Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )Du specoj de lumo
la 5-an de novembro
1911.
Hodiaŭ la vetero
estas nuba kaj malserena. En Oriento la suno konstante brilas, la steloj
neniam estas vualitaj kaj tre malmulte da nuboj estas tie. Lumo ĉiam leviĝas
en Oriento kaj sendas siajn radiojn en Okcidenton.
Ekzistas du specoj
de lumo. Ekzistas la videbla lumo de la suno, dank' al kiu ni povas ekkoni
la belecon de la mondo ĉirkaŭ ni; sen ĝi ni povus nenion vidi.
Malgraŭ tio,
kvankam la funkcio de tiu lumo estas videbligi al ni objektojn, ĝi ne
povas doni al ni la povon vidi aŭ kompreni, el kio konsistas iliaj diversaj
ĉarmoj, ĉar tiu lumo ne havas inteligentecon, ne havas konscion. La scion
kaj komprenon donas al ni la lumo de intelekto, kaj sen tiu ĉi lumo la
fizikaj okuloj estus senutilaj.
La lumo de intelekto
estas la plej alta lumo, kiu ekzistas, ĉar ĝi estas naskita de la Dia
lumo.
La lumo de intelekto
kapabligas nin konscii kaj kompreni ĉion, kio ekzistas, sed nur la Dia
Lumo povas doni al ni la eblon vidi aferojn nevideblajn, kaj nur ĝi kapabligas
nin vidi la Verojn, kiuj estos videblaj por la mondo nur post miloj da
jaroj.
Dank' al la Dia
Lumo la profetoj povis vidi antaŭ du mil jaroj la okazontajn aferojn,
kaj hodiaŭ ni vidas la realigon de iliaj vizioj. Sekve tio ĉi estas la
Lumo, pri kiu ni devas klopodi, ĉar ĝi estas pli granda, ol ĉiu alia.
Dank' al tiu ĉi
Lumo Moseo povis vidi kaj kompreni la Dian Malkaŝiĝon kaj aŭdi la Ĉielan
Voĉon, kiu parolis al li el la brulanta arbusto ( Eliro III 2).
Pri tiu ĉi lumo
parolas Mahometo, kiam li diras : « Allaho estas la Lumo de la Ĉielo
kaj de la tero ».
Serĉu per viaj
tutaj koroj tiun ĉi Dian Lumon, por ke vi ricevu la povon kompreni la
realecon, por ke vi ekkonu la sekretojn de Dio, por ke la kaŝitaj vojoj
iĝu klaraj antaŭ viaj okuloj.
Tiun ĉi Lumon
oni povas kompari kun spegulo, kaj kiel spegulo reflektas ĉion, kio estas
antaŭ ĝi, tiel tiu ĉi Lumo montras al la okuloj de nia spirito ĉion,
kio ekzistas en la Regno de Dio, kaj videbligas al ni la realecojn de l’aferoj.
Dank'al tiu ĉi radiantega Lumo ĉiuj spiritaj interpretoj de la Sanktaj
Libroj iĝis klaraj al ni, la kaŝitaj aferoj de la Dia universo iĝis
malkaŝitaj, kaj ni ricevis la povon kompreni la Diajn celojn koncerne
homon.
Mi preĝas, ke
Dio en Sia Favoro lumigu viajn korojn kaj animojn per Sia Glorega Lumo;
tiam ĉiu el vi brilos, kiel radianta stelo, en la mallumaj lokoj de la
mondo.
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>