Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )La dekunu principoj
de la instruoj de Bahá'u'lláh, klarigitaj de 'Abdu'l-Bahá en Parizo.
Teozofia Societo, Parizo
I. Serĉado
de la Vero.
II. La unueco
de la homaro.
III. Religio devas
esti kaŭzo de amo ( Ne en apartaj paroladoj.)
IV. La unueco de religio
kaj scienco.
V. Forlaso de antaŭjuĝoj.
VI. Egaligo de vivrimedoj.
VII. Egaleco de la homoj antaŭ
la leĝo.
VIII.Universala paco - Esperanto.
IX. Nesinmiksado de religio
kaj politiko.
X. Egaleco de la
seksoj - Edukado de la virinoj.
XI. La povo de la Sankta
Spirito.
De Post mia alveno en Parizon oni rakontadis
al mi pri la Teozofia Societo, kaj mi scias, ke ĝi konsistas el honorindaj
kaj respektindaj homoj. Vi estas homoj de intelekto kaj penso, homoj kun
spiritaj idealoj, kaj estas por mi granda plezuro esti inter vi.
Ni danku Dion, kiu renkontigis nin en
tiu ĉi vespero. Ĝi donas al mi grandan ĝojon, ĉar mi vidas, ke vi estas
serĉantoj de la Vero. La Vero povas esti komparita kun la suno. La suno
estas lumega korpo, kiu forigas ĉiujn ombrojn; en la sama maniero la Vero
dispelas la ombrojn de nia imago. Kiel la suno donas vivon al la korpoj
de homoj, tiel la Vero donas vivon al iliaj animoj. La Vero estas suno,
kiu levas sin en diversaj punktoj de la horizonto.
Kelkfoje la suno levas sin el la mezo
de la horizonto, alifoje - en somero - ĝi levas sin pli norde, en vintro
pli sude, sed ĝi estas ĉiam la sam-sama suno, kvankam diversaj estas
la lokoj de ĝia supreniro.
En simila maniero la Vero estas unu,
kvankam ĝiaj sinelmontroj povas esti tre diversaj. Certaj homoj havas
la okulojn kaj vidas. Ili adoras la sunon sendepende de tio, en kiu punkto
de la horizonto ĝi eklumas; kaj kiam la suno forlasas la vintran ĉielon,
por aperi sur la somera, ili scias, kiel ĝin retrovi. Estas aliaj homoj,
kiuj adoras nur la lokon, en kiu la suno leviĝis, kaj kiam ĝi en sia
gloro leviĝas en alia loko, ili restas en kontemplacio antaŭ la loko
de ĝia antaŭ la leviĝo. Ve ! Tiuj ĉi homoj estas senigitaj de la benoj
de la suno. Tiuj, kiuj vere adoras la sunon mem, rekonos ĝin, en kiu ajn
leviĝ-loko ĝi aperus, kaj tuj turnos la vizaĝojn al ĝia radieco.
Ni devas adori la sunon mem, kaj ne
nuran lokon de ĝia apero. En la sama maniero homoj kun lumigitaj koroj
adoras la Veron, sur kiu ajn horizonto ĝi aperas. Ili ne estas ligitaj
per personeco, sed ili sekvas la Veron kaj kapablas rekoni ĝin, el kie
ajn ĝi venus. Ĝi estas la sama Vero, kiu helpas la progreson de la homaro,
kiu donas vivon al ĉiuj kreitaĵoj, ĉar ĝi estas la Arbo de Vivo.
En siaj instruoj Bahá'u'lláh donas
al ni klarigon de la Vero, kaj mi deziras mallonge paroli al vi pri ĉi
tio, ĉar mi vidas, ke vi estas kapablaj al la kompreno.
I - La unua principo
de Bahá'u'lláh estas : Serĉado de la Vero.
Homo devas liberigi sin de ĉiaj antaŭjuĝoj
kaj de la rezultoj de sia propra imago, ke li kapablu sen malhelpoj serĉi
la Veron. La Vero estas unu en ĉiuj religioj, kaj per ĝia helpo povas
esti realigita la unueco de la mondo.
Ĉiuj popoloj havas komunan fundamentan
kredon. Estante unu, la Vero ne povas esti dividita, kaj la diferencoj,
kiuj ŝajnas ekzisti inter la nacioj, sekvas nur el ilia alligiteco al
antaŭjuĝoj. Se nur homoj elserĉus la Veron, ili trovus sin unuigitaj.
II - La dua principo
de Bahá'u'lláh estas : La unueco de la homaro.
La unusola ĉionamanta Dio verŝas Sian
Dian Favoron kaj Bonecon sur ĉiujn homojn. Ĉiu kaj ĉiuj estas servantoj
de la Plej Alta, kaj Lia Boneco, Kompatemo kaj ama Afableco estas pluvigata
sur ĉiujn Liajn kreaĵojn. La gloro de la homaro estas ĉies heredaĵo.
Ĉiuj homoj estas folioj kaj fruktoj
de unu sama arbo, ili ĉiuj estas branĉoj de la arbo de Adamo, ili ĉiuj
havas la saman originon. La sama pluvo falis sur ilin ĉiujn, la sama suno
igas ilin kreski, ili ĉiuj estas refreŝigataj de tiu sama venteto. La
solaj diferencoj, kiuj ekzistas kaj apartigas ilin, estas la jenaj : estas
infanoj, kiuj bezonas gvidon, nesciantoj, kiujn oni devas klerigi, malsanuloj,
bezonantaj flegon kaj kuracon; tial mi diras, ke la tuta homaro estas envolvita
en la Kompatemo kaj Favoro de Dio. Kiel diras la Sankta Skribaĵo : Ĉiuj
homoj estas egalaj antaŭ Dio. Li ne estas respektanto de personoj.
III - La tria
principo de Bahá'u'lláh estas : Religio devas esti kaŭzo de amo kaj
amikeco.
Religio devas unuigi ĉiujn korojn kaj
malaperigi de la supraĵo de la tero militojn kaj malpacojn, naskigi spiritecon
kaj doni Vivon kaj Lumon al ĉiu koro. Se religio iĝus kaŭzo de malamikeco,
malamo kaj divido, estus pli bone resti sen ĝi, kaj foriĝi de tia religio
estus vere religia ago. Ĉar estas klare, ke la celo de kuracilo estas
kuraci, sed se la kuracilo nur sukcesus pligrandigi la suferojn, estus
pli bone ĝin forlasi. Religio, kiu ne estas kaŭzo de amo kaj unueco,
estas nenia religio. Ĉiuj sanktaj Profetoj estis kiel doktoroj por animo:
ili donis recepton por kuraci la homaron. Tiel ĉia kuracilo, kiu kaŭzas
malsanon, ne devenas de la granda kaj plejsupera Kuracisto.
IV - La kvara
principo de Bahá'u'lláh estas : La unueco de religio kaj scienco.
Ni povas pensi pri scienco kiel pri
unu flugilo kaj pri religio kiel pri la dua. Birdo bezonas du flugilojn
por flugi ; unu sola estus senutila. Religio, kiu kontraŭparolas sciencon
aŭ malkonformas kun ĝi, estas nur malscio, ĉar malscio estas la kontraŭo
de scio.
Religio, kiu konsistas nur el ritoj
kaj ceremonoj de antaŭjuĝo ne estas la Vero. Ni klopodegu fervore esti
instrumentoj por unuigi la religion kaj la sciencon.
Ali, la Bofilo de Mahometo, diris :
« Tio, kio harmonias kun scienco, harmonias ankaŭ kun religio. Kion
homa intelekto ne povas kompreni, tion religio ne devas akcepti. Religio
kaj scienco paŝas manon ĉe mano, kaj tia religio, kiu kontraŭas al scienco,
ne estas la Vero ».
V - La kvina principo
de Bahá'u'lláh estas : Antaŭjuĝoj religiaj, naciaj aŭ sektaj ruinigas
la fundamenton de la homaro.
Ĉiuj dividoj en la mondo, malamo, milito
kaj sangoverŝado estas kaŭzitaj de unu aŭ alia el la diritaj antaŭjuĝoj.
Oni devas rigardi la tutan mondon kiel
unu solan landon, ĉiujn naciojn, kiel unu nacion, ĉiujn homojn, kiel
apartenantajn al unu raso. Religioj, rasoj kaj nacioj - ĉio tio estas
dividoj faritaj de homo, kaj estas necesaj nur laŭ lia penso; antaŭ Dio
ekzistas nek persoj, araboj, francoj, nek angloj; Dio estas Dio por ĉiuj,
kaj por Li ĉiuj el la kreitoj estas egalaj. Ni devas obei Dion kaj peni
sekvi Lin, forlasante ĉiujn niajn antaŭjuĝojn kaj estigante pacon sur
la tero.
VI - La sesa principo
de Bahá'u'lláh estas : Egalaj rajtoj al ivrimedoj.
Ĉiu homo rajtas vivi; li havas la rajton
al ripozo kaj al certa bonstato. Kiel riĉuloj povas vivi en sia palaco,
ĉirkaŭita per lukso kaj plej granda komforto, tiel ankaŭ malriĉulo
devas povi havi la necesaĵojn de la vivo. Neniu devas morti pro malsato;
ĉiu devas havi sufiĉan veston; unu homo ne devas vivi en superfluo, dum
alia havas neniajn rimedojn por vivi.
Ni klopodu per la tuta forto, kiun ni
havas, estigi pli bonajn kondiĉojn, por ke eĉ unu sola persono ne estu
en mizero.
VII - La sepa
principo de Bahá'u'lláh estas : Egaleco de la homoj - egaleco antaŭ
la leĝo.
La leĝo devas regi, kaj ne individuo;
tiel la mondo iĝos loko de beleco, kaj vera frateco estos realigita. Atinginte
solidarecon, la homoj trovos la Veron.
VIII - La oka
principo de Bahá'u'lláh estas : Religio ne devas miksi sin al politikaj
demandoj.
Religia okupas sin per aferoj de la
Spirito, politiko per aferoj de la mondo. Religio devas labori en la mondo
de penso, dum la kampo de politiko trovas sin en la sfero de eksteraj kondiĉoj.
La tasko de pastroj estas edukadi homojn,
klerigadi ilin, donadi al ili bonajn konsilojn kaj tiajn instruojn, ke
ili povu progresi spirite. Kun politikaj demandoj ili havas nenion komunan.
X - La deka principo
de Bahá'u'lláh estas : Edukado kaj klerigado de la virinoj.
La virinoj havas egalajn rajtojn kun
la viroj sur la tero: en religio kaj en sciencio ili estas tre altsignifa
elemento. Kiel longe la virinoj estas detenataj de siaj plej altaj ebloj,
tiel longe ne estos eble por la viroj atingi la grandecon, kiu estas atingebla
por ili.
XI - La dekunua
principo de Bahá'u'lláh estas : La povo de la Sankta Spirito, per kiu
sole estas atingebla la spirita progreso.
Mallonge dirante, necesas por ni ĉiuj
esti amantoj de la Vero. Ni serĉu ĝin en ĉiu tempo, kaj en ĉiu lando
kaj gardu nin, ke ni neniam alligu nin al iuj personoj. Ni vidu la lumon,
kie ajn ĝi brilas, kaj ni povu rekoni la lumon de la Vero, kie ajn ĝi
estus leviĝinta. Ni enspiru la aromon de rozo el meze de dornoj, kiuj
ĝin ĉirkaŭas, ni trinku la kurantan akvon el ĉiu pura fonto.
De la tempo de mia alveno en Parizon
faris al mi multe da plezuro renkonti tiajn parizanojn, kiel vi, ĉar,
gloro estu al Dio, vi estas inteligentaj, senantaŭjuĝaj, kaj vi sopiras
koni la Veron. Vi havas en viaj koroj amon al la homaro kaj laŭ via eblo
streĉas la fortojn en bonfara laboro kaj por estigo de unueco; ĝi estas
ĝuste tio, kion Bahá'u'lláh deziris.
Pro tio ĉi mi estas tiel feliĉa esti
inter vi, kaj mi preĝas por vi, ke vi estu ujoj por la Benoj de Dio kaj
ke vi estu iloj por disvastiĝado de spiriteco tra tiu ĉi lando.
Vi jam havas mirindan materialan civilizacion
kaj simile vi posedos ankaŭ spiritan civilizacion.
Sinjoro Bleck dankis al 'Abdu'l-Bahá
kaj li respondis : « Mi estas tre danka al vi por la afablaj sentoj,
kiujn vi ĵus esprimis. Mi esperas, ke tiuj ĉi du movadoj estos baldaŭ
disvastigitaj en la mezo de la mondo ».
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>