PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
La evoluado de
materio kaj progresado de la animo.
la 3-an de novembro
1911.
En Parizo fariĝas malvarme, tiel malvarme, ke ni baldaŭ devos forveturi, sed la varmo de via amo retenas min ankoraŭ ĉi tie. Se plaĉos al Dio, mi esperas resti ankoraŭ inter vi dum kelka tempo; la korpa malvarmo kaj varmo ne povas influi la spiriton, ĉar ĝi estas varmigata per la fajro de Amo de Dio. Kiam ni ekkomprenas tion ĉi, ni komencas kompreni ion el nia vivo en la estonta mondo.
Dio en Sia Malavareco lasis nin antaŭgustumi ĝin ĉi tie, donis al ni certajn pruvojn pri la diferencoj, kiuj ekzistas inter la korpo, la animo kaj la spirito.
Ni vidas, ke malvarmo, varmego, sufero ktp. koncernas nur la korpon; ili ne influas la spiriton.
Kiel ofte ni vidas homon malriĉan, malsanan, mizere vestitan, havantan neniajn vivrimedojn, tamen spirite fortan. Kion ajn devas suferi lia korpo, lia spirito estas libera kaj sana ! Aliflanke, kiel ofte ni vidas homon riĉan, fizike fortan kaj sanan, sed kun animo morte malsana.
Estas tute evidente al vidanta menso, ke la homa spirito estas io tre malsimila al lia fizika korpo.
La spirito estas senŝanĝa, nedetruebla. La progresado kaj evoluado de la animo, ĝojo kaj malĝojo de la animo estas sendependaj de la fizika korpo.
Se amiko kaŭzas al ni ĝojon aŭ suferon, se amatino montriĝas fidela aŭ malfidela – impresita estas la animo. Se niaj karuloj estas for de ni - la animo ĉagreniĝas, kaj la malĝojo aŭ zorgo de la animo povas kaŭzi reagon de la korpo.
Tiel, kiam la spirito estas nutrata per sanktaj virtoj, la korpo estas ĝoja; se la animo falas en pekon, la korpo suferas turmentojn !
Kiam ni trovas veramon, konstantecon, fidelecon kaj amon, ni estas feliĉaj, sed kiam ni renkontas mensogemon, malfidelecon kaj ruzecon, ni estas malfeliĉaj.
Ĉio tio estas aferoj, koncernantaj la animon, kaj ne korpaj malsanoj. Estas do evidente, ke la animo, same kiel la korpo, havas sian propran individuecon. Sed se la korpo estas subigita al sanĝoj, la spirito ne bezonas esti tuŝita. Se vi rompas spegulon, en kiun brilas la suno, la spegulo estas rompita, sed la suno plue brilas ! Se oni detruas kaĝon, en kiu birdo estis fermita, la birdo ne estas vundita ! Se oni rompas lampon, la flamo tamen povas lume brili !
La samo koncernas la spiriton de homo. Kvankam morto senvivigas lian korpon, ĝi havas nenian influon je lia spirito - tiu ĉi estas eterna, ĉiama, sennaska kaj senmorta.
Koncerne la animon de homo post lia morto, ĝi restas sur tiu grado de pureco, ĝis kiu ĝi evoluis dum la vivo en la fizika korpo, ĝi restas en la Oceano de la Dia Kompatemo.
De la momento, kiam la animo forlasas la korpon kaj alvenas en la Ĉielan Mondon, ĝia evoluado estas spirita, kaj tiu ĉi evoluado estas: Alproksimiĝado al Dio.
En la sfero de la fizika kreiteco la evoluado okazas de unu grado de perfekteco al alia. La mineraloj kun siaj mineralaj perfektecoj trapasas al la vegetaĵoj; la vegetaĵoj kun siaj perfektecoj trapasas en la mondon de bestoj, kaj tiel plu, ĝis la mondo de homoj. Tiu ĉi mondo estas plena de ŝajnaj kontraŭaĵoj; en ĉiu el tiuj ĉi regnoj ( la minerala, la vegetaĵa kaj la besta ) la vivo ekzistas konforme al sia grado. Kvankam kompare kun la vivo de homo la tero ŝajnas esti morta, ĝi tamen ankaŭ vivas kaj havas sian propran vivon. En tiu ĉi mondo kreaĵoj vivas kaj mortas, kaj vivas denove en aliaj formoj de vivo, sed en la mondo de l’Spirito estas tute alie.
Ne estas leĝo de la animo evolui de grado al grado, ĝi nur evoluas pli proksimen al Dio, per la Kompatemo kaj Malavareco de Dio.
Mia fervora preĝo estas, ke ni ĉiuj estu en la Regno de Dio kaj proksime al Li.
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>