Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )La vortoj de 'Abdu'l-Bahá
en la preĝejo de pastro Wagner ( Foyer de l'Âme ) en Parizo,
la 26-an de novembro 1911.
Mi estas profunde kortuŝita per la
simpatiaj vortoj, kiuj estis diritaj al mi, kaj mi esperas, ke tagon post
tago kreskos inter vi vera amo kaj amikeco. Dio volis, ke amo estu vivodona
forto en la mondo, kaj vi ĉiuj scias, kiel mi ĝojas paroli pri amo.
En ĉiuj tempoj la Profetoj de Dio estis
senditaj en la mondon, por servi la aferon de la Vero - Moseo alportis
la leĝon de la Vero kaj ĉiuj profetoj de Izraelo post Li celis disvastigadi
ĝin.
Kiam Jesuo venis, Li bruligis la flamantan
torĉon de la Vero kaj levis ĝin supren, por ke la tuta mondo estu per
ĝi liberigita. Post Li venis Liaj elektitaj apostoloj, kaj ili iris malproksimen
kaj foren portante la lumon de la instruoj de sia Majstro en la malluman
mondon - kaj ankaŭ ili, siavice, pasis for.
Tiam venis Mahometo, kiu en sia tempo
kaj maniero disvastigis la konon de la Vero inter sovaĝa popolo; ĉar
tio ĉi ĉiam estis la misio de Elektitoj de Dio.
Fine do, kiam Bahá'u'lláh aperis en
Persujo, estis lia plej arda deziro reekbruligi la estingiĝantan lumon
de la Vero en ĉiuj landoj. Ĉiuj sanktuloj de Dio klopodis per la tuta
koro kaj animo disvastigadi la lumon de amo kaj unueco tra la mondo, por
ke la mallumo de materialeco malaperu kaj la lumo de spiriteco ekbrilu
inter la idoj de homoj. Tiam malamo, kalumnio kaj murdo malaperos, kaj
en ilia loko regos amo, unueco kaj paco.
Ĉiuj Malkaŝantoj de Dio venis kun
la sama celo kaj ili ĉiuj klopodis konduki la homojn sur la vojon de virto.
Tamen ni, iliaj servantoj, disputas ankoraŭ inter ni ! Kial estas tiel
? Kial ni ne amas unu la alian kaj ne vivas en unueco ?
Ĝi estas pro tio, ke ni fermis niajn
okulojn kontraŭ la fundamenta principo de ĉiuj religioj, ke Dio estas
unu, ke Li estas la Patro de ni ĉiuj, ke ni ĉiuj estas enakvigitaj en
la oceano de Lia Kompatemo kaj ŝirmataj kaj gardataj de Lia ama Zorgemo.
La glora Suno de l’Vero brilas por
ĉiuj egale, la ondoj de la Dia Kompatemo subakvigas ĉiujn, kaj Lia Dia
donaco estas donata al ĉiuj Liaj infanoj.
La amanta Dio deziras pacon por ĉiuj
Siaj kreaĵoj - kial do ili pasigas la tempon en militoj ?
Li amas kaj gardas ĉiujn Siajn infanojn
; kial do ili forgesas Lin ?
Li etendas Sian Patran Zorgemon sur
nin ĉiujn - kial do ni malzorgas niajn fratojn ? Sendube, kiam ni ekkomprenas,
kiel Dio amas nin kaj zorgas pri ni, ni devas tiel aranĝi niajn vivojn,
ke ni pli multe similu al Li.
Dio kreis nin - ĉiun el ni - kial do
ni agas kontraŭe al Liaj deziroj, se ni ĉiuj estas Liaj infanoj kaj amas
tiun saman Patron ? Ĉiuj tiuj dividoj, kiujn ni vidas ĉiuflanke, ĉiuj
tiuj disputoj kaj kontraŭstaroj estas kaŭzitaj de tio, ke homoj staras
ĉe riĉeco kaj ekstereco kaj forgesas la simplan esencan Veron. La diferencoj
kuŝas en la eksteraj ritoj de religio, kaj ĝuste ili kaŭzas la disputojn
kaj malamikecon - dum la realeco estas ĉiam unu kaj la sama. La realeco
estas la Vero, kaj la Vero ne havas dividojn. La Vero estas gvidado de
Dio, ĝi estas la lumo de la mondo, ĝi estas amo, ĝi estas kompatemo.
Tiuj kvalitoj de la Vero estas ankaŭ homaj virtoj, inspiritaj de la Sankta
Spirito.
Tial ni, ĉiuj kaj ĉiu, tenu nin forte
je la Vero, kaj ni estos vere liberaj !
Venos la tago, kiam ĉiuj religioj de
la mondo unuiĝos, ĉar principe ili jam estas unu. Ne estas bezonaj dividoj,
konsiderante, ke disigas ilin nur la eksteraj formoj. Inter la filoj de
homoj certaj suferas pro nescio - ni rapidu instrui ilin; aliaj estas kiel
infanoj, bezonantaj prizorgadon kaj edukadon, ĝis ili maturiĝos, kaj
kelkaj estas malsanaj - al tiuj ni devas porti Dian kuracon.
Ĉu sensciajn, infanojn aŭ malsanulojn,
ni devas ilin ami kaj helpi, kaj ne malŝati pro iliaj malperfektecoj.
Doktoroj de religio estis estigitaj
por alportadi spiritan kuracon al la popoloj kaj esti kaŭzo de unueco
inter la nacioj. Se ili fariĝas kaŭzo de divido, estus pli bone, ke ili
ne ekzistu ! Kuracilo estas donita, por kuraci malsanon, sed se ĝi sukcesas
nur pligrandigi la suferojn, estas pli bone forlasi ĝin. Se religio devas
esti nur kaŭzo de diseco, estus pli bone, ke ĝi ne ekzistu.
Ĉiuj Diaj Malkaŝantoj, senditaj de
Dio en la mondon, devis alporti siajn terurajn malfacilaĵojn kaj suferojn
por unu sola espero de disvastigo de la Vero, unueco kaj harmonio inter
la homoj. Kristo suferis la vivon de zorgoj, ĉagrenoj kaj doloroj, por
doni al la mondo perfektan ekzemplon de amo - kaj malgraŭ ĉio tio ni
plue agadas en kontraŭa spirito unu al aliaj !
Amo estas la fundamenta principo de
la koncernanta homon celo de Dio, kaj Li ordonis al ni ami unu alian, kiel
ni amas nin mem. Ĉiuj tiuj malpacoj kaj disputoj, kiujn ni aŭdas de ĉiuj
flankoj, rezultigas nur pligrandigon de materialeco.
La mondo estas plejparte dronanta en
materialismo, kaj la benoj de la Sankta Spirito estas ignorataj. Estas
tre malmulte da vera spirita sento, kaj la progreso de la mondo estis plejparte
nur materiala. Homoj fariĝas kiel pereemaj bestoj, ĉar ni scias, ke ili
havas nenian spiritan senton - ili ne turnas sin al Dio, ili havas nenian
religion ! Tiuj ĉi aferoj apartenas sole al homo, kaj se li ne havas ilin,
li estas sklavo de la naturo, kaj neniom pli bona, ol besto.
Kiel homo povas kontentiĝi per bestsimila
ekzistado, kiam Dio faris lin tiel alta kreaĵo ? Ĉiu kreaĵo estas subigita
al la leĝoj de la naturo, sed al la homoj estas ebligite venki tiujn ĉi
leĝojn. La suno, malgraŭ sia povo kaj gloro, estas ligita per la leĝoj
de la naturo kaj ne povas sanĝi sian vojon eĉ je unu haro. La granda
kaj potenca oceano ne havas la povon sanĝi la alfluegon kaj defluegon
de sia akvo - nenio povas ekstari kontraŭ la leĝoj de la naturo, krom
homo !
Sed al homo Dio donis tian mirindan
povon, ke li povas direkti, estri kaj venki la naturon.
La natura leĝo por homo estas paŝi
sur la tero, sed li faras ŝipojn kaj flugas en la aero ! Li estas kreita
por vivi sur kontinento, sed li faras sian vojon sur la maro kaj vojaĝas
sub ĝi.
Li eksciis estri la forton de elektro
kaj li prenas ĝin laŭ sia volo kaj sklavigas en lampo. La homa voĉo
estas kreita por paroli en mallongaj distancoj, sed la povo de homo estas
tia, ke li faris instrumentojn kaj povas paroli el Oriento al Okcidento
! Ĉiuj tiuj ekzemploj montras al vi, kiel homo povas regi la naturon kaj
kiel li kvazaŭ elŝiras la glavon el la mano de l’naturo kaj uzas ĝin
kontraŭ ĝi mem. Konsiderante, ke homo estas kreita mastro de la naturo,
kiel malsaĝe estas liaflanke iĝi ĝia sklavo ! Kia malscio kaj malsaĝeco
estas adori kaj apoteozi la naturon, kiam Dio en Sia Boneco faris nin ĝiaj
mastroj. La Potenco de Dio estas videbla al ĉiuj, sed homoj fermas siajn
okulojn kaj ne vidas ĝin. La Suno de l’Vero lumas en sia tuta brilego,
sed homo kun la okuloj obstine fermitaj ne povas vidi ĝian gloron. Mi
varmege preĝas al Dio, ke per Lia Kompatemo kaj ama Bonvolemo vi ĉiuj
estu unuigitaj kaj plenigitaj per granda ĝojo.
Mi petegas vin, ĉiun kaj ĉiujn, aldoni
viajn preĝojn al la miaj kun la peto, ke ĉesu militoj kaj sango- verŝado,
kaj ke amo, amikeco, paco kaj unueco ekregu en la mondo.
Ni vidas, kiel en ĉiuj jarcentoj sango
makuladis la supraĵon de la tero; sed nun radio de pli granda lumo estas
veninta, la inteligenteco de homo estas pli granda, la spiriteco komencas
kreski kaj certe venas la tempo, kiam la religioj de la mondo estos en
paco. Ni forlasu la malpacajn argumentojn, koncernantajn la eksterajn formojn,
kaj unuiĝu por rapidi antaŭen al la Dia Afero de unueco, ĝis la tuta
homaro konscios, ke ĝi estas unu familio, kune ligita en amo.
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>