Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )La perfektaj homaj
sentoj kaj virtoj.
la 23-an de novembro 1911.
'Abdu'l-Bahá diris :
Vi ĉiuj devus esti tre feliĉaj kaj
dankaj al Dio por la granda privilegio, kiu estas al vi donita.
Tio ĉi estas pure spirita kunveno !
Gloro estu al Dio - viaj koroj estas turnitaj al Li, viaj animoj estas
altiritaj al la Regno, vi havas spiritajn aspirojn kaj viaj pensoj flugas
super la mondo de polvo.
Vi apartenas al la mondo de pureco kaj
ne kontentigas per la besta vivmaniero, per pasigado de la tagoj en manĝado,
trinkado kaj dormado. Vi estas vere homoj. La celo de viaj pensoj kaj ambicioj
estas akiri homan perfektecon. Vi vivas por fari bonon kaj porti feliĉon
al aliaj. Via plej granda deziro estas konsoladi funebrantojn, fortigadi
malfortulojn kaj esti kaŭzo de espero por malesperantoj. Tage kaj nokte
viaj pensoj estas turnitaj al la Regno kaj viaj koroj estas plenaj de Amo
de Dio.
Tiel vi konas nek kontraŭstaron, nek
malsimpation aŭ malamon, ĉar ĉiu vivanta kreaĵo estas kara al vi kaj
la bono de ĉiu estas la celo de viaj serĉoj.
Tio ĉi estas perfektaj homaj sentoj
kaj virtoj. Se homo havas neniun el ili, estus por li pli bone ĉesi ekzisti.
Se lampo ĉesis donadi lumon, estus pli bone ĝin neniigi. Se arbo kreskigas
neniajn fruktojn, estus pli bone forhaki ĝin, ĉar ĝi nur estas superflua
sur la tero.
Vere, estas por homo milfoje pli bone
morti, ol kontinui la vivon sen virtoj.
Ni havas okulojn, por ke ni vidu per
ili, sed se ni ne uzas ilin, kian profiton ili donas al ni ? Ni havas orelojn,
por ke ni aŭdu per ili, sed se ni estas surdaj, kian utilon ni havas de
ili ?
Ni havas langon, por ke ni gloru Dion
kaj proklamu la bonan novaĵon, sed se ni estas mutaj, kiel senutila ĝi
estas !
La Ĉion-amanta Dio kreis homon, por
ke li disradiigadu la Dian Lumon kaj heligadu la mondon per siaj vortoj,
agoj kaj vivo. Se li estas sen virto, li fariĝas ne pli bona, ol nura
besto, kaj besto, ne posedanta inteligentecon, estas malinda estaĵo.
La Ĉiela Patro donis al homo la netakseblan
donacon de inteligenteco, por ke li iĝu spirita lumo, penetranta la mallumon
de materialeco, kaj alportanta al la mondo bonecon kaj veron. Se vi sekvos
fervore la instruojn de Bahá'u'lláh, vi vere fariĝos lumo de la mondo,
animo por la korpo de la mondo, konsolo kaj helpo por la homaro kaj fonto
de savo por la tuta universo. Penu do per la tuta koro kaj animo sekvi
la konsilojn de la Benita Perfekteco, kaj estu certaj, ke se vi sukcesos
vivi tian vivon, kian li difinas por vi, la Eterna Vivo kaj ĉiamdaŭra
ĝojo apartenos al vi kaj la ĉiela subteno estos sendita por doni al vi
forton dum ĉiuj tagoj de via vivo.
Mia elkora preĝo estas, ke ĉiu el
vi atingu tiun perfektan ĝojon !
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>