Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )La spiritaj aspiroj
en Okcidento.
la 6-an de novembro
1911.
'Abdu'l-Bahá
diris :
Koran bonvenon
al vi ! El la orientaj landoj mi venis en Okcidenton, por resti inter vi
dum mallonga tempo. En Oriento oni ofte diras, ke la okcidentuloj ne havas
spiritecon, sed mi ne trovis la aferon tiel. Dankon al Dio, mi vidas kaj
sentas, ke estas multe da spiritaj aspiroj inter la okcidentuloj, kaj ke
en kelkaj okazoj ilia spirita percepto estas eĉ pli penetrema, ol tiu
de iliaj orientaj fratoj. Se la instruoj, donitaj en Oriento, estus konscience
disvastigitaj en Okcidento, la mondo estus hodiaŭ pli luma loko.
Kvankam en la
pasintaj tempoj ĉiuj grandaj spiritaj instruistoj aperis en Oriento, estas
tie tamen multaj homoj, tute senigitaj de spiriteco. Rilate al la aferoj
de l’Spirito ili estas senvivaj kiel ŝtono. Kaj ili ne deziras esti
aliaj, ĉar ili opinias, ke homo estas nur supera speco de besto kaj ke
la aferoj de Dio ne koncernas lin.
Sed la ambicio
de homo devas flugi super tion ĉi. Li devas rigardi ĉiam pli alten, super
sin mem, ĉiam supren kaj antaŭen, ĝis per la Kompatemo de Dio li atingos
la Regnon de Ĉielo. Estas ankaŭ homoj, kies okuloj estas malfermitaj
nur al la fizika progreso kaj al la evolucio en la mondo de materio. Tiuj
ĉi homoj preferas studi la similecon inter sia propra fizika korpo kaj
tiu ĉi de simio anstataŭ konsideri la glorindan parencecon inter sia
spirito kaj tiu ĉi de Dio. Ĝi estas efektive stranga, ĉar nur fizike
homo similas la malpli altajn kreatojn, kaj koncerne la intelekton li tute
malsimitas ilin.
Homo ĉiam progresas.
La sfero de lia scio ĉiam pligrandiĝas kaj lia mensa aktiveco fluas tra
multaj kaj diversaj fluejoj. Rigardu, kion homo efektivigis sur la kampo
de scienco, konsideru liajn multajn malkovrojn, liajn sennombrajn elpensaĵojn
kaj la profundan komprenon de la leĝoj de l’naturo.
En la sfero de
arto okazas ĝuste la samo, kaj tiu mirinda evoluado de la homaj kapabloj
iĝas ĉiam pli rapida kun la fluo de l’tempo ! Se oni povus kunmeti
la malkovrojn kaj elpensaĵojn de la lastaj dekkvin jarcentoj, vi vidus,
ke dum la lastaj cent jaroj okazis pli granda progreso, ol dum la antaŭaj
dekkvar jarcentoj. Ĉar la rapideco, kun kiu homo progresas, kreskas de
jarcento al jarcento.
La povo de intelekto
estas unu el la plej grandaj favoroj de Dio donitaj al la homoj; ĝi estas
la povo, kiu faras ĝin kreaĵo pli alta ol besto. Ĉar, dum la homa inteligenteco
jarcenton post jarcento kaj tempon post tempo kreskas kaj iĝas ĉiam pli
penetrema, tiu de bestoj restas en la sama stato. Ili ne estas pli inteligentaj
hodiaŭ ol antaŭ mil jaroj ! Ĉu oni bezonas pli grandan pruvon por montri,
kiel homo malsimilas al la kreaĵoj de la besta mondo ? Sendube ĝi estas
klara, kiel tago !
La spiritaj perfektecoj
estas laŭnaskaj rajtoj de homo kaj apartenas al li sola el la tuta kreaĵaro.
Homo estas en realeco spirita estaĵo, kaj nur kiam li vivas en la spirito
li estas vere feliĉa. Tiu spirita sopiro kaj percepto apartenas egale
al ĉiuj homoj, kaj mi estas firme konvinkita, ke la okcidentuloj posedas
grandajn spiritajn aspirojn.
Mi preĝas varmege,
ke la stelo de Oriento verŝu siajn brilantajn radiojn sur la okcidentan
mondon, kaj ke la popoloj de Okcidento leviĝu en forto, fervoro kaj kuraĝo,
por helpi siajn fratojn en Oriento.
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>