Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )Parolado en «
L'Alliance Spiritualiste »
Salle de l’Athenée,
St. Germain, Parizo, la 9-an de novembro 1911.
Mi deziras esprimi
dankon por via gastamo kaj ĝojon pro tio, ke vi estas spiritemaj. Mi estas
feliĉa ĉeesti kunvenon, similan al tiu ĉi, kuniĝintan por aŭdi Dian
Bonnovaĵon. Se vi povus vidi per la okulo de l’Vero, vi vidus en tiu
ĉi loko grandajn ondojn de spiriteco. La potenco de la Sankta Spirito
estas ĉi tie por ĉiuj. Dankon al Dio, ke viaj koroj estas inspiritaj
per la Dia fervoro ! Viaj animoj estas kiel ondoj en la maro de la Spirito;
kvankam ĉiu individuo estas aparta ondo, la oceano estas unu, kaj ĉiuj
estas unuigitaj en Dio.
Ĉiu koro devas
disradiigadi unuecon, por ke la lumo el la Unusola Dia Fonto de ĉiuj brilu
forte kaj hele. Ni ne devas konsideri la nurajn apartajn ondojn, sed la
tutan maron. Ni devas trapasi de individuo al tuto. La Spirito estas kvazaŭ
unu grandega oceano, kaj ĝiaj ondoj estas la homaj animoj.
En la Sankta Libro
estas dirite, ke la Nova Jerusalemro aperos sur la tero. Estas nun klare,
ke tiu ĉiela urbo ne estas konstruita el materialaj ŝtonoj kaj mortero,
sed ke ĝi estas urbo, ne farita per manoj, urbo eterna en la Ĉielo !
Ĝi estas profeta
simbolo, signifanta revenon de la Dia Instruo, por klerigi la homajn korojn.
Multe da tempo pasis, de kiam la Sankta Gvido regis la vivojn de homoj.
Sed nun, fine, la Sankta Urbo, la Nova Jerusalemo denove venis en la mondon,
ĝi denove aperis sur la orienta ĉielo; ĝia brilego leviĝis sur la horizonto
de Persujo, por esti lumo, lumiganta la tutan mondon. Ni vidas en ĉi tiuj
tagoj plenumiĝon de la Dia profetaĵo. Jerusalemo malaperis. La ĉiela
urbo estis detruita; nun ĝi estas rekonstruita; ĝi estis samniveligita
kun la tero, sed nun ĝiaj muroj kaj turpintoj estas restarigitaj kaj etendas
sin supren en sia renovigita kaj glora beleco.
En la okcidenta
mondo ektriumfis la materiala prospero, dum en Oriento ekbrilis la spirita
suno.
Mi tre ĝojas,
ke mi vidas similan al ĉi tiu kunvenon en Parizo, kie harmonie unuiĝas
la spirita prospero kun la materiala.
Homo - vera homo
- estas animo, ne korpo; kvankam fizike homo apartenas al la regno de bestoj,
tamen lia animo levas sin super ĉiujn ceterajn kreaĵojn. Rigardu, kiel
la lumo de la suno lumigas la mondon de materio; tute same la Dia Lumo
disverŝas siajn radiojn en la regno de animo. La animo faras el homa estaĵo
ĉielan estaĵon.
Per la potenco
de la Sankta Spirito, efikanta je lia animo, homo havas la eblon perceptadi
la Diajn Realecojn de aferoj. Ĉiuj grandaj verkoj de arto kaj akiraĵoj
de scienco estas pruvoj de tiu ĉi potenco de la Spirito.
Tiu sama Spirito
donas la Eternan Vivon.
Nur tiuj, kiuj
estas baptitaj de la Dia Spirito, havos la eblon kunigi la popolojn de
la mondo en la ligon de unueco. Per la potenco de la Spirito la orienta
mondo de spirita penso miksos sin kun la okcidenta regno de ago, por ke
la mondo de mateno fariĝu Dia mondo.
Sekvas, ke ĉiuj,
kiuj laboras por la Plejsupera Plano, estas soldatoj en la armeo de la
Spirito.
La lumo de la
ĉiela mondo militas kontraŭ la mondo de ombro kaj iluzio. La radioj de
la Suno de l’Vero dispelas la mallumon de superstiĉoj kaj miskomprenoj.
Vi estas de la
Spirito ! Al vi, kiuj serĉas la Veron, la Revelacio de Bahá'u'lláh venos
kiel granda ĝojo ! Tiu ĉi instruo estas de la Spirito; estas en ĝi neniu
regulo, kiu ne estus de la Dia Spirito.
La Spiriton oni
ne povas percepti per la materialaj sentopovoj de la fizika korpo, escepte
se ĝi estas esprimita per eksteraj signoj kaj faroj. La homa korpo estas
videbla, la animo estas nevidebla. Tamen la animo direktas la kapablojn
de homo kaj regas lian homecon.
La animo havas
du ĉefajn kapablojn :
a ) Kiel eksteraj
cirkonstancoj estas komunikataj al la animo de la okuloj, oreloj kaj cerbo
de la homo, tiel la animo komumikas siajn dezirojn kaj intencojn per la
cerbo al la manoj kaj lango de la fizika korpo, esprimante sin mem en tia
maniero. La Spirito en la animo estas la esenco mem de vivo.
b ) La dua kapablo
de la animo esprimas sin en la mondo de vizio, kie la animo, loĝata de
la spirito havas sian estecon kaj funkciojn sen helpo de la korpaj sentorganoj.
Tie, en la sfero de vizioj, la animo vidas sen helpo de la fizika okulo,
aŭdas sen interpero de la fizika orelo kaj vojaĝas sendepende de la fizika
movo. Estas do klare, ke la spirito en la homa animo povas funkcii per
la fizika korpo uzante la ordinarajn sentorganojn kaj ke ĝi povas ankaŭ
vivi kaj agi sen ilia helpo en la mondo de vizioj. Tio ĉi pruvas ekster
ĉia dubo la superecon de la homa animo super la korpo, de spirito super
materio.
Rigardu, ekzemple,
tiun ĉi lampon. Ĉu la lumo en ĝi ne estas supera kompare kun la lampo,
kiu ĝin entenas ? Kiel ajn bela estus la formo de la lampo, se ne estas
en ĝi lumo, ĝia tasko estas neplenumita, ĝi estas objekto sen vivo -
morta. Lampo bezonas lumon, sed la lumo ne bezonas lampon.
Spirito ne bezonas
korpon, sed la korpo bezonas spiriton; alie ĝi ne povas vivi. Animo povas
vivi sen korpo, sed la korpo sen animo mortas. Kiam homo perdas sian vidon,
aŭdon, sian
manon aŭ piedon,
se lia animo restas plue en la korpo, li vivas kaj povas elmontradi diajn
virtojn. Aliflanke sen la spirito eĉ perfekta korpo ne povus ekzisti.
La plej granda
potenco de la Sankta Spirito ekzistas en la Diaj Malkaŝantoj de la Vero.
Per la potenco de la Spirito la ĉielaj instruoj estas transigitaj en la
mondon de la homaro. Per la potenco de la Spirito la Eterna Vivo venis
al la idoj de homoj. Per la potenco de la Spirito la Dia Gloro ekbrilis
de Oriento al Okcidento, kaj per la potenco de tiu sama Spirito evidentiĝis
la diaj virtoj de la homaro.
Ni devas klopodi
plej multe, por sendependiĝi de la aferoj de la mondo. Ni devas peni iĝi
pli spiritaj, pli lumaj, sekvi la konsilojn de la Diaj Instruoj, servi
la aferon de la unueco kaj vera egaleco, esti kompatemaj, reflektadi la
Amon de la Plej Alta sur ĉiujn homojn, tiel, ke la lumo de la Spirito
estu evidenta en ĉiuj niaj agoj, kun la celo, ke la tuta homaro estu unuigita,
ke la maltrankvila maro de l’homaro estu trankviligita, ke ĉiuj furiozaj
ondoj malaperu de la supraĵo de la oceano de l’Vivo, de nun kvieta kaj
trankvila. Tiam la Nova Jerusalemo aperos al la okuloj de la homaro, kiu
eniros ĝiajn pordegojn kaj spertos la Dian Malavarecon.
Mi dankas al Dio,
ke mi estas meze de vi dum tiu ĉi posttagmezo kaj mi dankas al vi por
viaj spiritaj sentoj.
Mi preĝas, ke
vi kresku en la Dia fervoro kaj ke plifortiĝadu la potenco de unueco en
la Spirito, por ke plenumitaj estu la profetaĵoj kaj por ke en tiu ĉi
grandega jarcento de la Lumo de Dio efektiviĝu ĉiuj bonaj novaĵoj, enskribitaj
en la Sanktaj Libroj. Tio ĉi estas la glora tempo, pri kiu parolis Sinjoro
Jesuo Kristo, kiam Li instruis nin pregi : « Venu Via Regno, plenumiĝu
Via Volo sur la tero, kiel en la ĉielo ». Mi esperas, ke ankaŭ vi
atendas ĉi tion, ke ĝi estas ankaŭ via granda deziro.
Ni estas unuigitaj
en la sama celo kaj espero, ke ĉiuj estu kiel unu kaj ke ĉiu koro estu
lumigita per la amo de nia Ĉiela Patro, Dio !
Estu spiritaj
ĉiuj viaj agoj, kaj ĉiuj viaj pensoj kaj sentoj centru sin en la Regno
de Gloro !
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>