Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )Koncerne korpon,
animon kaj spiriton.
4, Avenue de
Camoëns, Parizo, vendrede matene, la 17-an de novembro 1911.
En la mondo de
homeco ekzistas tri gradoj : tiuj de la korpo, de la animo kaj de la spirito.
La korpo estas
la fizika aŭ besta grado de homo. De la korpa vidpunkto homo estas partoprenanto
de la besta regno. La korpoj tiel de homoj, kiel de bestoj estas kombinitaj
el elementoj, kunigitaj per la leĝo de altirado.
Simile al besto
homo posedas sentopovojn, estas subigita al varmo, malvarmo, malsato, soifo
ktp. Malsimile al besto, homo posedas intelektan animon, la homan inteligentecon.
Tiu homa inteligenteco
estas peranto inter lia korpo kaj lia spirito.
Kiam homo permesas
al la spirito pere de la animo klerigi sian komprenon, tiam li entenas
la tutan sferon de kreiteco; ĉar homo, estante la kulminacio de ĉio,
kio estis antaŭe, kaj tiel supera al ĉiuj antaŭaj evolucioj, entenas
la tutan malpli altan mondon en si mem.
Lumigita de la
spirito per la helpo de la animo la inteligenteco de homo faras lin kronito
inter la kreaĵoj.
Sed aliflanke,
se homo ne malfermas sian menson kaj koron al la benoj de la Spirito, sed
turnas la animon al la materiala flanko, al la korpa parto de sia naturo,
tiam li estas falinta de sia alta loko kaj fariĝas malpli supera, ol la
loĝantoj de la malpli alta besta regno. En tiu okazo la homo estas en
plorinda stato ! Ĉar se la spiritaj kvalitoj de la animo, malfermita al
la spiro de la Dia Spirito, estas neniam uzataj, ili atrofias, malfortiĝas
kaj fine malkapabliĝas. Dume la sole ekzercataj materialaj kvalitoj de
la animo fariĝas terure fortaj - kaj la malfeliĉa, misgvidita homo fariĝas
pli sovaĝa, pli maljusta, pli malnobla, pli kruela, pli malbonvola ol
eĉ la malpli altaj bestoj. Ĉar ĉiuj liaj aspiroj kaj deziroj estas fortigataj
de la malpli alta parto de la naturo de lia animo, li fariĝas pli bruta,
ĝis lia tuta estaĵo iĝas neniel supera al tiu de pereemaj bestoj. Tial
homoj celas fari malbonon, vundi kaj detrui. Ili estas tute sen la spirito
de la Dia Kompatemo, ĉar la ĉielaj kvalitoj de iliaj animoj estas superitaj
de la materialaj. Se, kontraŭe, la spirita naturo de la animo estas tiel
fortigita, ke ĝi subigas la materialan flankon, tiam la homo proksimiĝas
al Dieco; lia homeco iĝas tiel glorigita, ke la virtoj de la ĉiela Anaro
malkaŝas sin en li; li elradiigas la Kompatemon de Dio, li stimulas la
spiritan progreson de homoj, ĉar li iĝas lampo, kiu ĵetas lumon sur
ilian vojon.
Vi vidas, kiel
la animo estas peranto inter la korpo kaj la spirito. En simila maniero
tiu ĉi arbo (*) estas peranto inter la semo kaj la frukto. Kiam frukto
aperas kaj maturiĝas sur arbo, ni scias, ke la arbo estas perfekta; se
la arbo kreskigus neniujn fruktojn, ĝi estus nur senutila kreskaĵo, servanta
al nenia celo !
Kiam la animo
havas en si la Vivon de la Spirito, ĝi kreskigas bonajn fruktojn kaj fariĝas
Dia arbo. Mi deziras, ke vi penu ekkompreni tiun ĉi ekzemplon. Mi esperas,
ke la nedirebla Boneco de Dio tiel fortigos vin, ke la ĉielaj kvalitoj
de viaj animoj, kiuj ligas ilin al la Spirito, proksimiĝos al la perfektecoj
de la Ĉiela Regno. Viaj vizaĝoj, estante firme turnitaj al la Dia Lumo,
iĝu tiel lumradiaj, ke ĉiuj viaj pensoj, vortoj kaj agoj brilu de la
spirita radieco, ĉef-reganta en viaj animoj tiel, ke en ĉiuj kunvenoj
de la mondo vi elmontradu perfektecon en viaj vivoj.
La vivoj de kelkaj
homoj estas okupitaj sole per la aferoj de tiu ĉi mondo; iliaj mensoj
estas tiel lumigitaj de eksteraj manieroj kaj tradiciaj interesoj, ke ili
estas blindaj al ĉia alia regno de ekzisto, al la spiritaj signifoj de
ĉiuj aferoj ! Ili pensas kaj revas pri tera famo, pri materiala progreso.
Voluptaj deziroj kaj komforta ĉirkaŭaĵo lumigas ilian horizonton, kaj
iliaj plej altaj ambicioj centriĝas en sukcesoj de mondaj kondiĉoj kaj
cirkonstancoj. Ili ne moderigas siajn plej malaltajn inklinojn; ili manĝas,
trinkas kaj dormas ! Kiel bestoj, ili pensas pri nenio, krom sia propra
fizika bonstato. Estas vere, ke tiuj necesoj devas esti kontentigitaj.
Vivo estas ŝarĝo, kiun ni devas porti, dum ni estas sur la tero, sed
oni ne devas permesi al zorgoj, koncernantaj la malpli altajn aferojn de
la vivo, monopoligi ĉiujn pensojn kaj aspirojn de la homa estaĵo. La
ambicioj de la homa koro devas direkti sin al pli glorinda celo, la mensa
aktiveco devas levi sin al pli alta nivelo ! Homoj devas gardi en siaj
animoj la vizion pri ĉielaj perfektecoj kaj prepari tie loĝejon por la
neelĉerpebla Malavareco de la Dia Spirito.
La celo de viaj
ambicioj estu akiri sur la tero la ĉielan civilizacion ! Mi petas por
vi pri la Plejsupera Beno, ke vi estu plenigitaj per la vivoforto de la
Ĉiela Spirito, por ke vi iĝu kaŭzo de la vivo de la mondo.
(*) Malgranda
oranĝarbo sur apuda tablo.
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>