Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )Materiala kaj
spirita progreso.
la 2-an de novembro
1911.
'Abdu'l-Bahá
diris :
Kiel bela estas
la vetero hodiaŭ, la ĉielo estas klara, la suno brilas kaj la homa koro
ĝojas pro tio !
Tia bonega kaj
belega vetero donas novan vivon kaj forton al homo, kaj, se li estas malsana,
li eksentas denove en sia koro la ĝojigan esperon de resaniĝo. Ĉiuj
tiuj donacoj de la naturo koncernas la fizikan flankon de homo, ĉar nur
lia korpo povas ricevadi la materialajn donojn.
Se homo bone prosperas
en sia negoco, arto aŭ profesio, li akiras per tio la eblon pligrandigi
sian fizikan bonstaton kaj doni al sia korpo certan kvanton da oportuneco
kaj komforto, kiun ĝi tiel ŝatas. Ĉie ĉirkaŭe ni vidas hodiaŭ, kiel
homo ĉirkaŭigas sin per ĉiaspecaj modernaj oportunaĵoj kaj lukso, kaj
nenion rifuzas al la fizika kaj materiala flanko de sia naturo. Sed gardu
vin, ke pensante tro fervore pri la korpaj aferoj, vi ne forgesu la aferojn
de la animo; ĉar materiaj profitoj ne altigas la spiriton de homo. Perfekteco
en mondaj aferoj estas ĝojo por la korpo de homo, sed neniel ĝi glorigas
lian animon.
Povas okazi, ke
homo, kiu havas ĉian materialan kontentecon kaj vivas, ĉirkaŭita de
ĉiuj plej grandaj komfortaĵoj, kiujn la moderna civilizacio povas doni
al li, estas senigita de la gravegaj donaĵoj de la Sankta Spirito.
Progresi materiale
estas vere bona kaj laŭdinda afero, sed ĉe tio ni ne malzorgu la pli
gravan spiritan progreson kaj ne fermu niajn okulojn al la Dia lumo, brilanta
meze de ni.
Nur plibonigante
nian spiritan staton same, kiel la materialan, ni povas vere progresi kaj
iĝi perfektaj estaĵoj. Por alporti tiun spiritan vivon kaj lumon en la
mondon aperis ĉiuj grandaj Instruistoj. Ili venis, por ke la Suno de l’Vero
ekaperu kaj ekbrilu en la homaj koroj, kaj por ke per ĝia mirinda povo
homoj atingu la eternan vivon.
Kiam Kristo Sinjoro
venis, li verŝis la lumon de la Sankta Spirito ĉien ĉirkaŭ Si, kaj
Liaj disĉiploj kaj ĉiuj, kiuj ricevis la lumon de Li, iĝis lumigitaj,
spiritaj estaĵoj.
Por aperigi tiun
ĉi lumon Bahá'u'lláh estis naskita kaj venis en la mondon. Li instruis
la Eternan Veron al la homoj kaj verŝis la Dian lumon en ĉiujn landojn.
Ve ! Ĉar homo
malatentas tiun ĉi lumon. Li iras plue sian vojon en mallumo kaj aparteco,
kaj malpacoj kai kruelaj militoj estas ankoraŭ oftaj.
Li uzas materialan
progreson, por kontentigi sian sopiron al milito, kaj li faras detruajn
ilojn kaj instrumentojn, por ekstermadi siajn kunfratojn.
Sed ni prefere
klopodu por akiri la spiritain profitojn, ĉar ĝi estas sola vojo de vera
progreso, kiu venas de Dio, kaj kiu sola estas Dia.
Mi preĝas por
ĉiu el vi kaj por ĉiuj, ke vi ricevu la Malavaraĵojn de la Sankta Spirito;
tiam vi vere estos lumigitaj kaj progresados ĉiam antaŭen kaj supren
al la Regno de Dio. Tiam viaj koroj estos pretaj ricevi la ĝojan novaĵon,
viaj okuloj estos malfermitaj kaj vi vidos la Gloron de Dio; viaj oreloj
estos malŝtopitaj kaj vi aŭdos la vokon de la Regno, kaj per elokventigita
lango vi alvokados la homojn al ekkompreno de la Dia Potenco kaj Amo de
Dio.
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>