Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )Tabuleto de Abdul
Baha.
la 28-an de aŭgusto 1913.
Ho mia amata filino !
Via elokventa kaj flua letero estis
tralegita en ĝardeno, en malvarmeta ombro de arbo, dum delikata venteto
blovetis. La objektoj de fizika ĝojo etendis sin antaŭ la okuloj, kaj
via letero estis kaŭzo de spirita ĝojo. Vere mi diras, ĝi ne estis letero,
sed rozĝardeno, ornarnita per hiacintoj kal floroj.
Ĝi enhavis la dolĉajn aromojn de paradizo
kaj la zefiro de Dia Amo blovis el ĝiaj rozoplenaj vortoj.
Mi ne havas multe da tempo al mia dispono,
mi donos ĉi tie mallongan, nerefuteblan kaj vastenhavan respondon. Ĝi
estas la jena :
En la Revelacio de Bahá'u'lláh la
Virinoj iras manon ĉe mano kun la viroj. En neniu movado ili restos malantaŭe.
Iliaj rajtoj estas egalgradaj kun tiuj de la viroj. Ili enpaŝos ĉiujn
administrajn branĉojn de politiko. Ili atingos en ĉio tian gradon, kiu
estos konsiderata la plej alta stato en la mondo de homeco, kaj ili partoprenos
en ĉiuj aferoj. Estu certa. Ne rigardu la nunajn kondiĉojn; en ne tre
malproksima estonteco la mondo de la virinoj iĝos brilega kaj glorega,
ĉar Lia Sankteco Bahá'u'lláh volis tion ĉi ! En tempo de elektoj la
balotrajto estos neforigebla rajto de la virinoj, kaj la enpaŝo de la
virinoj en ĉiujn homajn vivofakojn estas nerefutebla kaj nekontraŭdirebla
problemo. Neniu malfruigos aŭ malhelpos ĝin.
Sed ekzistas certaj aferoj, en kiuj
partoprenado ne estas inda je la virinoj. Ekzemple en tempo, kiam socio
entreprenas energiajn rimedojn de defendo kontraŭ atako de malamikoj,
la virinoj estas esceptitaj de militaj preparoj. Povas okazi, ke en certa
tempo sangamaj kaj sovaĝaj gentoj povas ataki ŝtaton kun la intenco komplete
ekstermi ĝian loĝantaron. En tiaj cirkonstancoj defendo estas necesa,
sed organizi kaj plenumi tiajn defendajn entreprenojn estas la devo de
la viroj, ne de la virinoj, ĉar iliaj koroj estas sentemaj kaj ili ne
povas elporti la vidaĵon de la teruraĵoj de hombuĉado, eĉ se tio estas
por defendo. De tiaj kaj similaj entreprenoj la virinoj estas esceptitaj.
Koncerne la organizon de la Domo de
Justeco, Bahá'u'lláh turnas, sin al viroj. Li diras : « Ho homoj
(viroj)
de la Domo de Justeco ! »
Sed kiam elektotaj estas ĝiaj membroj
la apartenantaj al la virinoj rajtoj koncerne ilian voĉon kaj voĉdonon
estas sendisputaj. Kiam la virinoj atingos la plejsupran gradon de progreso,
tiam, konforme al la bezonoj de la tempo, loko kaj de sia granda kapablo,
ili ricevos eksterordinarajn privilegiojn. Estu certaj pri tiu ĉi okazontaĵoj.
Lia Sankteco Bahá'u'lláh multe fortigis la aferon de la virinoj, kaj
la rajtoj kaj privilegioj de la virinoj estas unu el la plej grandaj principoj
de 'Abdu'l-Bahá. Estu certaj ! Baldaŭ venos la tago, kiam la viroj, turnante
sin al la virinoj diros : « Benitaj estas vi ! Vere vi estas indaj
je ĉiaj donacoj. Vere vi meritas, ke viaj kapoj estu ornamitaj per la
krono de eterna gloro, ĉar en sciencoj kaj artoj, en virtoj kaj perfektecoj
vi iĝos egalaj al la viro, kaj koncerne la kormolecon kaj abundon da kompatemo
kaj kunsento vi estas superaj ».
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>