Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )La spiritaj kunvenoj
en Parizo.
la 4-an de novembro
1911.
Tra la tuta Eŭropo
oni aŭdas hodiaŭ pri kunvenoj kaj asocioj kaj oni fondas ĉiaspecajn
societojn. Estas inter ili tiaj, kiuj interesiĝas pri komerco, scienco,
politiko, kaj multaj aliaj. Ĉiuj ili estas por materialaj servoj, kaj
iliaj celoj koncernas la programon kaj lumigon de la mondo de materio.
Sed malofte blovas sur ilin la spiro de la Sankta Spirito. Ili ŝajnas
esti senkonsciaj pri la Dia Voĉo, senzorgaj por la aferoj de Dio. Sed
tiu ĉi kunveno en Parizo estas la vere spirita. La Dia Spiro estas blovita
mezen de vi, la lumo de la Regno brilas en ĉiuj koroj. La Sankta Amo de
Dio estas potenco inter vi, kaj kun soifantaj animoj vi ricevas la bonan
novaĵon de granda ĝojo.
Vi ĉiuj unuanime
kunvenis ĉi tie, kun koro ĉe koro, kun animoj, superverŝitaj de la Dia
Amo, sopirante kaj laborante por la unueco de la mondo.
Vere tiu ĉi kunveno
estas spirita kunveno ! Ĝi estas kiel aroma ĝardeno ! La Ĉiela Suno
verŝas sur ĝin siajn orajn radiojn, kaj ĝia varmo penetras kaj gajigas
ĉiun atendantan koron. La Amo de Kristo, kiu superpasis ĉian komprenon,
estas inter vi, kaj la Sankta Spirito estas via helpanto.
Tagon post tago
tiu ĉi kunveno iĝados pli granda kaj pli potenca, ĝis grade ĝia spirito
konkeros la tutan mondon !
Penu per viaj
tutaj koroj esti volemaj fluejoj por la Malavareco de Dio. Ĉar mi diras
al vi, ke Li elektis vin, ke vi estu Liaj diskonigantoj de Amo tra la mondo,
ke vi estu Liaj Portantoj de la spiritaj donacoj al la homoj, ke vi estu
disvastigantoj de unueco kaj konkordo sur la tero. Danku Dion per viaj
tutaj koroj, ke Li donis al vi tiun ĉi privilegion. Ĉar vivo dediĉita
al glorado ne estas tro longa, por danki Dion por tia favoro.
Levu viajn korojn
super la estantecon kaj per la okuloj de kredo rigardu la estontecon !
Hodiaù la semo estas semata, la grajno falas sur la teron, sed
venos la tago, kiam elkreskos el ĝi glorinda arbo, kies branĉoj estos
ŝarĝitaj de fruktoj. Ĝoju kaj estu feliĉaj, ke tiu tago jam ekmatenis,
penu ekkompreni ĝian povon, ĉar vere ĝi estas mirinda ! Dio kronis vin
per honoro kaj en viajn korojn Li lokis radiantan stelon; vere, ĝia lumo
lumigas la tutan mondon !
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>