Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )La Sankta Spirito
kiel la peranta potenco inter Dio kaj homo.
4, Avenue de
Camoëns, la 31-an de oktobro 1911.
La Dia Realeco
estas neimagebla, senlima, eterna, senmorta kaj nevidebla.
La mondo de kreaĵoj
estas ligita per la leĝoj de l’naturo, limhava kaj mortema.
La Senfina Realeco
ne povas esti konceptita kiel supreniranta aŭ malsuprenvenanta. Ĝi estas
ekster la homa kompreneblo kaj ne povas esti priskribita per vortoj, kiuj
koncernas la fenomenan sferon de la kreita mondo.
Homo do bezonas
neprege iun Potencon, ebligantan al li ricevadi helpon de la Dia Realeco,
tiun Potencon, kiu sola povas kontaktigi lin kun la Fonto de ĉia vivo.
Peranto estas
necesa por interrilatigi du ekstremojn. Riĉeco kaj malriĉeco, superfluo
kaj bezono - sen helpo de peranta forto povus esti nenia kontakto inter
tiuj paroj da kontraŭaĵoj.
Ni do povas diri,
ke devas ekzisti Peranto inter Dio kaj homo, kaj tiu ĉi estas ĝuste la
Sankta Spirito, kiu estigas kontakton inter la kreita tero kaj la « Neimagebla
», la Dia Realeco.
La Dia Realeco
povas esti komparita kun la suno kaj la Sankta Spirito kun la radioj de
la suno. Kiel la sunaj radioj alportas lumon kaj varmon de la suno al la
tero, donante vivon al ĉiuj kreitaĵoj, tiel same la « Malkaŝantoj »
(de Dio) alportas la potencon de la Sankta Spirito el la Dia Suno de Realeco,
por doni Lumon kaj Vivon al homaj animoj.
Peranto estas
necesa inter la suno kaj la tero; la suno ne malsuprenvenas al la tero
nek la tero supreniras al la suno. La kontakto estas kreita de la sunaj
radioj, kiuj alportas lumon, varmon kaj ardon.
La Sankta Spirito
estas la Lumo de la Suno de l’Vero, alportanta per sia senlima potenco
vivon kaj lumon al la tuta homaro, surverŝanta ĉiujn animojn per la Dia
Radieco, transdonanta la Benon de la Favoro de Dio al la tuta mondo. La
tero sen la sunradia perado de varmo kaj lumo povus ricevi nenian donon
de la suno.
Simile la Sankta
Spirito estas la kaŭzo de la vivo de homo. Sen la Sankta Spirito li havus
nenian intelekton, li ne povus akiradi la sciencan komprenon, per kiu li
gajnas sian grandan influon je la cetero de la kreaĵoj. La lumigo de la
Sankta Spirito donas al homo la povon de penso kaj lasas lin fari malkovrojn,
per kiuj li fleksas la leĝojn de l’naturo laŭ sia volo.
Ĝi estas la Sankta
Spirito, kiu per la perado de la Profetoj de Dio instruas spiritajn virtojn
al homo kaj ebligas al li atingi la eternan vivon.
Ĉiuj tiuj benoj
estas transportitaj al homo de la Sankta Spirito; ni do povas kompreni,
ke la Sankta Spirito estas Peranto inter la Kreinto kaj la kreitoj. La
lumo kaj varmo de la suno fruktodonigas la teron kaj kaŭzas vivon en ĉio,
kio kreskas; kaj la Sankta Spirito vivigas la homajn animojn.
La du grandaj
apostoloj, Sankta Petro kaj Sankta Johano, la Evangelistoj, estis iam ordinaraj,
simplaj laboristoj, ŝvite perlaborantaj siajn ĉiutagan panon. Per la
potenco de la Sankta Spirito iliaj animoj iĝis lumigitaj kaj ili ricevis
la eternajn benojn de Kristo Sinjoro.
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>