Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )La ideoj de Dio
devas esti realigitai en agoj.
la 8-an de novembro
1911.
Tra la tuta mondo
oni aŭdas gloradon de belaj diroj kaj admiradon de noblaj reguloj. Ĉiuj
diras, ke ili amas tion, kio estas bona kaj malamas tion, kio estas malbona.
Oni devas admiri sincerecon, dum mensogo meritas malestimon. Fideleco estas
virto kaj malfideleco estas malhonoro por homoj. Benita afero estas ĝojigadi
homajn korojn, kaj malbone estas esti kaŭzo de sufero. Esti afabla kaj
kompatema estas virte, dum malami estas peke. Justeco estas nobla kvalito,
kaj maljusteco estas malnobleco. Estas devo de homo esti kunsentema, malbonfari
al neniu kaj evitadi je ĉia kosto ĵaluzon kaj malicon. Saĝeco estas
gloro de homo, ne malklereco; lumo, ne mallumo ! Bone estas turni la vizaĝon
al Dio, kaj malsaĝe estas ignori Lin. Nia devo estas gvidi homon supren,
kaj ne misgvidi lin kaj kaŭzi lian falon. Multaj estas ekzemploj, similaj
al ĉi tiuj.
Sed ĉiuj tiuj
diroj estas nur vortoj, kaj ni vidas, ke nur tre malmultaj el ili estas
transportataj en la sferon de agoj. Kontraŭe, ni vidas, ke homoj lasis
sin regi de pasio kaj egoismo, ke ĉiu pensas nur pri tio, kio donas profiton
al li mem, eĉ se tio signifus ruinon de lia frato. Ĉiuj deziregas akiri
riĉaĵojn por si mem kaj malmulte zorgas, aŭ tute ne zorgas pri bonstato
de aliaj. Ilin interesas ilia propra trankvilo kaj kontenteco, dum la kondiĉoj
de iliaj kunfratoj ne tuŝas ilin eĉ iomete.
Malfeliĉe tio
ĉi estas la vojo, sur kiu paŝas plejmulto da homoj.
Sed bahaanoj ne
devas esti tiaj. Ili devas levi sin super tiun ĉi staton. Agoj devas ludi
ĉe ili pli grandan rolon, ol vortoj. Per siaj agoj ili devas esti kompatemaj,
ne nur per la vortoj. Ili devas en ĉiuj okazoj konfirmadi per siaj agoj,
kion ili proklamas per la vortoj. Iliaj faroj devas pruvi ilian fidelecon,
kaj iliaj agoj devas elmontradi Dian Lumon.
Viaj agoj estu
laŭtaj krioj, vokantaj al la mondo, ke vi vere estas bahaanoj, ĉar al
la mondo agoj parolas kaj ili kaŭzas progreson de la homaro.
Se ni estas veraj
bahaanoj, parolo ne estas bezona. Niaj agoj helpos la mondon iri antaŭ
en, ili disvastigos la civilizacion, ili akcelos la progreson de la scienco,
ili kaŭzos ekfloron de la artoj. Sen agoj nenio povas esti efektivigita
en la materiala mondo, nek vortoj sensubtenaj povas antaŭenigi homon en
la Spiritan Regnon. Ne per sola buŝservado la elektitoj de Dio atingis
sanktecon, sed per paciencaj vivoj, plenaj de aktiva servado, ili enportis
lumon en la mondon.
Klopodu do, ke
viaj agoj tagon post tago estu belegaj preĝoj. Turnu vin al Dio kaj penu
ĉiam fari tion, kio estas justa kaj nobla. Riĉigadu malriĉulojn, levadu
falintojn, konsoladu malgajulojn, estu sandonantoj por malsanuloj, kuragigadu
timantojn, helpadu premitojn, esperigadu malesperantojn, donadu rifugon
al senhavigitoj !
Tio ĉi estas
la laboro de vera bahaano, kaj tio ĉi estas atendata de li. Se ni penas
fari ĉion tion, tiam ni estas veraj bahaanoj, sed se ni malatentas tion,
ni ne estas sekvantoj de la Lumo kaj ni ne havas rajton al tu ĉi nomo.
Dio, kiu vidas
ĉiujn korojn, scias, kiagrade niaj faroj estas plenumo de niaj vortoj.
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>