Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )La kvina principo
de la instruoj de Bahá'u'lláh estas : Forlaso de antaŭjuĝoj.
4, Avenue de Camoëns, Parizo, la 13-an
de novembro 1911.
Oni devas forlasi ĉiajn antaŭjuĝojn,
ĉu religiajn, rasajn, politikajn aŭ naciain, ĉar tiuj antaŭjuĝoj estas
la kaŭzoj de la malsano de la mondo. Ĝi estas grava sufero, kiu, se ĝi
ne estos haltigita, povas kaŭzi detruon de la tuta homa gento. La kaŭzo
de ĉiu milito kun ĝia terura sangoverŝado kaj mizero estis ĉiam unu
el tiuj antaŭjuĝoj.
Antaŭ ol estos neniigitaj ĉiuj tiuj
bariloj, kiujn starigis antaŭ juĝoj, ne estos eble por la homaro havi
pacon. Pro tio ĉi Bahá'u'lláh diris: « Tiuj antaŭjuĝoj kaŭzas
detruon de la homa gento ».
Pripensu unue la religiajn antaŭjuĝojn
- konsideru la naciojn de la tiel nomataj religiaj popoloj. Se ili estus
veraj adorantoj de Dio, ili obeŭs Lian Leĝon; kiu malpermesas al ili
mortigi unu alian.
Se pastroj efektive adorus la Dion de
Amo kaj servus al la Dia Lumo, ili instruus siajn gvidatojn teni sin je
la ĉefordono : « Havu amon kaj kompatemon por ĉiuj homoj ».
Sed ni trovas ion kontraŭan, ĉar ofte ĝuste la pastroj stimulas naciojn
al batalo. Religia malamo estas ĉiam la plej kruela !
Ĉiuj religioj instruas, ke ni devas
ami unu alian, ke ni devas serĉi en ni mem niajn proprajn malperfektecojn,
antaŭ ol ni mallaŭdas la mankojn de aliaj, ke ni ne devas opinii nin
superaj kompare kun niaj proksimuloj ! Ni devas atenti, ke ni ne altigu
nin, por ke ni ne estu malaltigitaj.
Kiuj estas ni, ke ni juĝu ? Kiel ni
povas scii, kiu antaŭ Dio estas la plej nobla el la homoj ? La pensoj
de Dio ne similas la niajn ! Kiel multaj homoj, kiuj al siaj amikoj ŝajnis
kvazaŭ sanktaj, falis en la plej grandan malaltigon. Pensu pri Judaso
Iskarioto; li komencis bone, sed memoru lian finon ! Aliflanke Paŭlo la
Apostolo estis en la komenco de sia vivo malamiko de Kristo, dum poste
li iĝis Lia plej fidela servanto. Kiel do ni povas glori nin mem kaj malestimi
aliajn ?
Tial ni estu humilaj, senantaŭjuĝaj,
preferantaj la bonon de aliaj, ol la propran. Neniam ni diru : « Mi
estas kredanto sed li estas malfidelulo », « Mi estas proksima
al Dio dum li estas forĵetito ». Ni neniam povas scii, kia estos
la fina jugo ! Tial ni helpu al ĉiuj, kiuj bezonas ian ajn helpon.
Ni instruu nescianton kaj zorgu pri
juna infano ĝis ĝi maturiĝos. Kiam ni trovas homon, falintan en abismon
de mizero aŭ de peko, ni devas esti afablaj por li, preni lin je la mano
kaj helpi al li restariĝi sur firma fundamento, reakiri la fortojn; ni
devas gvidi lin kun amo kaj kunsento, trakti lin kiel amikon, ne kiel malamikon.
Ni havas nenian rajton konsideri iun
ajn el niaj sammortemuloj kiel malbonan.
Koncerne la rasan antaŭjuĝon : tio
estas iluzio, simpla kaj pura superstiĉo ! Ĉar Dio kreis nin ĉiujn unurase.
Neniaj diferencoj estis en la komenco, ĉar ni ĉiuj estas posteuloj de
Adamo. En la komenco estis ankaŭ neniaj limoj kaj dividoj inter diversaj
landoj neniu parto de la tero apartenis pli al unu gento, ol al alia. Antaŭ
Dio ekzistas nenia diferenco inter diversaj rasoj. Por kio homo elpensis
tiajn antaŭjuĝojn ? Kiel ni povas konduki militojn kaŭzitajn de tia
iluzio ?
Dio ne kreis la homojn por ke ili ekstermadu
sin reciproke. Ĉiuj rasoj, gentoj, sektoj kaj klasoj egale partoprenas
en la Malavaraĵoj de sia Ĉiela Patro.
La solan efektivan diferencon prezentas
la grado de fideleco, de obeo al la Leĝoj de Dio. Estas kelkaj, kiuj similas
lumigitajn torĉojn ; estas aliaj, kiuj brilas, kiel steloj, en la ĉielo
de l’homaro. Amantoj de la homaro estas la plej superaj el la homoj,
de kiu ajn nacio, kredo aŭ koloro ili estas. Ĉar ili estas tiuj, al kiuj
Dio diros tiujn ĉi benitajn vortojn : « Vi bone faris Miaj bonaj kaj
fidelaj servantoj ». En tiu tago Li ne demandos : « Ĉu vi estas
anglo, franco, aŭ eble perso ? Ĉu vi venas el Oriento, aŭ el Okcidento
? »
La sola efektiva divido estas la jena
: ekzistas ĉielaj homoj kaj teraj homoj; sinoferemaj servantoj de la homaro,
amantoj de la Plej Alta, alportantaj harmonion kaj unuecon, instruantaj
pacon kaj bonan volon al la homoj. Aliflanke estas egoistoj, malamantaj
siajn fratojn, homoj, en kies koroj antaŭjuĝo okupas la lokon de amemo,
kaj kies influo rezultigas malharmonion kaj malpacon.
Al kiu raso aŭ koloro apartenas tiuj
ĉi du grupoj de homoj, al la blanka, al la flava, aŭ al la nigra, al
Oriento aŭ al Okcidento, al Nordo aŭ al Sudo ? Se tio ĉi estas la dividoj
de Dio, por kio ni elpensu aliajn ? Politika antaŭjuĝo estas same malutila,
ĝi estas unu el la plej grandaj kaŭzoj de akraj malpacoj inter la idoj
de la homoj. Ekzistas homoj, kiuj trovas plezuron en naskigado de malpaco,
kiuj konstante klopodas por instigi sian landon al milito kontraŭ alia
nacio - kaj por kio ? Ili celas profiton de sia propra lando je malprofito
de ĉiuj aliaj. Ili sendas armeojn por mizerigi kaj ruinigi landon, por
ke ili iĝu famaj en la mondo, por la ĝojo de venko. Por ke oni diru :
« Tiu ĉi lando venkis tiun, kaj subjugigis ĝin al sia pli forta,
pli supera regado ». Tia venko, aĉetita por la prezo de multe da
verŝita sango, ne estas daŭra ! La venkinto iĝos venkite en iu tago,
kaj venkos la venkitoj ! Rememoru la historion de la pasinteco: ĉu Francujo
ne venkis plurfoje Germanujon - kaj poste ĉu Germanujo ne venkis Francujon
?
Ni ankaŭscias el la historio, ke Francujo
venkis Anglujon; poste la angla nacio superis la francan !
Tiuj gloraj venkoj estas tiel eferemaj
! Kial la homoj atribuas tiel grandan valoron al ili kaj al ilia famo,
ke ili eĉ deziras verŝadon de homa sango, por ilin atingi ? Ĉu iu ajn
venko valoras la neeviteblan vicon de malbonoj, sekvantaj el hombuĉado,
el zorgoj, ĉagrenoj kaj ruinoj, kiuj devas ekregi tiel multajn familiojn
de ambaŭ nacioj ? Ĉar ne estas eble, ke nur unu sola lando suferu.
Ho, kial la homo, la malobea infano
de Dio, kiu devus esti ekzemplo de la potenco de l’Spirita Leĝo, turnas
sian vizaĝon for de la Diaj Instruoj kaj dediĉas ĉiujn siajn fortojn
al detruo kaj milito ?
Mi esperas, ke en tiu ĉi luma jarcento
la Dia Leĝo de Amo verŝos siajn radiojn sur la tutan mondon, eltrovante
la akceptemon kaj koran komprenemon de ĉiu homa estaĵo; ke la lumo de
la Suno de l’Vero kondukos politikistojn al forskuo de ĉiuj antaŭjuĝaj
kaj superstiĉaj pretendoj kaj ke kun liberaj mensoj ili sekvos la politikon
de Dio; ĉar Dia politiko estas potenca, kaj homa politiko estas malforta
! Dio kreis la tutan mondon kaj dividas Siajn Diajn Malavaraĵojn inter
ĉiujn kreaĵojn.
Ĉu ni ne estas servantoj de Dio ? Ĉu
ni ne sekvu la ekzemplon de l’Majstro kaj ignoru Liajn ordonojn ?
Mi preĝas, ke la Regno venu sur la
teron, kaj ke la tuta mallumeco estu forpelita de la radiado de la Ĉiela
Suno.
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>