Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )Vera feliĉo kaj
progreso ne povas esti sen spiriteco.
la 21-an de novembro 1911.
Krueleco kaj sovaĝeco estas naturaj
en bestoj, sed homoj devas elmontradi la kvalitojn de amo kaj bonsento.
Dio sendis ĉiujn Siajn Profetojn en la mondon kun unu ideo - semi en la
homajn korojn amon kaj bonvolon, kaj por tiu ĉi granda celo ili volonte
akceptadis suferojn kaj morton. Ĉiuj Sanktaj Libroj estis skribitaj por
konduki kaj direkti homon sur la vojon de amo kaj unueco; kaj tamen, malgraŭ
ĉio tio, ni havas inter ni la malĝojan spektaklon de militoj kaj sangoverŝado.
Kiam ni rigardas la paĝojn de la historio,
de la pasinta kaj de la nuna, ni vidas la nigran teron ruĝigitan per homa
sango. Homoj mortigas sin reciproke, kiel sovaĝaj lupoj, kaj forgesas
la leĝon de amo kaj toleremo.
Nun venis tiu ĉi luma tempo, alportante
kun si mirindan civilizacion kaj materialan progreson. Plivastiĝis la
intelekto de la homoj, pligrandiĝis ilia scio, sed ve, malgraŭ ĉio tio
freŝa sango estas verŝata tagon post tago. Konsideru la nunan turka-italan
militon; pripensu por momento la sorton de tiuj malfeliĉaj homoj ! Kiel
multaj estas mortigitaj dum tiu malgaja tempo ! Kiel multaj domoj estas
ruinigitai kaj infanoj orfigtaj ! Kaj kion oni povas gajni repage por ĉiuj
tiuj turmentoj kaj korsuferoj ? Nur malgrandan peceton da tero !
Ĉio tio montras, ke la materiala progreso
sola ne kaŭzas altigon de homo. Kontraŭe, ju pli li profundiĝas en la
materiala progreso, des pli mallumiĝas lia spiriteco.
En la pasintaj tempoj la progreso en
la materiala sfero ne estis tiel rapida, nek la sangoverŝado tiel abunda.
En la antikvaj militoj oni konis neniajn kanonojn, pafilojn, dinamiton,
bombojn, torped-ŝipojn, militŝipojn, subakvajn veturilojn. Nun dank'al
la materiala civilizacio ni havas ĉiujn tiujn elpensaĵojn, kaj milito
farigas ĉiam pli kaj pli terura. Eŭropo mem iĝis kvazaŭ unu grandega
arsenalo, plena de eksplodaĵoj, kaj Dio bonvolu gardi kontraŭ fajrigo,
ĉar se tio ĉi okazus, la tuta mondo estus enplektita.
Mi deziras komprenigi al vi, ke la materiala
progreso kaj la spirita progreso estas du diferencaj aferoj, kaj ke nur
se la materiala progreso iros manon ĉe mano kun spiriteco, povos okazi
vera progreso kaj la Plej Granda Paco povos ekregi en la mondo. Se la homoj
sekvus la sanktajn konsilojn kaj la instruojn de la Profetoj, se la Dia
Lumo brilus en ĉiuj koroj kaj la homoj estus vere religiaj, ni baldaŭ
vidus pacon sur la tero kaj la regnon de Dio inter la homoj. La Leĝoj
de Dio povas esti komparitaj kun la animo kaj la materiala progreso kun
la korpo. Se la korpo ne estus vivigata de la animo, ĝi ĉesus ekzisti.
Mi preĝas fervore, ke spiriteco ĉiam kresku kaj plimultiĝadu en la mondo,
por ke lumigitaj estu la moroj kaj starigita estu paco kaj harmonio.
Milito kaj rabo kun la akompanantaj
ilin kruelaĵoj estas abomenaj al Dio kaj sekvigas sian propran punon,
ĉar la Dio de Amo estas ankaŭ Dio de Justeco, kaj ĉiu homo devas nepre
rikolti, kion li semas. Ni penu kompreni la Ordonojn de la Plej Alta kaj
aranĝi niajn vivojn, kiel Li direktas. Vera feliĉo dependas de spiriitaj
bonaĵoj kaj de ĉiama malfermiteco de la koro por ricevadi la Diajn Malavaraĵojn.
Se la koro forturnas sin de la benoj,
kiujn Dio oferas, kiel ĝi povas esperi feliĉon ? Se ĝi ne bazas sian
esperon kaj fidon sur la Dia Kompatemo, kie ĝi povas trovi trankvilon
? Ho, fidu je Dio, ĉar Lia Malavareco estas eterna, kaj je Liaj Benoj,
ĉar ili estas plejsuperaj. Ho, konfidu vin en kredo al la Ĉionpova, ĉar
Li ne malfidelas kaj Lia boneco daŭras eterne. La Suno senĉese donas
lumon kaj la nuboj de Lia Malavareco estas plenaj de la akvo de Kompato,
per kiu Li akvumas la korojn de ĉiuj, kiuj fidas je Li. Lia refreŝiga
Blovo ĉiam portas sur siaj flugiloj kuracon al la sekiĝintaj animoj !
Ĉu estas saĝe turni sin for de tia amema Patro, kiu verŝas Siajn Benojn
sur nin, kaj preferi esti sklavoj de materio ?
Dio en Sia senfina Boneco glorlevis
nin al tiel granda honoro kaj faris nin mastroj de la materiala mondo.
Ĉu ni do fariĝu ĝiaj sklavoj ? Ne, ni serĉu prefere nian naskorajton
kaj penu vivi la vivon de spiritaj filoj de Dio. La glora Suno de l’Vero
refoje leviĝis en Oriento. De la malproksima horizonto de Persujo ĝia
radieco disiras for kaj malproksimen, dispelante la densajn nubojn de superstiĉoj.
La lumo de la unueco de l’homaro komencas lumigadi la mondon kaj baldaŭ
la standardo de Dia harmonio kaj de solidareco de la nacioj flirtos alten
al la ĉielo. Vere, la blovoj de la Sankta Spirito inspiros la tutan mondon
!
Ho, popoloj kaj nacioj ! Leviĝu kaj
laboru kaj estu feliĉaj ! Kuniĝu sub la tendo de la unueco de l’homaro
!
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>