Antaŭa / B.E.L. / Posta

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof

Kvar specoj de amo.
97, Cadogan Gardens, Londono, sabate, la 4-an de januaro 1913.


Kia potenco estas amo ! Ĝi estas la plej admirinda, la plej granda el ĉiuj vivaj povoj.

Amo donas vivon al senvivo. Amo bruligas flamon en koro, kiu estis malvarma. Amo alportas esperon al malesperanto kaj ĝojigas la korojn de malĝojantoj.

En la mondo de ekzisto ne estas vere potenco pli granda, ol amo. Kiam la koro de homo flamas per la flamo de amo, li estas preta oferi ĉion, eĉ la vivon. En la Evangelio estas dirite, ke Dio estas Amo.

Ekzistas kvar specoj de amo. La unua estas la amo, kiu fluas de Dio al homo; ĝi konsistas el la neelĉerpeblaj favoroj, Dia radiado kaj ĉiela lumigo. Per tiu ĉi amo la mondo de estaĵoj ricevas vivon. Per tiu ĉi amo homo havas fizikan ekziston, ĝis per la spiro de la Sankta Spirito - tiu sama amo - li ricevas la eternan vivon kaj iĝas bildo de la Vivanta Dio.

La dua estas la amo, kiu fluas de homo al Dio. Tio ĉi estas kredo, allogiteco al Dio, progreso, eniro en la Regnon de Dio, ricevo de la Favoroj de Dio, lumigiteco per la lumoj de la Regno. Tiu ĉi amo estas la fonto de ĉia bonfarado; tiu ĉi amo igas la korojn de ĉiuj homoj reflekti la radiojn de la Suno de l’Realeco.

La tria estas la amo de Dio al la Memo aŭ Identeco de Dio. Tio ĉi estas alifigurigo de Lia Beleco, bildigo de Li mem en la spegulo de Liaj kreaĵoj. Tio ĉi estas la realeco de Amo, la pratempa Amo, la eterna Amo. Per unu radio de tiu ĉi Amo ekzistas ĉiuj aliaj amoj.

La kvara estas la amo de homo al homo. La amo, kiu ekzistas inter la koroj de kredantoj, estas diktata de la idealo de unueco de l’spiritoj. Tiu ĉi amo estas atingebla per kono de Dio, tiel, ke homo vidas la Dian Amon, reflektitan en la koro. Ĉiu vidas en alia la Belecon de Dio, reflektitan en la animo, kaj trovinte tiun ĉi punkton de simileco, homoj eksentas amon unu al alia. Tiu ĉi amo faros ĉiujn homojn ondoj de unu maro, tiu ĉi amo faros ilin steloj de unu ĉielo kaj fruktoj de unu arbo. Tiu ĉi amo alportos realigon de vera harmonio, estigon de efektiva unueco.

Sed amo, kiu kelkfoje ekzistas inter amikoj, ne estas ( vera ) amo, ĉar ĝi estas subigebla al ŝanĝoj ; ĝi estas nura raviteco. Kiam blovas ventetoj, fleksas sin maldikaj arboj. Se la vento estas el la oriento, la arbo klinas sin al la okcidento, kaj se venas vento okcidenta, la arbo klinas sin orienten. Tiu ĉi speco de amo havas sian fonton en hazardaj cirkonstancoj de vivo. Tio ĉi ne estas amo, ĝi estas nur konateco; ĝi estas ŝanĝema.

Hodiaŭ vi povas vidi du personojn ŝajne en intima amikeco ; morgaŭ ĝi povas aliiĝi. Hieraŭ ili estis pretaj morti unu por la alia, hodiaŭ ili evitas sin reciproke ! Tio ĉi ne estas amo; ĝi estas subigado de la koro al okazoj de la vivo. Kiam tio, kio kaŭzis tiun ĉi « amon » pasas, la amo ankaŭ pasas; en realeco ĝi ne estas amo.

Amo estas nur de la kvar specoj, kiujn mi klarigis :
a) la amo de Dio al la identeco de Dio. Kristo diris, ke Dio estas Amo ;
b) la amo de Dio al Siaj infanoj - al Siaj servantoj ;
c) la amo de homo al Dio kaj
d) la amo de homo al homo.

Tiuj ĉi kvar specoj de amo devenas de Dio. Tio estas radioj de la Suno de l’Realeco; tio estas la spiroj de la Sankta Spirito; tio estas la signoj de la Realeco.

Antaŭa / B.E.L. / Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de >
< bel@bahai.de >