Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )La bahaanoj devas
labori per la tuta koro kaj animo por estigi pli bonan staton de la mondo.
la 19-an de novembro 1911.
Kiel ĝojige estas vidi tian kunvenon
kiel tiu ĉi, ĉar ĝi vere estas interrenkontiĝo de « ĉieluloj ».
Ni ĉiuj estas unuigitaj por unu Dia celo, ni havas neniajn materialajn
motivojn kaj nia plej kora deziro estas disvastigi la Amon de Dio tra la
mondo !
Ni laboras kaj preĝas por la unueco
de la homaro, ke ĉiuj nacioj de la mondo fariĝu unu nacio, ĉiuj landoj
unu lando, kaj ke ĉiuj koroj batu, kiel unu koro, kune laborante por perfekta
unueco kaj frateco.
Danko estu al Dio, ke niaj pensoj estas
sinceraj kaj ke niaj koroj estas turnitaj al la Regno. Nia plej granda
deziro estas, ke la Vero estu starigita en la mondo kaj en tiu ĉi espero
ni proksimiĝas unu al la alia en amo kaj amikeco. Ĉiu kaj ĉiuj ni estas
koraj kaj malegoistaj, pretaj oferi ĉiujn personajn ambiciojn al la granda
idealo, por kiu ni klopodas: frateco, amo, paco kaj unueco inter la homoj
!
Ne dubu, ke Dio estas kun ni, ĉe nia
dekstra mano kaj ĉe la maldekstra, ke tagon post tago Li kreskigados nian
nombron kaj, ke niaj kunvenoj riĉiĝados en forto kaj utileco.
La plej granda espero de mia koro estas,
ke ĉiu el vi iĝos beno por aliaj, ke vi donados vidon al spirite blindaj,
aŭdon al spirite surdaj kaj vivon al tiuj, kiuj estas mortaj en peko.
Helpu al tiuj, kiuj dronas en materialismo,
ekkompreni sian Di-filecon kaj donu al ili la kuraĝon leviĝi kaj esti
indaj je siaj nasko-rajtoj; tiel, ke per viaj penoj la mondo de l’homoj
fariĝu la Regno de Dio kaj de Liaj elektitoj.
Mi dankas Dion, ke ni estas en harmonio
en tiu ĉi granda idealo, ke miaj deziroj estas ankaŭ viaj kaj ke ni laboras
kune en perfekta unueco.
Hodiaŭ sur la tero oni vidas la malĝojan
spektaklon de kruelaj militoj ! Homo mortigas sian fraton por egoista gajno
kaj por plivastigi siajn teritoriojn. Pro tiu malnobla ambicio malamo ekposedas
lian koron, kaj pli kaj pli da sango estas verŝata !
Okazas novaj bataloj, pligrandiĝas
la armeoj, oni elsendas pli multe da kanonoj, da pafiloj, da ĉiuspecaj
eksplodajoj - tiel la akreco de sentoj kaj malamo kreskas de tago al tago
!
Sed tiu ĉi kunveno, dank' al Dio, deziras
nur pacon kaj unuecon, kaj devas labori per la tuta koro kaj animo, por
estigi pli bonan staton de la mondo.
Vi, kiuj estas servantoj de Dio, batalu
kontraŭ premado, malamo kaj malharmonio, por ke militoj ĉesu kaj la Dia
leĝo de paco estu starigita inter la homoj.
Laboru ! Laboru per ĉiuj viaj fortoj,
disvastigadu la Aferon de la Regno inter la homoj. Instruu memkontentulon
turni sin humile al Dio, pekulon ne peki plu kaj atendu en ĝoja espero
la alvenon de la Regno.
Amu kaj obeŭ vian Ĉielan Patron kaj
estu certaj, ke la Dia helpo estas kun vi. Vere mi diras al vi, ke efektive
vi konkeros la mondon !
Havu nur kredon, paciencon kaj kuraĝon
- tio ĉi estas nur la komenco, sed vi certe sukcesos, ĉar Dio estas kun
vi !
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>