PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
97, Cadogan Gardens, Londono, la 26-an
de decembro 1912.
Preĝo.
« Ĉu devas preĝo alpreni la formon
de ago ? »
'Abdu'l-Bahá : - Jes. En la Bahaa
Afero artoj, sciencoj kaj ĉiaj metioj estas konsiderataj kiel preĝo.
Homo, kiu faras peceton da notpapero, streĉante ĉiujn siajn kapablojn,
konscience, koncentrante ĉiujn fortojn, por ĝin perfektigi, estas gloranta
Dion. Mallonge, ĉia peno kaj fortostreĉado de homo el la fundo de lia
koro estas adorakto, se ĝi estas direktita de la plej altaj motivoj kaj
de la deziro fari servon al la homaro. Tio ĉi estas preĝo: servi al la
homaro kaj prizorgi bezonojn de homoj. Servado estas preĝo. Kuracisto,
fleganta malsanulon afable, kunsente, sen antaŭjuĝoj kaj kredante la
fratecon de l’homa gento, plenumas glorakton.
« Kio estas la celo de nia vivo
? »
'Abdu'l-Bahá : - Akiri virtojn. Ni
devenas de la tero; kial ni estas transportitaj el la minerala regno en
la vegetaĵan, el la vegetaĵa regno en la bestan ? Por ke ni atingu perfektecojn
en ĉiu el tiuj regnoj, por ke ni ekposedu la plej bonajn kvalitojn de
mineralo, por ke ni akiru la kreskoporvon, kiel vegetaĵo, por ke ni estu
ornamitaj per la instinktoj de l’besto kaj ekposedu la sentojn de vido,
aŭdo, flaro, tuŝo kaj gusto, ĝis el la besta regno ni enpaŝas la mondon
de homeco kaj ricevas donace prudenton, eltrovemon kaj la forton de l’Spirito.
Malbono.
« Kio estas malbono ? »
'Abdu'l-Bahá : - Malbono estas malperfekteco.
Peko estas stato de homo en la mondo de la malpli nobla naturo, ĉar en
la naturo ekzistas tiel malperfektecoj, kiel maljusteco, tiraneco, malamo,
malamikeco, batalado: tio ĉi estas la karakteraĵoj de la malpli alta
sfero de la naturo. Tio ĉi estas la pekoj de la mondo, la fruktoj de la
arbo, de kiu manĝis Adamo. Per edukado ni devas liberigi nin de tiuj ĉi
malperfektecoj. La Profetoj de Dio estis senditaj, la Sanktaj Libroj estis
verkitaj, por ke homo estu libera. Ŝajne, kiel li naskiĝas en tiun ĉi
mondon de malperfektecoj el la sino de sia tera patrino, li estas ankaŭ
naskita en la mondon de spirito per dia edukado. Kiam homo estas naskita
en la fenomenan mondon, li trovas la universon; kiam li estas naskita el
tiu ĉi mondo en la mondon de l’Spirito, li trovas la Regnon.
Progresado de Animo.
« Ĉu animo progresas pli per malĝojoj,
ĉu per ĝojoj en tiu ĉi mondo ? »
'Abdu'l-Bahá : - La menso kaj la spirito
de homo progresas, kiam li estas provata per suferoj. Ju pli plugata estas
la grundo, des pli bona estos la rikolto. Kiel plugilo profunde sulkigas
la teron, purigante ĝin de malbonherboj kaj kardoj, tiel suferoj kaj malĝojoj
liberigas homon de malgravaĵoj de tiu ĉi monda vivo, ĝis li atingas
staton de kompleta sindeturnemo. Lia sinteno en tiu ĉi mondo estos tiu
de dia feliĉo. Homo estas, por tiel diri, nematura: la varmego de l’fajro
de suferoj maturigas lin. Rigardu malantaŭen en la pasintajn tempojn,
kaj vi vidos, ke la plej grandaj el la homoj suferis plej multe.
« Ĉu tiu, kiu per suferoj atingis
maturiĝon, timu feliĉon ? »
'Abdu'l-Bahá : - Per suferoj li atingos
la eternan feliĉecon, kiun nenio povas forpreni de li. La apostoloj de
Kristo suferis: ili atingis la eternan feliĉecon.
« Ĉu estas do neeble atingi feliĉon
sen suferoj ? »
'Abdu'l-Bahá : - Por atingi la eternan
feliĉon, oni devas suferi. Kiu atingis la staton de sinofero, havas veran
ĝojon. Tempa ĝojo pereos.
« Ĉu transmondiĝinta animo povas
interparoli kun iu, estanta ankoraŭ sur la tero ? »
'Abdu'l-Bahá : - Oni povas interparoli,
sed tiu interparolo ne estas simila al la nia. Estas nenia dubo, ke la
fortoj de la pli altaj mondoj kunagas kun la fortoj de tiu ĉi. La koro
de homo estas malfermita al inspiroj; tio ĉi estas la spirita interkomunikiĝado.
Kiel en sonĝo oni parolas kun amiko, dum la buŝo silentas, tiel same
estas en la spirita interparolo. Homo povas paroli kun sia interna memo,
dirante : «Ĉu mi povas fari tion ? Ĉu estas por mi konsilinde fari
tiun ĉi laboron ? » Tiaspeca interparolo estas kun la pli alta memo.
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>