Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
Parolado en kunvenejo
en Parizo.
la 6-an de novembro
1911.
Tio ĉi estas
vere bahaa domo. Ĉiufoje, kiam tia domo aŭ kunvenejo estas fondita, ĝi
fariĝas unu el la plej grandaj helpoj en la ĝenerala progreso de la urbo
aŭ lando, al kiu ĝi apartenas. Ĝi akcelas kreskon de instruiteco kaj
scienco kaj estas konata pro sia intensa spiriteco kaj pro amo, kiun ĝi
disvastigas inter homoj.
La fondon de tia
kunvenejo ĉiam sekvas plej granda prospero. La unua Bahaa Asocio, kiu
ekzistis en Teherano, estis speciale benita. En la daŭro de unu jaro ĝi
kreskis tiel rapide, ke ĝiaj membroj multiĝis ĝis naŭoblo de la komenca
nombro. Hodiaŭ en la malproksima Persujo estas multaj tiaj asocioj, en
kiuj la amikoj de Dio renkontas sin reciproke en plena ĝojo, amo kaj unueco.
Ili instruas pri la Afero de Dio, edukas malklerulojn kaj proksimigas koron
al koro en frata afableco. Ili helpas al malriĉuloj kaj bezonantoj kaj
donas al ili ĉiutagan panon. Ili amas kaj prizorgas malsanulojn kaj estas
portantoj de espero kaj konsolo por forlasitoj kaj premitoj.
Ho, vi en Parizo,
penu, ke viaj asocioj similu al ĝi kaj kreskigu eĉ pli grandajn fruktojn
!
Ho, amikoj de
Dio ! Se vi fidos al la Vorto de Dio kaj estos fortaj, se vi sekvos la
regulojn de Bahá'u'lláh, kiuj ordonas flegi malsanulon, levi falinton,
zorgi pri malriĉulo kaj bezonanto, doni rifuĝon al senhavigito, defendi
persekutaton, konsoli malĝojanton kaj ami la mondon de l’homaro per
la tuta koro - tiam, mi diras al vi, baldaŭ tiu ĉi kunvenejo vidos mirindan
rikolton. Tagon post tago ĝiaj membroj progresados kaj iĝados pli kaj
pli spiritaj. Sed vi devas havi firman fundamenton, kaj viaj celoj kaj
ambicioj devas esti klare komprenataj de ĉiu membro. Ili devas esti la
sekvantaj :
1 ) Elmontradi
kunsentemon kaj bonvolon al ĉiuj.
2 ) Faradi servojn
al homoj.
3 ) Klopodi por
gvidadi kaj lumigadi tiujn, kiuj estas en mallumo.
4 ) Esti afabla
al ĉiu kaj elmontradi simpation al ĉiu el vivantoj.
5 ) Esti humila
en sia sinteno rilate al Dio, esti en la stato de konstanta preĝado al
Li, por ĉiutage pli proksimiĝadi al Dio.
6 ) Esti tiel
fidela kaj sincera en ĉiuj siaj agoj, ke ĉiu membro estu konata kiel
personigo de la kvalitoj de honesteco, amo, fideleco, afableco, grandanimeco
kaj kuraĝo. Esti malkunigita de ĉio, kio ne estas Dio, allogita de la
Ĉiela Spiro - posedanta dian animon; por ke la mondo sciu, ke bahaano
estas perfektulo.
Penu atingi ĉion
tion en tiuj kunvenoj. Tiam vere kaj efektive vi, amikoj de Dio, kunvenos
en granda ĝojo. Helpu unu la alian, fariĝu kvazaŭ unu homo, atinginte
perfektan unuecon.
Mi preĝas al
Dio, ke vi ĉiutage progresadu en la spiriteco, ke la Amo de Dio estu pli
kaj pli evidenta en vi, ke la pensoj de viaj koroj estu purigitaj, kaj
ke viaj vizaĝoj estu ĉiam turnitaj al Li. Proksimiĝu vi, ĉiu kaj ĉiuj,
al la sojlo de unueco kaj eniru la Regnon. Ĉiu el vi estu kiel flamanta
torĉo, lumigita kaj hele brulanta per la fajro de la Amo de Dio.
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>