Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )La kvara principo
- Akcepto de interrilato inter religio kaj scienco.
4, Avenue de Camoëns, Parizo, la 12-an
de novembro 1911.
'Abdu'l-Bahá diris :
Mi diris al vi pri kelkaj el la principoj
de Bahá'u'lláh, la « serĉado de la Vero » kaj la « unueco de la homaro
». Mi intencas nun klarigi la kvaran principon, kiu estas : « akcepto
de interrilato inter religio kaj scienco ».
Nenia kontraŭeco ekzistas inter la
vera religio kaj scienco. Kiam religio estas kontraŭa al scienco, ĝi
fariĝas nura superstiĉo. Kio estas kontraŭ scienco, estas malkleraĵo
Kiel homo povas kredi, ke io, kies neeblecon
pruvis scienco estas fakto ? Se li kredas malgraŭ la voĉo de l’prudento,
ĝi estas pli ĝuste malklera superstiĉo, ol kredo. La veraj principoj
de ĉiuj religioj estas en harmonio kun la instruoj de scienco.
La unueco de Dio estas logika kaj tiu
ĉi ideo ne malpacas kun la konkludoj, al kiuj venis la scienca esplorado.
Ĉiuj religioj instruas, ke ni devas
fari bonon, ke ni devas esti grandanimaj, sinceraj, veramaj, leĝamaj kaj
fidelaj; ĉio tio estas racia kaj logike la sola vojo, sur kiu la homaro
povas progresi.
Ĉiuj religiaj leĝoj harmonias kun
prudento kaj estas alkonformigitaj al la popolo, al kiu ili estas proklamitaj,
kaj al la epoko, en kiu oni devas ilin obei.
Religio havas du ĉefajn partojn :
1. La spiritan.
2. La praktikan.
La spirita parto neniam sanĝiĝas.
Ĉiuj Malkaŝantoj de Dio kaj Liaj Profetoj instruis la samajn verojn kaj
donis la saman spiritan leĝon. Ili ĉiuj instruas la saman kodon de moraleco.
Nenia divido estas en la Vero. La Suno elsendis multajn radiojn, por lumigi
la homan intelekton - la lumo estas ĉiam la sama.
La praktika parto de religio koncernas
la eksterajn formojn kaj ceremoniojn kaj punrimedojn por certaj leĝrompoj.
Tio ĉi estas la materiala flanko de la leĝo, kaj ĝi direktas la morojn
kaj kutimojn de la popolo.
En la tempo de Moseo estis dek mortpunataj
krimoj. Kiam Kristo venis, tio ĉi estis sanĝita. La malnova aksiomo «
okulo
por okulo kaj dento por dento » estis transformita en «
amu viajn
malamikojn, bonfaru al tiuj, kiuj malamas vin ». Tiel la severega
malnova leĝo ŝanĝiĝis en la leĝon de amo, kompatemo kaj pardonemo.
En la antikvaj tempoj pune por malgranda
ŝtelo oni forhakadis la dekstran manon de la ŝtelinto; en niaj tagoj
tiu leĝo ne povus esti tiel praktikata. En tiu ĉi epoko oni lasas vivi
homon, kiu malbenas sian patron, dum antaŭe li estus mortpunita. Estas
do evidente, ke dum la spirita leĝo neniam aliiĝas, la aplikado de la
praktikaj reguloj devas esti sanĝata konforme al la necesoj de la tempo.
La spirita flanko de religio estas la pli granda, la pli grava el ambaŭ,
kaj ĝi restas la sama en ĉiuj tempoj, ĝi neniam ŝanĝiĝas ! Ĝi estas
sama hieraŭ, hodiaŭ kaj eterne. « Kiel estis en la komenco, estas
nun kaj eterne estos ».
Ĉiuj problemoj de moraleco, kiujn entenas
la spirita, senŝanĝa leĝo de ĉiuj religioj, estas logike pravaj. Se
religio estus kontraŭa al logika racio, ĝi ĉesus esti religio kaj estus
nur tradicio. Religio kaj scienco estas du flugiloj, per kiuj la homa intelekto
povas sin suprenlevi, per kiuj la homa animo povas progresi. Ne estas eble
flugi nur per unu flugilo. Se homo penus flugi sole per la flugilo de religio,
li baldaŭ falus en marĉon de superstiĉoj, kaj aliflanke per la sola
flugilo de scienco li ankaŭ ne progresus, sed falus en la malesperan dronejon
de materialismo. Ĉiuj hodiaŭaj religioj estas falintaj en superstiĉajn
ritojn, for de la harmonio tiel kun la veraj principoj de la instruoj,
kiujn ili prezentas, kiel kun la sciencaj malkovroj de la nuna tempo. Multaj
religiaj gvidantoj estas konvinkitaj, ke la signifo de religio kuŝas ĉefe
en fideleco al dogmaro kaj en praktikado de ritoj kaj ceremonioj. Tiujn,
kies animojn ili laŭdeklare kuracas, ili ankaŭ instruas simile kredi,
kaj tiuj ĉi ankaŭ persistas ĉe la eksteraj formoj, miskomprenante ilin
kiel la internan Veron.
Tiuj ĉi formoj kaj ritoj diferencas
en diversaj eklezioj kaj inter diversaj sektoj, kaj eĉ kontraŭdiras sin
reciproke, kaŭzante malharmonion, malamon kaj malpacon. La rezultato de
ĉiuj tiuj diferencoj estas la kredo de multaj kulturaj homoj, ke religio
kaj scienco estas du ideoj, kiuj, kontraŭas unu la alian, ke religio ne
bezonas la rezonkapablon kaj povas neniel esti reguligata de scienco, sed
ke nepre unu devas stari kontraŭ la alia. La bedaŭrinda sekvo de tio
ĉi estas, ke scienco flankeniĝis de religio, kaj religio fariĝis nur
blinda kaj pli aŭ malpli apatia sekvado de reguloj de certaj religiaj
instruistoj, kiuj insistas je akceptindeco de la propraj, favorataj dogmoj,
ec se ili kontraŭas al scienco. Ĝi estas malsaĝa, ĉar tute klare estas,
ke scienco estas lumo, kaj konsiderante tion ĉi, la religio inde tiel
nomata ne kontraŭas al scienco.
Ni bone konas la esprimojn « lumo kaj
mallumo », « religio kaj scienco ». Sed religio, kiu ne iras manon ĉe
mano kun scienco, estas mem en mallumo de superstiĉoj kaj malklereco.
Multe da malpaco kaj malharmonio en
la mondo estas kaŭzitaj de tiuj homdevenaj kontraŭparoloj. Se religio
estus en harmonio kun scienco kaj la ambaŭ paŝadus kune, multe da malamo
kaj malamikeco, kiuj nun mizerigas la homan genton, estus finitaj.
Konsideru, kio estas tio, kio distingas
homon el inter la kreaĵoj kaj faras lin aparta kreaĵo ? Ĉu ĝi ne estas
lia rezonkapablo, lia inteligenteco ? Ĉu li ne uzu ilin en sia studado
de religio ? Mi diras al vi: pesu zorgeme prr la pesilo de intelekto kaj
scienco ĉion, kio estas al vi prezentita, kiel religio. Se ĝi eltenos
la provon, akceptu ĝin. Ĉar ĝi estas la Vero ! Se ĝi tamen ne konformos,
forĵetu ĝin, ĉar ĝi estas malkleraĵo !
Rigardu ĉirkaŭen kaj vidu, kiel la
hodiaŭ a mondo dronas en superstiĉoj kaj eksteraj formoj.
Kelkaj adoras produktaĵon de sia propra
imago: ili faras al si imagitan Dion kaj klinas sin antaŭ ĝi, dum la
kreaĵo de iliaj limhavaj mensoj ne povas esti la Senfina, Potenca Kreinto
de ĉio videbla kaj nevidebla. Aliaj adoras la sunon aŭ arbojn, kaj eĉ
ŝtonojn. En pasintaj tempoj estis homoj, kiuj adoris maron, nubojn, kaj
eĉ argilon.
Hodiaŭ homoj atingis la staton de tia
adora sindonemo al la eksteraj formoj kaj ceremonioj, ke ili disputas pri
iu punkto de rito aŭ pri ia speciala maniero, ĝis de ĉiuj flankoj oni
aŭdas pri enuiga argumentado kaj maltrankvilo. Estas individuoj, kiuj
posedas malfortan intelekton, kaj iliaj rezonkapabloj ne estas disvolvitaj
sed oni ne devas dubi pri la forto kaj potenco de religio pro ne kapablo
al kompreno flanke de tiuj personoj.
Malgranda infano ne povas kompreni la
leĝojn kiuj regas la naturon, sed tio ĉi estas pro la nematureco de la
infana intelekto ; kiam ĝi kreskos kaj estos edukita, ĝi ankaŭ komprenos
la eternajn Verojn. Infano ne komprenas la fakton, ke la tero rondiras
ĉirkaŭ la suno, sed kiam vekiĝas ĝia intelekto, tiu ĉi fakto iĝas
klara kaj komprenebla por ĝi.
Ne estas eble por religio kontraŭi
sciencon, kvankam kelkaj intelektoj estas tro malfortaj aŭ tro nematuraj,
por kompreni la Veron.
Dio faris, ke religio kaj Scienco estu
kvazaŭ mezuriloj de nia kompreno. Gardu vin, ke vi ne ignoru tiun mirindan
povon. Pesu ĉion per tiu ĉi pesilo.
Al tiu, kiu havas la kapablon al kompreno,
religio estas kvazaŭ malfermita libro, sed kiel estus eble por homo, senigita
de la rezona kaj intelekta povo, kompreni la Diajn Realecojn de Dio ?
Harmoniigu ĉiujn viajn kredaĵojn kun
scienco; nenia kontraŭeco povas esti, ĉar la Vero estas unu. Kiam religio,
sarkita de siaj superstiĉoj, tradicioj kaj sensencaj dogmoj, konformos
kun scienco, tiam en la mondo ekzistos grandega, unuiganta kaj puriganta
forto, kiu forlovos ĉiujn militojn, malpacojn, malkonsentojn kaj konfliktojn,
kaj tiam la homaro estos unuigita en la Potenco kaj Amo de Dio.
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>