kiu el ili estas pli enviinda ? Sendube ni devas elekti la nunan staton de Petro, ĉar li posedas la senmortan vivon, dum Kajafaso akiris eternan malhonoron. La suferoj de Petro estis provoj de lia sincereco. Provoj estas bonfaroj de Dio, por kiuj ni devas danki Lin. Ĉagrenoj kaj malĝojoj ne venas al ni hazarde ; ili estas senditaj de la Dia Favoro por nia perfektiĝo.

Kiam homo estas feliĉa, li povas forgesi sian Dion ; sed kiam venas ĉagreno kaj malĝojo la homo rememoras sian Patron, kiu estas en la Ĉielo, kaj kiu havas la povon savi lin el liaj
malfacilaĵoj.

Homo, kiu ne suferas, ne atingas perfektecon. La kreskaĵo plej multe purigata de ĝardenisto estas tiu, kiu, kiam venos la somero, havos la plej belajn florojn kaj la plej abundajn fruktojn.

Terkulturisto tranĉas la teron per sia plugilo kaj el tiu tero elkreskas riĉa kaj abunda rikoltaĵo. Ju pli provpurigata estas homo, des pli granda estas la rikolto de l’spiritaj virtoj, kreskintaj en li. Soldato ne estos bona ĝeneralo, antaŭ ol li estis en kampo dum plej sanga batalo kaj ricevis plej profundajn vundojn.

La preĝo de la Profetoj de Dio ĉiam estis kaj estas : Ho Dio ! mi sopiras fordoni mian vivon sur Via vojo ! Mi deziras forverŝi mian sangon pro Vi kaj fari la plej grandan sinoferon.

Antaŭa / B.E.L. / Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de >
< bel@bahai.de >