Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )La deziroj kaj
preĝoj de 'Abdu'l-Bahá.
la 15-an de novembro
1911.
'Abdu'l-Bahá
diris :
Koran bonvenon
al vi ĉiuj, mi amas vin ĉiujn plej sincere.
Tage kaj nokte
mi preĝas por vi al la Ĉielo, ke al vi estu donita forto, kaj ke ĉiu
kaj ĉiuj vi partohavu la benojn de Bahá'u'lláh kaj eniru en la Regnon.
Mi sendas la petojn,
ke vi iĝu kiel novaj estaĵoj, lumigitaj per la Dia Lumo, kiel brilantaj
lampoj, kaj ke de unu ekstremo de Eŭropo al la alia disvastigita estu
la scio pri la Amo de Dio.
Tiu ĉi senlima
amo tiel plenigu viajn korojn kaj mensojn, ke malĝojo ne trovu eniron
tien, kaj kun ĝojplenaj koroj vi flugu, kiel birdoj, en la Dian Radiecon.
Viaj koroj fariĝu
klaraj kaj puraj, kiel poluritaj speguloj, kaj reflektita estu en ili la
tuta gloro de la Suno de l’Vero.
Viaj okuloj estu
malfermitaj, por vidi la signojn de la Regno de Dio, kaj viaj oreloj estu
malŝtopitaj, por ke vi aŭdu kun perfekta kompreno la Ĉielan Proklamon,
sonantan meze de vi.
Viaj animoj ricevu
helpon kaj konsolon kaj, tiel fortigitaj, ili estu kapablaj vivi konforme
al la instruoj de Bahá'u'lláh.
Mi preĝas por
ĉiuj kaj ĉiu el vi, ke vi estu kiel flamoj de amo en la mondo, kaj ke
la brileco de via lumo kaj la varmeco de via sento atingu la koron de ĉiu
malgaja kaj ĉagrenita infano de Dio.
Estu kiel brilantaj
steloj helaj kaj lumantaj eterne en la Regno.
Mi konsilas al
vi diligente studi la instruojn de Bahá'u'lláh, ke kun Dia helpo vi iĝu
age kaj vere bahaanoj.
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>