Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )Pri kalumnio.
lunde, la 20-an de novembro 1911.
De la komenco de la mondo ĝis la nuna
tempo ĉiu « Malkaŝanto » (t.e. Dia Malkaŝanto), sendita de Dio, renkontadis
kontraŭstaron flanke de enpersonigoj de la « Potencoj de Mallumo ».
Tiu malluma potenco ĉiam penadis estingi
la Lumon. En ĉiuj tempoj tiraneco streĉadis la fortojn, por venki Justecon.
Nescio persiste klopodadis premi Scion per siaj piedoj. Tio ĉi estis de
la plej fruaj jarcentoj la metodo de la materiala mondo.
En la tempo de Moseo Faraono faris sia
celo malhelpi la disvastigon de la Lumo de Moseo.
En la tagoj de Kristo Annaso kaj Kajafaso
flamigis la judan popolon kontraŭ Lin, kaj la instruitaj doktoroj de Izraelo
unuiĝis por rezisti Lian potencon. Oni disaŭdigis pri Li ĉiaspecajn
kalumniojn. La skribistoj kaj la fariseoj konspiris por kredigi la popolon,
ke Li estis mensogulo, apostato, blasfemanto. Ili disvastigis tiujn ĉi
malbonfamojn tra la tuta orienta mondo kaj rezultigis Lian kondamnon je
la malhonora morto !
En la afero de Mahometo ankaŭ la instruitaj
doktoroj de lia tago decidis estingi la lumon de lia instruo. Ili penis
per la forto de glavo malhelpi la disvastiĝadon de liaj instruoj.
Spite ĉiuj iliaj penoj la Suno de l’Vero
brilis de la horizonto. En ĉiu fojo la Armeo de Lumo venkis la Potencojn
de Mallumo sur la batalkampo de la mondo, kaj la radieco de la Dia Instruo
lumigis la teron. Tiuj, kiuj akceptis la Diajn Instruojn kaj laboris por
la Afero de Dio, iĝis lumantaj steloj sur la ĉielo de l’homaro.
Nun, en niaj propraj tagoj, la historio
ripetiĝas.
Tiuj, laŭ kies deziro homo devus kredi,
ke religio estas ilia privata propraĵo, refoje streĉis siajn fortojn
kontraŭ la Sunon de l’Vero; ili kontraŭstaras la Ordonon de Dio; ili
elpensas kalumniojn, ne havante argumentojn kontraŭ ĝi nek pruvojn. Ili
atakas kun maskitaj vizaĝoj, ne kuraĝante elpaŝi en la tagan lumon.
Niaj metodoj estas aliaj. Ni ne atakas,
nek kalumnias, ni ne deziras disputi kun ili. Ni elmontris pruvojn kaj
argumentojn, ni invitas ilin refuti niajn asertojn. Ili ne povas respondi
al ni sed anstataŭe ili skribas ĉion, kio venas en iliajn kapojn kontraŭ
la Sendito de Dio, Bahá'u'lláh.
Ne lasu ĉagreni viajn korojn per tiuj
malbonfamigaj skribaĵoj ! Obeŭ la vortojn de Bahá'u'lláh kaj ne respondu
al ili. Ĝoju prefere ĉar eĉ tiuj mensogaĵoj rezulte servos al disvastigo
de la Vero. Kiam aperas tiuj malbonfamoj sekvas demandoj kaj tiuj, kiuj
demandas, estas kondukataj al la kono de la Kredo.
Se iu homo diros : « En la apuda
ĉambro estas lampo, kiu ne donas lumon », unu aŭskultanto povas
kontentiĝi per lia sciigo, sed saĝa homo iros en la ĉambron, por juĝi
mem, kaj kiam li trovos la lampon, hele lumantan, li konos la veron.
Alifoje homo diras : « Estas ĝardeno,
en kiu staras arboj kun rompitaj branĉoj, donantaj neniujn fruktojn, kaj
iliaj folioj estas velkintaj kaj flavaj. En tiu ĝardeno kreskas ankaŭ
kreskaĵoj kun neniuj floroj kaj rozaj arbustoj sekiĝintai kaj mortantaj
- ne eniru tiun ĝardenon ! » Justa homo aŭdinte tiun ĉi priskribon
de la ĝardeno ne estas kontentigita, ne vidinte mem ĉu ĝi estas vera
aŭ ne. Li do eniras la ĝardenon kaj jen li trovas ĝin bone kulturita
; la branĉoj de la arboj estas fortikaj kaj fortaj kaj ili estas ŝarĝitaj
de plej dolĉaj maturaj fruktoj meze de lukso de belaj verdaj folioj. La
belfloraj kreskaĵoj abundas per diverskoloraj floroj ; la rozaj arbustoj
estas kovritaj de bonodoraj kaj ĉarmaj rozoj kaj ĉio estas verda kaj
bone zorgata. Kiam la gloro de la ĝardeno disetendas sin antaŭ la okuloj
de la justa homo, li laŭdas Dion, ke dank' al la malinda kalumnio li estas
kondukita en la lokon de tia mirinda beleco.
Jen kio rezultas el la laboro de la
kalumniantoj : ĝi kaŭzas, ke homoj estas alkondukitaj al malkovro de
la Vero.
Ni scias, ke ĉiuj mensogoj, diskonigitaj
pri Kristo kaj pri Liaj apostoloj en ĉiuj libroj, skribitaj kontraŭ Li
igis nur homojn esplori Lian doktrinon; tiam, vidinte la belon kaj spirinte
la aromojn ili enpaŝis por ĉiam inter la rozojn kaj fruktojn de tiu ĉiela
ĝardeno.
Tial mi diras al vi : disvastigadu la
Dian Veron per ĉiuj viaj fortoj, por ke klerigita estu la intelekto de
la homoj ; tio ĉi estas la plej bona respondo al la kalumniantoj. Mi ne
volas paroli pri tiuj homoj, nek rakonti ion malbonan pri ili, nur diri
al vi, ke kalumnio havas nenian signifon !
Nuboj povas vuali la sunon, sed kiel
ajn densaj ili estus, ĝiaj radioj penetros tra ili ! Nenio povas malhelpi
la radiadon de la suno, aperanta por varmigi kaj vivigi la Dian ĝardenon.
Nenio povas malhelpi pluvofalon de la
ĉielo.
Nenio povas malhelpi plenumiĝon de
la Vorto de Dio.
Tial, kiam vi vidas librojn kaj artikolojn,
skribitajn kontraŭ la Revelacio, ne estu ĉagrenitaj; sed konsolu vin
per la certeco, ke la afero per ĉi tio gajnos pli da forto.
Neniu jetas ŝtonojn sur arbon senfruktan.
Neniu penas estingi lampon sen lumo.
Rigardu la pasintajn tempojn. Ĉu la
kalumnioj de Faraono havis ian efikon ? Li certigis, ke Moseo estas murdisto,
ke li mortigis homon kaj meritas mortkondamnon. Li ankaŭ deklaris, ke
Moseo kaj Aarono estas ekscitantoj de malpaco, ke ili penas faligi la religion
de Egiptujo kaj tial devas esti mortpunitaj. Tiuj ĉi vortoj de Faraono
estis vane diritaj. La lumo de Moseo ekbrilis. La radieco de la Leĝo de
Dio ĉirkaŭlumigis la mondon !
Kiam la fariseoj diris pri Kristo, ke
Li rompis la Sabatan tagon, ke li malrespektis la leĝojn de Moseo, ke
Li minacis detrui la templon kaj la Sanktan Urbon, Jerusalemon, kaj ke
Li meritas esti krucumita - ni scias, ke ĉiuj tiuj kalumniaj atakoj neniel
rezultis malhelpon kontraŭ la disvastiĝo de la Evangelio !
La Suno de Kristo ekbrilis lumege en
la ĉielo kaj la Spiro de la Sankta Spirito disbloviĝis super la tuta
tero.
Kaj mi diras al vi, ke nenia kalumnio
havas la povon altiĝi super la Lumon de Dio; la sola kaŭzebla rezulto
estas, ke ĝi estos pli universale ekkonita. Se iu afero estus sen signifo,
kiu klopodus labori kontraŭ ĝi ?
Sed ĉiam ju pli granda estas la afero,
des pli multaj malamikoj elpaŝas, kreskante en la nombro, por peni ĝin
faligi. Ju pli bela estas la lumo, des pli malhela estas la ombro ! Nia
devo estas agi laŭ la instruoj de Bahá'u'lláh en humileco kaj firma
persistemo.
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>