Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )La vera signifo
de bapto per akvo kaj fajro.
la 9-an de novembro
1911.
En la Evangelio
de Sankta Johano Kristo diris : « Se homo ne estas naskita el akvo
kaj la Spirito, li ne povas eniri en la Regnon de Dio » (St
Joh III 5). Pastroj interpretis tion ĉi en
la senco, ke bapto estas necesa por savo. En alia Evangelio estas dirite
: « Li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro » (St
Mat III 11).
Tiel la akvo de
bapto kaj la fajro estas la samo ! Ĝi ne povas signifi, ke la priparolata
« akvo » estas la materiala akvo, ĉar ĝi estas rekta malo de « fajro
», kaj unu neniigas la alian. Kiam en la Evangelio Kristo parolas pri
« akvo », Li komprenigas tion, kio kaŭzas vivon, ĉar sen akvo povas
vivi nenia enmonda kreitaĵo - mineraloj, kreskaĵoj, bestoj kaj homoj,
ĉiuj ili dependas de akvo en sia ekzisto. Jes, la lastaj sciencaj malkovroj
pruvas al ni, ke eĉ mineralo havas certan formon de vivo kaj ke ĝi ankaŭ
bezonas akvon por sia ekzisto.
Akvo estas la
kaŭzo de vivo, kaj kiam Kristo parolas pri akvo, Li simboligas tion, kio
estas la kaŭzo de la Eterna Vivo.
Tiu ĉi vivodona
akvo, pri kiu Li parolas, similas fajron, ĉar ĝi estas ĝuste la Amo
de Dio, kaj tiu ĉi Amo signifas vivon por niaj animoj.
La fajro de la
Amo de Dio forbruligas la vualon, kiu apartigas nin de la ĉielaj Realecoj,
kaj ni povas kun klara vido puŝi nin antaŭen kaj supren, ĉiam progresante
sur la vojo de virto kaj sankteco kaj fariĝante lumigiloj de la mondo.
Ekzistas nenio
pli granda, aŭ pli benita, ol la Amo de Dio ! Ĝi donas sanon al malsanulo,
balzamon al vundito, ĝojon kaj konsolon al la tuta mondo, kaj nur per
ĝi oni povas atingi la Eternan Vivon. La esenco de ĉiuj religioj estas
la Amo de Dio, kaj ĝi estas la fundamento de ĉiuj sanktaj instruoj.
La Amo de Dio
gvidis Abrahamon, Izaakon kaj Jakobon, la Amo de Dio donis forton al Jozefo
en Egiptujo kaj kuraĝon kaj paciencon al Moseo.
Per la Amo de
Dio Kristo estis sendita en la mondon kun Sia inspiranta ekzemplo de perfekta
vivo de sinfero kaj sindonemo, anoncante al la homoj la Eternan Vivon.
La Amo de Dio donis al Mahometo la povon transigi la arabojn el la stato
de besta malalteco en la pli altan staton de ekzisto.
La Amo de Dio
subtenadis Báb-on kaj alkondukis lin al lia plej supera ofero kaj faris
lian bruston volema celo por milo da kugloj.
La Amo de Dio,
fine, donis Bahá'u'lláh-on al Oriento kaj portas nun la lumon de liaj
instruoj malproksimen en Okcidenton kaj de la poluso la poluso.
Tial mi alvokas
ĉiun ĉi vi, ke, komprenante ĝian tutan plenecon kaj belecon, vi oferu
ĉiujn viajn pensojn, vortojn kaj agojn, por enporti la scion pri la Amo
de Dio en ĉiun koron.
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>