Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )La du naturoj
de homo.
la 1-an de novembro 1911.
Hodiaŭ estas en Parizo tago de ĝojoj.
Oni festas la feston de « Ĉiuj Sanktuloj ». Kiel vi pensas, kial tiuj
homoj estas nomitaj « sanktuloj » ? Tiu ĉi vorto havas tre realan signifon.
Sanktulo estas persono, kiu vivas la vivon de pureco, kiu estas liberiĝinta
de ĉiaj homaj malfortecoj kaj malperfektecoj.
En homo ekzistas du naturoj: lia spirita
aŭ pli alta naturo kaj lia materiala aŭ malpli alta naturo. Per unu li
alproksimiĝas al Dio, per la dua li vivas sole por la mondo. Oni povas
trovi en homo signojn de tiuj ĉi ambaŭ naturoj. En sia materiala flanko
li prezentas malverecon, kruelecon kaj maljustecon; ĉio tio estas la rezultoj
de lia malpli alta naturo. La ecoj de lia Dia naturo elmontras sin en amo,
kompatemo, afableco, veramo kaj justeco; ĉiu kaj ĉiuj el ili estas la
esprimoj de lia pli alta naturo. Ĉiu bona maniero, ĉiu nobla kvalito
apartenas al la spirita naturo de homo, dum ĉiuj liaj malperfektecoj kaj
pekaj agoj estas naskitaj de lia materiala naturo. Kiam la Dia naturo de
homo superregas lian homan naturon, ni havas sanktulon.
Homo havas la povon fari same bonon
kiel malbonon; se lia povo al bono superas kaj la inklinoj al malbonaj
agoj estas venkitaj, tiam la homo vere povas esti nomita sanktulo. Sed
kiam, kontraŭe, li forĵetas la Diajn aferojn kaj lasas sin venki de siaj
malbonaj pasioj, tiam li ne estas pli bona ol besto.
Sanktuloj estas homoj, kiuj liberigis
sin de la mondo de materio kaj kiuj venkis pekon. Ili vivas en la mondo,
sed ne estas de la mondo, ĉar iliaj pensoj restadas senĉese en la mondo
de la Spirito. Ili pasigas la vivon en sankteco kaj elmontras en siaj agoj
amon, justecon kaj piecon. Ili estas lumigitaj de supre. Ili estas kiel
lumaj kaj brilantaj lampoj en la mallumaj lokoj de la tero. Tio ĉi estas
la sanktuloj de Dio. La apostoloj, kiuj estis disĉiploj de Jesuo, estis
tiaj samaj, kiel aliaj homoj ; simile al siaj proksimuloj ili estis logataj
de la mondaj aferoj, kaj ĉiu el ili pensis nur pri sia propra profito.
Malmulte ili sciis pri justeco nek oni povis trovi en ili la Diajn perfektecojn.
Sed kiam ili eksekvis Kriston kaj ekkredis je Li, ilia nescio cedis lokon
al kompreno, krueleco sanĝis sin en justecon, falseco en veramon, mallumo
en lumon. Antaŭe ili estis mondecaj, poste ili iĝis spiritaj kaj diaj.
Antaŭe ili estis infanoj de mallumo, poste ili iĝis filoj de Dio, ili
iĝis sanktaj ! Penu do sekvi iliajn paŝojn, forlasante malantaŭ vi ĉiujn
mondajn aferojn kaj penante atingi la Spiritan Regnon.
Preĝu al Dio, ke Li fortigu vin en
la diaj virtoj, por ke vi estu en la mondo kiel angeloj, lumegaj lampoj,
malkovrantaj la misterojn de la Regno al tiuj, kiuj havas komprenemajn
korojn.
Dio sendis Siajn Profetojn en la mondon,
por instrui kaj klerigi la homojn, por klarigi al ili la misteron de la
potenco de la Sankta Spirito, por ebligi al ili reflektadi la lumon kaj
iĝi, siavice, fonto de gvido por aliaj. La Ĉielaj Libroj, la Biblio,
la Korano kaj la aliaj Sanktaj Verkoj estis donitaj de Dio, kiel gvidiloj
sur la vojo de Dia virto, amo, justeco kaj paco.
Tial mi diras al vi, ke vi devas peni
sekvi la konsilojn de tiuj ĉi benitaj Libroj, kaj tiel aranĝi viajn vivojn,
por, sekvante la metitajn antaŭ vi modelojn, fariĝi mem sanktuloj de
la Plej Alta !
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>