Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )Beleco kaj harmonio
en diverseco.
la 28-an de oktobro
1911.
La Kreinto de
ĉio estas Unu Dio.
De tiu sama Dio
ĉiuj kreaĵoj venis en la ekziston, kal Li estas tiu celo, al kiu sopiregas
ĉio en la naturo. Tiun ĉi koncepton prezentis la vortoj de Kristo, kiam
Li diris : « Mi estas la Alfo (unua litero de la greka alfabeto)
kaj
la Omego (lasta litero de la greka alfabeto), la komenco kaj la
fino ». Homo estas la sumo de la kreo, kaj perfekta homo estas la
esprimo de la kompleta Dia penso - la Vorto de Dio.
Konsideru la mondon
de kreitaĵoj, kiel diversaj kaj malsimilaj ili estas en la specoj, kaj
tamen de unu sola deveno. Ĉiuj diferencoj, kiujn ni vidas, estas la diferencoj
de formo kaj koloro. La diverseco de tipoj estas videbla tra la tuta naturo.
Rigardu belan
ĝardenon, plenan de floroj, arbustoj kaj arboj. Ĉiu floro havas alian
ĉarmon, specialan belecon, sian propran, dolĉan aromon kaj belan koloron.
Ankaŭ la arboj - kiel ili diferencas en la formo, kresko kal foliaro,
kaj kiel diversajn fruktojn ili donas ! Tamen ĉiuj tiuj floroj, arbustoj
kaj arboj elkreskas el tiu sama tero, tiu sama suno lumas sur ilin kaj
tiuj samaj nuboj donas al ili pluvon.
Same estas kun
la homaro. Ĝi konsistas el multaj rasoj, kaj ĝiaj popoloj estas diversaj
en koloro - blankaj, nigraj, flavaj, brunaj kaj ruĝaj - sed ili ĉiuj
devenas de tiu sama Dio kaj ĉiuj estas Liaj servantoj. Tiu ĉi diverseco
inter la idoj de l’homaro havis bedaŭrinde ne tian saman efikon, kiel
inter la kreitaĵoj de la mondo de kreskaĵoj, kie vidiĝas la spirito
de pli granda harmonio. Inter homoj ekzistas multegaj malamikecoj, kaj
tio ĉi estas la kaŭzo de militoj kaj malamoj inter diversaj nacioj de
la mondo.
Diferencoj, kiuj
koncernas nur la sangon, igas ilin mortigadi kaj pereigadi unu la aliajn.
Ve, ke tiaj aferoj ekzistas ankoraŭ ! Ni rigardu prefere la belecon de
la diverseco, la belecon de l’harmonio, kaj lernu nian lecionon de la
kreskaĵoj. Se vi vidus ĝardenon, en kiu ĉiuj kreskaĵoj estas samaj
laŭ la formo, koloro kaj aromo, ĝi tute ne ŝajnus al vi bela, sed kontraŭe,
monotona kaj enuiga. Ĝardeno, kiu plaĉas al la okuloj kaj kontentigas
la koron, estas ĝardeno, en kiu kreskas unu apud aliaj floroj de ĉiaj
nuancoj, formoj kaj aromoj, kaj la ĝoja kontrasto de la koloroj estas
la kaŭzo de ĝia beleco kaj ĉarmo. Same estas kun arboj. Fruktoĝardeno,
plena de fruktarboj, estas belega, same ankaŭ plantejo, kie estas plantitaj
multaj specoj de arbustoj. La diverseco kaj varieco estas tio, kio formas
ĝian ĉarmon; ĉiu floro, ĉiu arbo, ĉiu frukto estas ne nur bela en
si mem, sed per la kontrasto vidigas pli la kvalitojn de la aliaj kaj elmontras
de la profito la specialan ŝatindecon de ĉiu aparte kaj de ĉiuj kune.
Tiel same devus
esti inter la idoj de l’homaro ! La diverseco en la homa familio devus
esti kaŭzo de amo kaj harmonio, kiel okazas en muziko, kie multaj diversaj
sonoj unuiĝas en perfektan akordon.
Se vi renkontas
homojn de alia raso kaj koloro ol vi mem ne malfidu al ili kaj ne rigidigu
vin en via ŝelo de konveneco sed kontraŭe estu kontentaj kaj elmontru
al ili afablecon. Pensu pri ili, kiel pri alikoloraj rozoj, kreskantaj
en la bela ĝardeno de l’homaro kaj ĝoju, ke vi estas inter ili.
Simile, kiam vi
renkontas tiujn, kies opinioj diferencas de viaj propraj, ne forturnu de
ili viajn vizaĝojn. Ĉiuj estas serĉantoj de la Vero, kaj multaj estas
la vojoj, kiuj kondukas al ĝi. La Vero havas multajn formojn, sed ĝi
estas ĉiam kaj eterne unu.
Ne permesu, ke
diferenco de opinio aŭ alieco de penso apartigu vin de viaj proksimuloj,
aŭ estu kaŭzo de disputo, malamo kaj malpaco en viaj koroj.
Prefere serĉu
diligente la Veron kaj amikiĝu kun ĉiuj homoj.
Ĉiu konstruaĵo
estas konstruita el diversaj ŝtonoj sed ĉiu el ili tiel dependas de la
aliaj, ke, se unu estus forigita, la tuta konstruaĵo suferus, se unu estus
mankohava, la tuta strukturo estus malperfekta.
Bahá'u'lláh
strekis la cirklon de unueco. Li faris planon por unuigi ĉiujn popolojn
kaj kunvenigi ilin ĉiujn sub la ŝirmon de la tendo de universala unueco.
Tio ĉi estas la faraĵo de la Dia Malavareco kaj ni ĉiuj devas klopodadi
per la koroj kaj per la animoj ĝis ni havos la realecon de unueco en nia
mezo, kaj laŭ nia laborado forto estos donita al ni. Forlasu ĉiujn pensojn
pri la memo kaj penu nur esti obea kaj subiĝema al la Volo de Dio. En
tia maniero ni fariĝos civitanoj de la Regno de Dio kaj atingos la ĉiamdaŭran
vivon.
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>