Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )Bahá'u'lláh
la 7-an de novembro
1911.
'Abdu'l-Bahá
diris :
Mi volas paroli
al vi hodiaŭ pri Bahá'u'lláh. En la tria jaro post kiam Báb deklaris
sian mision, Bahá'u'lláh, akuzita de fanatikaj mulaoj pri kredo je la
nova doktrino, estis arestita kaj lokita en malliberejon. La sekvintan
tagon tamen kelkaj ministroj kaj aliaj influaj personoj kaŭzis lian liberigon.
Poste il estis denove arestita kaj la pastroj kondamnis lin je morto !
La provincestro hezitis plenumi tiun ĉi verdikton pro timo de revolucio.
La pastroj kunvenis en moskeo, antaŭ kiu estis la ekzekuta placo. La tuta
loĝantaro de la urbo amasiĝis ekster la moskeo. Ĉarpentistoj kunportis
siajn segilojn kaj marteloin, buĉistoj venis kun siaj tranĉiloj, brikmetistoj
kaj konstruistoj armis sin per siaj fosiloj - ĉiuj tiuj homoj instigitaj
de la furiozaj mulaoj avidis la honoron partopreni en lia mortigo. En la
moskeo estis kunvenintaj la doktoroj de religio. Bahá'u'lláh staris antaŭ
ili kaj respondis ĉiujn iliajn demandojn kun granda saĝeco. Precipe la
ĉefa saĝulo estis tute silentigita de Bahá'u'lláh, kiu refutis ĉiujn
liajn argumentojn.
Ekestis diskuto
inter du el tiuj pastroj koncerne la signifon de kelkaj vortoj en la verkoj
de Bàb ; akuzante lin pri neprecizeco, ili elvokis Bahá'u'lláh on defendi
lin, se li povos. La du pastroj estis tute humiligitaj, ĉar Bahá'u'lláh
pruvis antaŭ la tuta kunveno, ke Báb estis absolute prava kaj ke la akuzo
estis farita pro malklereco.
La venkitoj subigis
lin nun al la torturo de bastonado kaj pli furiozaj, ol antaŭe, ili venigis
lin ekster la murojn de la moskeo sur la ekzekutan placon, kie la misgvidita
amaso atendis lian venon.
Tamen la provincestro
timis cedi al la postuloj de la pastroj volantaj lian ekzekuton. Konsiderante
la danĝeron, en kiu trovis sin la distingita malliberulo, oni sendis kelkajn
homojn por lin savi. Ili sukcesis tion ĉi, farante rompon en la muro de
la moskeo kaj forkondukante Bahá'u'lláh on tra la elrompaĵo en sendanĝeran
lokon sed ne en liberecon; ĉar la provincestro formetis la respondecon
de siaj propraj ŝultroj, sendante lin en Teheranon. Tie li estis fermita
en subteran malliberejon, kie oni neniam vidis la lumon de tago. Ĉirkaŭ
lian kolon oni metis pezan ĉenon, per kiu li estis katenita kun kvin aliaj
babanoj; tiuj ĉi katenoj estis kune fiksitaj per fortaj, tre pezaj boltoj
kaj ŝraŭboj. Liaj vestoj estis ŝiritaj en ĉifonojn, same kiel lia fezo.
En tiuj teruraj kondiĉoj li estis tenata dum kvar monatoj.
Dum tiu tuta tempo
al neniu el liaj amikoj estis permesite aliri al li.
Mallibereja oficisto
penis veneni lin, sed, krom grandegaj suferoj la veneno restis senefika.
Post certa tempo
la registaro liberigis lin kaj ekzilis lin kune kun lia familio en Bagdadon,
kie li restis dum dekunu jaroj. Dum tiu tempo li travivis severajn persekutojn,
ĉiam ĉirkaŭate per la gardema malamo de siaj malamikoj.
Li elportadis
ĉiujn malbonojn kaj turmentojn kun plej granda kuraĝo kaj forto. Ofte,
leviĝante matene, li ne sciis, ĉu li ĝisvivos la sunsubiron. Intertempe
ĉiutage la pastroj venadis kaj demandadis lin pri religio kaj metafiziko.
Post paso de longa
tempo la turka registaro ekzilis lin en Konstantinopolon, el kie li estis
sendita en Adrianopolon. Fine oni sendis lin en la malproksiman fortikitan
malliberejon de Akko. Tie oni lin malliberigis en la militista parto de
la fortikaĵo kai tenis lin sub plej severa observado. Mankas al mi vortoj,
por rakonti al vi pri la multegaj persekutoj, kiujn li devis suferi, kaj
pri la tuta mizero, kiun li travivis en la malliberejo. Malgraŭ tio el
tiu malliberejo Bahá'u'lláh skribis al ĉiuj monarĥoj de Eŭropo, kaj
ĉiuj tiuj leteroj, krom unu, estis senditaj per poŝto.
La epistolo al
la ŝaho Nassar-ed-din estis konfidita al persa babano, Mirza Badi Ĥorasani,
kiu entreprenis transdoni ĝin en la proprajn manojn de la ŝaho. Tiu brava
homo atendis en la ĉirkaŭaĵo de Teherano trapason de la ŝaho, kiu intencis
veturi tiuvoje al sia somera palaco. La kuraĝa sendito sekvis la ŝahon
ĝis lia palaco kaj atendis kelkajn tagojn sur la vojo apud la enirejo.
Oni vidadis lin ĉiam, atendantan sur la vojo, ĝis homoj komencis miri,
por kio il estis tie. Fine la ŝaho ekaŭdis pri li kaj ordonis al siaj
servantoj, ke oni venigu tiun homon antaŭ lin.
« Ho, servantoj
de la ŝaho, mi alportas leteron, kiun mi devas transdoni en liajn proprajn
manojn », diris Badi, kaj poste Badi diris al la ŝaho : « mi
alportas al vi leteron de Bahá'u'lláh ».
Tiuj, kiuj volis
eltiri de li informojn, kiuj povus helpi ilin en la plua persekutado de
Bahá'u'lláh, tuj kaptis lin kaj komencis lin juĝ-esplori. Badi ne respondis
eĉ vorton; sekve de tio ili torturis lin, li tamen restis trankvila. Post
tri tagoj ili mortigis lin, ne sukcesinte perforti lin al parolado. Tiuj
kruelaj homoj fotografis lin, dum li estis torturata. (1)
La ŝaho donis
la leteron de Bahá'u'lláh al la pastroj, ke ili ĝin klarigu al li. Post
kelkaj tagoj la pastroj diris al la ŝaho, ke la letero estis de politika
malamiko. La ŝaho ekkoleris kaj diris : « Tio ĉi ne estas klarigo.
Mi pagas al vi, por ke vi legu kaj respondu miajn leterojn, obeŭ do
! »
La senco kaj signifo
de la Tabuleto al la ŝaho Nassar-ed-din estis mallonge, la sekvanta :
« Nun kiam la tempo venis, kiam la Gloro de Dio aperis, mi petas, ke
estu al mi permesite veni en Teheranon kaj respondi al ĉiuj demandoj,
kiujn la pastroj volus fari al mi. Mi alvokas vin, ke vi malligu vian koron
de la monda brileco de via imperio. Rememoru ĉiujn tiujn grandajn reĝojn,
kiuj vivis antaŭ vi - ilia gloro pasis for ! »
La letero estis
skribita en plej belega maniero, kaj en sia plua parto ĝi avertis la reĝon
kaj anoncis al li la estontan triumfon de la Regno de Bahá'u'lláh tiel
en Oriento, kiel en Okcidento.
La ŝaho ne atentis
la averton de tiu ĉi letero kaj vivis plue en tiu sama maniero, ĝis la
fino.
Kvankam Bahá'u'lláh
estis en malliberejo, la grandega potenco de la Sankta Spirito estis kun
li !
Neniu alia en
malliberejo povus simili al li. Malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj, kiujn li
suferis, li neniam plendis.
En la digno de
sia majesteco li ĉiam rifuzadis vidi la provincestron aŭ la influajn
personojn de la urbo.
Kvankam la gardado
estis senindulge severa, li venis kaj foriris, kiel li volis. Li mortis
en domo, trovanta sin ĉirkaŭ tri kilometrojn de Akko.
(*) Homo, kiu
ĉeestis en la momento, kiam Badi ekaŭdis, ke li portu la epistolon al
la ŝaho, vidis lin tute aliiĝinta; li iĝis radianta.
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>