Antaŭa / B.E.L. / Posta

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof

Doloro kaj ĉagreno.
la 22-an de novembro 1911.


En tiu ĉi mondo ni estas influataj de du sentoj : ĝojo kal doloro.

Ĝojo donas al ni flugilojn. En ĝojo niaj fortoj estas pli vivopovaj, nia intelekto pli vigla kaj nia komprenemo malpli vualita. Ni ŝajnas pli kapablaj kontraŭstari al la mondo kaj trovi nian propran sferon de utileco. Sed kiam malĝojo venas al ni, nia forto forlasas nin, nia komprenemo estas malklara kaj nia inteligenteco vualita. La aktualaĵoj de la vivo ŝajnas gliti preter nia kompreno, la okuloj de nia spirito malsukcesas malkovri la sanktajn misterojn kaj ni iĝas kvazaŭ mortuloj.

Ne ekzistas homa estaĵo, kiu ne estus influata de tiuj ĉi du sentoj; sed ĉiuj malĝojoj kaj ĉagrenoj, kiuj ekzistas, devenas de la mondo de materio - la spirita mondo havigas nur ĝojon !

Se ni suferas, tio estas la sekvo de materialaj aferoj, kaj ĉiuj afliktoj kaj zorgoj devenas de tiu ĉi mondo de iluzio.

Ekzemple komercisto perdas sian negocon kaj el tio sekvas lia malĝojo. Laboristo estas eksigita kaj malsatmorto staras antaŭlia vizaĝo. Terkulturisto havis malbonan rikolton kaj maltrankvilo plenigas lian menson. Homo estas konstruinta domon, kiu forbrulis ĝis la fundamento, kaj li estas subite senhejma, ruinigita kaj en malespero.

Ĉiuj tiuj ekzemploj celas montri al vi, ke la afliktoj, kiuj akompanas ĉiun nian paŝon, ĉiuj niaj ĉagrenoj kaj doloroj, malhonoroj kaj zorgoj estas naskitaj en la mondo de materio. La Spirita Regno, kontraŭe, neniam kaŭzas malĝojon. Homo, vivanta kun siaj pensoj en la Spirita Regno, iĝas konstante ĝoja. Ĉiuj korpaj malbonoj ne preterpasas lin, sed ili tuŝas nur la supraĵon de lia vivo, kaj la profundaĵo restas trankvila kaj serena.

Hodiaŭ la homaro klinas sin sub la ŝarĝo de zorgoj, malĝojoj kaj ĉagrenoj. Neniu estas libera de ili. La mondo estas malseka de larmoj, sed dank' al Dio, ni havas kuracilon ĉe niaj pordoj. Ni forturnu niajn korojn de la mondo de materio kaj vivu en la spirita mondo ! Nur ĝi sola povas doni al ni liberecon ! Se ni estas cirkaŭitaj de malfacilaĵoj, ni devas nur alvoki Dion, kaj de Lia granda Kompatemo ni ricevos helpon.

Se venas al ni malĝojo kaj malfeliĉo, ni turnu la vizaĝojn al la Regno, kaj la ĉiela konsolo estos verŝita sur nin.

Se ni estas malsanaj kaj en mizero, ni petegu de Dio kuracon, kaj Li respondos niajn preĝojn.

Kiam niajn pensojn plenigas la maldolĉeco de tiu ĉi mondo, ni turnu la okulojn al la dolĉeco de la Dia Kompatemo, kaj Li sendos al ni ĉielan trankvilon ! Se en la materiala mondo ni estas malliberuloj, nia spirito povas flugi en la ĉielon, kaj ni estos vere liberaj !

Kiam la tagoj de nia vivo venas al la fino, ili pensu pri la eterna mondo kaj ni estos plenaj de ĝojo.

Ĉie ĉirkaŭe vi vidas pruvojn de nesufiĉeco de la materialaj aferoj, vi vidas, ke ĝojo, kontenteco, trankvilo kaj konsolo ne estas troveblaj en la pasemaj aferoj de la mondo. Ĉu ne estas do malsaĝe rifuzi serĉi tiujn ĉi trezorojn, kie ili povas esti trovitaj ? La pordoj de la Spirita Regno estas malfermitaj al ĉiuj, kaj ekster ili estas absoluta mallumo.

Dankon al Dio, ke vi en tiu ĉi kunveno havas la scion pri ĉi tio, ĉar en ĉiuj malĝojoj de la vivo vi povas ricevi plejsuperan konsolon. Se viaj tagoj sur la tero estas kalkulitaj, vi scias, ke la eterna vivo vin atendas. Se materialaj zorgoj ĉirkaŭvolvas vin per malluma nubo, spirita radieco lumigas vian vojon. Vere, tiuj, kies pensoj estas lumigitaj de la Spirito de la Plej Alta, havas plejsuperan konsolon.

Mi mem estis en malliberejo dum kvardek jaroj; unu sola jaro estus neelportebla - neniu elportis tiun malliberecon dum pli ol unu jaro ! Sed, dank' al Dio, dum ĉiuj tiuj kvardek jaroj mi estis ekstreme feliĉa ! Pasigi ĉiun tagon estis kvazaŭ aŭdi bonan novaĵon, kaj en unu nokto senfina ĝojo estis al mi donata. Spiriteco estis mia konsolo kaj sinturno al Dio estis mia plej granda ĝojo. Se ne estus tiel, ĉu vi pensas, ke estus eble por mi travivi ĉiujn tiujn jarojn en la malliberejo ?

Tiel spiriteco estas la plej granda donaco de Dio, kaj « Eterna Vivo » signifas : « Sinturno al Dio ». Ĉiuj kaj ĉiu kresku vi tagon post tago en spiriteco, fortiĝadu en ĉiuj bonaj ecoj, pli kaj pli grandan helpon ricevadu de la Dia konsolo, estu liberigitaj per la Sankta Spirito de Dio, kaj la potenco de la Ĉiela Regno vivu kaj efiku inter vi.

Tio ĉi estas mia plej varma deziro, kaj mi petegas al Dio, ke Li bonvolu doni al vi tiun ĉi favoron.

Antaŭa / B.E.L. / Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de >
< bel@bahai.de >