Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )La unua principo
- Serĉado de la Vero.
4, Avenue de Camoëns, Parizo, la 10-an
de novembro 1911.
La unua principo de la instruoj de Bahá'u'lláh
estas : Serĉado de la Vero.
Por ke homo sukcesu en sia serĉado
de la Vero, li devas antaŭ ĉio fermi la okulojn kontraŭ ĉiuj tradiciaj
superstiĉoj de la pasinteco.
La judoj havas la tradiciajn superstiĉojn,
ne estas de ili liberaj la buddanoj kaj la zoroastranoj, nek la kristanoj
! Ĉiuj religioj iom post iom iĝis ligitaj per tradicioj kaj dogmoj.
Ĉiuj konsideras sin mem kiel la solajn
gardantojn de la Vero, kaj ĉiun alian religion, kiel kombinitan el eraroj.
Ili solaj estas pravaj, ĉiuj aliaj estas malpravaj ! La judoj kredas,
ke ili estas la solaj posedantoj de la Vero, kaj kondamnas ĉiujn aliajn
religiojn. La kristanoj asertas, ke ilia religio estas la sole vera, kaj
ke ĉiuj aliaj estas falsaj. Simile opinias la buddanoj kaj la mahometanoj;
ĉiuj limigas sin mem. Se ĉiu malaprobas ĉiujn aliajn, kie ni serĉu
la Veron ? Se ĉiu kontraŭas la aliajn, ĉiuj ne povas esti pravaj. Se
ĉiu kredas, ke lia propra religio estas la sola vera, li blindigas siajn
okulojn kontraŭ la Vero en la aliaj. Se, ekzemple, judo estas ligita per
la eksteraj ritoj de la religio de Izraelo, li ne permesas al si rimarki,
ke la Vero povas ekzisti en iu alia religio; li opinias, ke nepre ĝi la
tuta estas entenata en lia propra !
Ni do devas sendependigi nin de la eksteraj
formoj kaj ritoj de religio. Ni devas kompreni, ke ĉiuj tiuj formoj kaj
ritoj, kiel ajn belaj, estas nur vestaĵo, kiu kovras la varman koron kaj
vivajn membrojn de la Vero. Ni devas forlasi la tradiciajn antaŭjuĝojn,
se ni volas sukcesi trovi la Veron en la fundo de ĉiu religio. Se zoroastrano
kredas, ke la suno estas Dio, kiel li povas unuiĝi kun konfesantoj de
aliaj religioj ? Se idolanoj kredas je siaj diversaj idoloj, kiel ili povas
kompreni la unuecon de Dio ?
Estas do klare, ke, por peni progresi
sur la vojo de verserĉado, ni devas forlasi superstiĉojn. Se ĉiuj serĉantoj
sekvus tiun ĉi principon, ili atingus klaran ideon pri la Vero.
Se kvin homoj renkontiĝas, por serĉi
la Veron, ili devas antaŭ ĉio apartigi sin de ĉiuj siaj specialaj kondiĉoj
kaj forlasi ĉiujn antaŭajn ideojn. Por trovi la Veron ni devas forlasi
niajn antaŭjuĝojn, niajn proprajn imagetojn; akceptema menso estas la
esenca kondiĉo. Se nia kaliko estas plena de mio, ne estas en ĝi loko
por la akvo de vivo. La fakto, ke ni konsideras nin mem pravaj kaj aliajn
malpravaj, estas la plej granda el ĉiuj bariloj sur la vojo al unueco,
kaj unueco estas necesa, se ni deziras atingi la Veron, ĉar la Vero estas
unu.
Tial estas nepre, ke ni forlasu niajn
proprajn antaŭjuĝojn kaj superstiĉojn, se ni serioze deziras serĉi
la Veron. Se ni ne distingos en niaj mensoj inter dogmoj, superstiĉoj
kaj antaŭjuĝoj unuflanke, kaj la Vero aliflanke, ni ne povos sukcesi.
Se ni fervore serĉas ion, ni serĉas ĝin ĉie. Tiun ĉi principon ni
devas gardi en nia serĉado de la Vero.
Oni devas akcepti sciencon. Neniu vero
povas kontraŭparoli alian veron. Lumo estas bona, en kia ajn lampo ĝi
brilas. Rozo estas bela, en kia ajn ĝardeno ĝi floras. Stelo same radias,
ĉu ĝi brilas de la oriento, ĉu de la okcidento. Estu libera de antaŭjuĝoj,
kaj vi amos la Sunon de l’Vero, en kiu ajn loko de la horizonto ĝi aperus
! Vi komprenos, ke, se la Dia lumo de la Vero brilis en Jesuo Kristo, ĝi
ankaŭ brilis en Moseo kaj Buddo. Fervora serĉanto atingos tiun ĉi Veron.
Jen kion signifas la «serĉado de la Vero ».
Ĝi signifas ankaŭ, ke ni devas esti
pretaj forĵeti ĉion, kion ni antaŭe lernis, ĉion, kio povus ĝeni niajn
paŝojn sur la vojo al la Vero; ni ne devas heziti, se necese, rekomenci
denove nian tutan edukadon. Ni ne devas permesi, ke amo al iu religio aŭ
al iu persono tiel blindigu niajn okulojn, ke ni estu katenitaj de superstiĉoj.
Kiam, sendependiĝinte de ĉiuj tiuj ligoj, ni serĉos per liberaj mensoj,
tiam estos por ni eble atingi la celon.
« Serĉu la Veron, la Vero igos
vin libera ». Tiel ni vidos la Veron en ĉiuj religioj, ĉar la Vero
estas en ĉiuj kaj la Vero estas unu !
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo
+49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>