Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )La vera signifo
de la profetaĵoj, koncernantaj la venon de Kristo
la 30-an de oktobro
1911.
En la Biblio trovas
sin profetaĵoj pri la alveno de Kristo. La judoj ankoraŭ atendas aperon
de Mesio kaj preĝas al Dio tage kaj nokte, ke Li rapidigu lian alvenon.
Kiam Kristo venis,
ili akuzis kaj mortigis Lin, dirante : « Li ne estas Tiu, kiun ni atendas.
Kiam Mesio venos, signoj kaj mirakloj atestos, ke Li vere estas Kristo.
Ni konas la signojn kaj la kondiĉojn, kaj ili ne aperis. Mesio aperos
el nekonata urbo. Li sidos sur la trono de Davido, Li venos kun ŝtala
glavo kaj regos per fera sceptro ! Li plenumos la leĝojn de la profetoj,
Li konkeros Orienton kaj Okcidenton, kaj glorigos Sian elektitan popolon,
la judojn. Li starigos regnon de paco, en kiu eĉ bestoj ĉesos malamiki
kun homoj. Ĉar jen lupo kaj ŝafido trinkos el la sama fonto, leono kaj
kapreolino paŝtos sin sur la sama paŝtejo, serpento kaj muso loĝos en
la sama nesto kaj ĉiuj Diaj kreaĵoj estos en paco ».
Laŭ la judoj
Jesuo Kristo plenumis neniun el tiuj ĉi kondiĉoj, ĉar iliaj okuloj estis
vualitaj kaj ili ne povis vidi.
Li venis el Nazareto,
kiu ne estis urbo nekonata. Li ne portis glavon en Sia mano, nek eĉ bastonon.
Li ne sidis sur la trono de Davido, Li estis malriĉulo. Li reformis la
leĝojn de Moseo kaj rompis la tagon de Sabato. Li ne konkeris Orienton
kaj Okcidenton, sed dependis mem de la romiaj leĝoj. Li ne superigis la
judojn, sed instruis egalecon kaj fratecon kaj admonis la skribistojn kaj
la fariseojn. Li ne kunportis la regnon de paco, ĉar dum Lia vivotempo
maljusteco kaj krueleco atingis tian gradon, ke eĉ Li iĝis ilia viktimo
kaj mortis per la malhonora morto sur la kruco.
Tiel la judoj
pensis kaj parolis, ĉar ili ne komprenis la Skribaĵojn, nek la gloran
veron, kiun ili enhavas. La literan tekston ili konis parkere, sed el la
vivodona spirito ili ne komprenis eĉ unu vorton.
Aŭskultu, kaj
mi montros al vi la signifon de ĉi tio. Kvankam Li venis el Nazareto,
kiu estis loko konata, Li ankaŭ venis el la Ĉielo. Lia korpo estis naskita
de Mario, sed Lia Spirito venis el la Ĉielo. La glavo, kiun Li kunportis,
estis la glavo de Lia lango, per kiu Li dividis bonon de malbono, veran
de malvera, fidelan de malfidela kaj lumon de mallumo. Lia vorto estis
vere akra glavo ! La trono, sur kiu Li sidis, estis la Eterna Trono, de
kiu Kristo regas por ĉiam - trono ĉiela, ne tera, ĉar la teraj aferoj
forpasas; sed la ĉielaj aferoj ne forpasas. Li reinterpretis kaj klarigis
la leĝojn de Moseo kaj plenumis la leĝojn de la profetoj. Lia vorto konkeris
Orienton kaj Okcidenton. Lia Regno estas eterna. Li glorigis tiujn judojn,
kiuj sekvis Lin. Tio estis viroj kaj virinoj de malalta deveno, sed kontakto
kun Li faris ilin grandaj kaj donis al ili ĉiamdaŭran dignon. La bestoj,
kiuj devis ekvivi en paco, signifis diversajn sektojn kaj naciojn, kiuj,
antaŭe militante, de nun devis vivi en amo kaj amikeco, kune trinkante
la Akvon de Vivo el la Eterna Fonto, Kristo.
Tiamaniere ĉiuj
spiritaj profetaĵoj, koncernantaj la alvenon de Kristo, estis plenumitaj,
sed la judoj fermis siajn okulojn, por ne vidi, kaj ŝtopis siain orelojn,
por ne aŭdi, kaj la Dia Realeco pasis meze de ili, neamita kaj nerekonita.
Facile estas legi
la Sanktajn Librojn, sed nur senmakula koro kaj pura menso povas ekkompreni
ilian veran signifon. Ni preĝu al Dio pri helpo, ke Li ebligu al ni kompreni
la Sanktajn Librojn. Ni preĝu pri okuloj por vidi, kaj pri oreloj por
aŭdi, kaj pri koro, kiu sopiras pacon.
La eterna Favoro
de Dio estas senmezura. Li ĉiam elektadis certajn personojn, sur kiujn
Li verŝadis la Dian Malavaraĵon de Sia koro, kies mensojn Li lumigadis
per ĉiela lumo, al kiuj Li malkaŝadis sanktajn misterojn kaj tenadis
klare antaŭ iliaj okuloj la spegulon de la Vero. Tio estas la disĉiploj
de Dio kaj Lia Boneco ne havas limojn. Vi, kiuj estas servantoj de la Plej
Alta estu ankaŭ Liaj disciploj. La trezoraro de Dio estas senlima.
La Spirito, blovanta
tra la Sanktaj Libroj estas nutraĵo por ĉiu, kiu malsatas. Dio, kiu donis
la revelacion al Siaj Profetoj, certe donos el Sia riĉegaĵo ĉiutagan
panon al tiuj, kiuj plenfide petas Lin.
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>