Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )Ni ne devas senkuraĝiĝi
pro malgrandeco de nia nombro.
la 25-an de novembro 1911.
Kiam Kristo aperis, Li konigis sin en
Jerusalemo. Li vokis homojn al la Regno de Dio, Li invitis ilin al la Eterna
Vivo kaj parolis al ili pri akiro de la homaj perfektecoj. La lumo de gvido
estis verŝita de tiu radianta Stelo, kaj fine Li donis Sian Vivon ofere
por la homaro.
Dum Sia tuta benita vivo Li suferadis
persekutojn kaj malfacilaĵojn, kaj malgraŭ ĉio tio homoj estis Liaj
malamikoj.
Ili malkonfesis Lin, malrespektis Lin,
maljustis kontraŭ Li kaj malbenis Lin. Ili traktis Lin ne kiel homon -
kaj malgraŭ ĉio tio Li estis personigo de kompato kaj de plej alta boneco
kaj amo.
Li amis ĉiujn homojn sed ili traktis
Lin, kiel malamikon kaj ne sciis taksi Lin. Ili atribuis nenian valoron
al Liaj vortoj kaj ne estis lumigitaj per la flamo de Lia amo.
Pli poste ili ekkomprenis, kiu Li estis,
ke Li estis Sankta Dia Lumo kaj ke Liaj vortoj entenis la Eternan Vivon.
Lia koro estis plena de amo por la tuta
mondo, Lia boneco estis destinita atingi ĉiujn - kaj kiam ili komencis
kompreni tion ĉi ili ekpentis - sed Li jam estis krucumita.
Ne multajn jarojn post Lia Ĉieliro
ili eksciis, kiu Li estis, sed en la tempo de la Ĉieliro Li havis nur
tre malmultajn disĉiplojn, nur relative malgranda anaro kredis Liajn ordonojn
kaj sekvis Liajn leĝojn. La ignorantoj diradis : « Kiu estas tiu ĉi
individuo, Li havas nur kelkajn disĉiplojn ! » Sed la sciantoj diradis
: « Li estas la Suno, kiu brilas en Oriento kaj en Okcidento, Li estas
la Malkaŝanto, kiu donos vivon al la mondo ».
Kion vidis la unuaj disĉiploj, la mondo
ekkomprenis nur pli poste.
Tial vi, kiuj estas en Eŭropo, ne senkuraĝiĝu
pro tio, ke vi estas malmultaj, aŭ pro tio, ke homoj kredas, ke via Afero
estas sensignifa. Se malmultaj personoj venas al viaj kunvenoj, ne perdu
la koron, kaj se oni vin mokas aŭ kontraŭparolas ne estu ĉagrenitaj,
ĉar la apostoloj de Kristo devis elporti la samon. Ili estis malrespektataj
kaj persutataj, malbenataj kaj malbone traktataj, sed en la fino ili estis
venkintoj kaj iliaj malamikoj montriĝis malpravaj.
Se la histono ripetiĝus kaj ĉiuj tiuj
aferoj okazus al vi, ne estu malĝojaj, sed plenaj de ĝojo kaj danku Dion,
ke estas al vi destinite suferi, kiel suferis sanktuloj en la pasintaj
tempoj. Se homoj kontraŭos al vi, estu ĝentilaj por ili, se ili kontraŭparolos,
estu firmaj en via kredo, se ili forlasos vin kaj forkuros de vi, elserĉu
ilin kaj traktu ilin afable. Faru malbonon al neniu; preĝu por ĉiuj;
penu briligi vian lumon en la mondo kaj flirtigu vian standardon alte en
la ĉielo. La belaj aromoj de viaj noblaj vivoj penetros en ĉiun lokon.
La lumo de la Vero, briligita en viaj koroj, radios al malproksimaj horizontoj
!
La indiferenteco kaj insultoj de la
mondo estas sen ia signifo, dum viaj vivoj havos grandegan signifon.
Ĉiuj, kiuj serĉas la Veron en la Ĉiela
Regno, brilas, kiel steloj, estas kiel fruktarboj, ŝarĝitaj de plej bonaj
fruktoj, kiel maroj, plenaj de altvaloraj perloj.
Havu nur fidon je la Kompatemo de Dio,
kaj disvastigadu la Dian Veron.
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>