Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )La dua principo
- La Unueco de la homaro.
la 11-an de novembro 1911.
Mi parolis hieraŭ pri la unua principo
de la instruoj de Bahá'u'lláh, pri la serĉado de la Vero – kiel estas
necese por homo flankenmeti ĉion, kio estas superstiĉo, kaj ĉian tradicion,
kiu povus blindigi liajn okulojn kontraŭ la ekzisto de la Vero en ĉiuj
religioj. Amante kaj ligante sin al unu formo de religio, li ne devas permesi
al si malrespekti la aliajn. La esenca kondiĉo estas, ke li serĉu la
Veron en ĉiuj religioj, kaj se fervora estas lia serĉado, li certe sukcesos.
La unua malkovro, kiun ni faras sur
la vojo de la « serĉado de la Vero », kondukas nin al la dua principo,
kiu estas la « unueco de la homaro ». Ĉiuj homoj estas servantoj de
unu sama Dio. Unu Dio regas ĉiujn naciojn de la mondo kaj havas plezuron
en ĉiuj Siaj infanoj. Ĉiuj homoj estas el unu familio; la krono de homeco
estas sur la kapo de ĉiu homa estaĵo.
En la okuloj de la Kreinto ĉiuj Liaj
infanoj estas egalaj; sur ĉiujn verŝita estas Lia boneco. Li ne favoras
tiun nacion aŭ alian nacion, ĉiuj egale estas Liaj kreaĵoj. Se estas
tiel, kial ni faru dividojn, apartigante unu rason de alia ? Kial ni kreu
barilojn de superstiĉoj kaj tradicioj, enportantajn malpacon kaj malamon
inter la homojn ?
La sola diferenco inter la membroj de
la homa familio estas tiu ĉi de grado. Kelkaj estas kiel infanoj, kiuj
estas sensciaj kaj devas esti klerigataj, gis ili atingos maturecon. Kelkaj
estas kiel malsanuloj, kaj devas esti kuracataj kun amemo kaj zorgemo.
Neniu estas malinda aŭ malbona ! Ni neniam sentu nin forpuŝitaj de tiuj
kompatindaj infanoj. Ni devas trakti ilin kun granda afableco, instruante
nescianton kaj ameme flegante malsanulon.
Konsideru - unueco estas necesa por
ekzisto. Amo estas la kaŭzo de vivo, aliflanke apartigo kaŭzas morton.
En la mondo de la materiala kreaĵaro, ekzemple, ĉio ŝuldas sian vivon
al unueco. La elementoj, kiuj formas lignon aŭ ŝtonon, estas tenataj
kune per la leĝo de altirado. Se tiu ĉi leĝo por unu momento ĉesus
efiki, la elementoj ne tenus sin plu kune; ili disfalus kaj la objekto
en sia formo ĉesus ekzisti. La leĝo de altirado kunigis certajn elementojn
en la formon de tiu ĉi bela floro, sed kiam tiu ĉi altira povo estos
forigita el la centro, la floro malkombinos sin kaj, kiel floro, ĉesos
ekzisti.
Tiel same estas kun la granda korpo
de la homaro. La mirinda leĝo de altirado, harmonio kaj unueco tenas kune
tiun admirindan kreaĵon.
Same kiel kun tutaĵo, estas ankaŭ
kun partoj. Ĉu ĝi estas floro aŭ homa korpo, kiam la altira forto estas
neniigita en ĝi, la floro aŭ la homo mortas. Estas do klare, ke altirado,
harmonio, unueco kaj amo estas la kaŭzoj de vivo, dum detirado, malharmonio,
malamo kaj diseco alportas morton.
Ni vidis, ke kio ajn enportas dividon
en la mondon de ekzisto, kaŭzas morton. Simile tiu ĉi sama leĝo regas
en la spirita mondo.
Tial ĉiu servanto de la unu sola Dio
devas esti obea al la leĝo de amo kaj evitadi ĉian malamon, malharmonion
kaj malpacon. Observante la naturon, ni vidas, ke la mildaj bestoj grupiĝas
en arojn, dum la sovaĝaj, kruelaj kreaĵoj, kiel leono, tigro, lupo, vivas
en de densaj arbaroj, malproksime de la civilizacio. Du lupoj aŭ du leonoj
povas amike kunvivi; sed milo da safidoj povas esti en unu ŝafaro kaj
multaj cervoj povas formi unu cervaron. Du agloj povas loĝi en sama loko,
sed milo da kapreoloj povas kunveni en unu restejo.
Homo devus enlistiĝi almenaŭ inter
la pli mildajn bestojn. Sed kiam li iĝas sovaĝa, li estas pli kruela
kaj pli malica, ol la plej sovaĝaj bestoj !
Bahá'u'lláh nun proklamis la « unuecon
de la homara mondo ». Ĉiuj popoloj kaj nacioj estas el unu familio, ili
estas infanoj de unu Patro kaj devas esti unu por aliaj kiel fratoj kaj
fratinoj. Mi esperas, ke vi penos en viaj vivoj elmontradi kaj disvastigadi
tiujn ĉi instruojn.
Bahá'u'lláh diris, ke ni devas ami
eĉ niajn malamikojn kaj esti por ili kiel amikoj. Se ĉiuj homoj obeŭs
tiun ĉi principon la plej granda unueco kaj interkonsento estus fondita
en la homaj koroj.
La tria principo.
(« Ke religio devas esti kaŭzo de
amo kaj amikeco » estas forte akcentita en multaj el la paroladoj, pri
kiuj notoj estas prezentitaj en tiu ĉi libro, same kiel en la klarigoj
de kelkaj aliaj principoj.)
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>