Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )Parolado de Abdul
Baha en la « Friends' Meeting House »,
St. Martin Lane, Londono W. C., dimanĉe,
la 12-an de januaro 1913.
Antaŭ proksimume mil jaroj estis fondita
en Persujo societo, nomata Societo de Amikoj, kiuj kunvenadis por silente
komunikiĝadi kun la Ĉionpova.
Ili dividis la dian filozofion en du
partojn unu kategorio estis tia, konon de kiu oni povas akiri per
lecionoj kaj studado en lernejoj kaj kolegioj. La dua kategorio de la filozofio
estis tiu ĉi de «illuminati», de sekvantoj de la interna Lumo. La lecionoj
de tiu ĉi filozofio okazadis en silento. Homoj meditadis kaj turnadis
la vizaĝojn al la Fonto de l’Lumo kaj el tiu ĉi centra Lumfonto la
misteroj de la Regno estis rebriligataj en iliajn korojn. Ĉiuj Diaj problemoj
estis solvataj per tiu ĉi forto de lumigiteco.
Tiu Societo de Amikoj grade pligrandiĝadis
en Persujo kaj eĉ en la nuna tempo ekzistas iliaj societoj. Multajn librojn
kaj epistolojn verkis iliaj gvidantoj. Kiam ili kunvenas en sia kunvenejo,
ili sidas silente kaj meditas; la gvidantoj malfermas la kunvenojn kun
certaj proponoj kaj diras al la kunvenintoj : «Meditu pri tiu ĉi problemo».
Post tio, liberiginte siajn mensojn de ĉio alia, ili sidas kaj konsideras,
kaj post mallonga tempo estas malkaŝita al ili la respondo. Multaj malklaraj
demandoj estas solvitaj per tiu ĉi lumigiteco.
Kelkaj el la grandaj demandoj, kiuj
per la radioj de la Suno de l’Realeco klariĝas al la homa menso, estas
la jenaj: la problemo de realeco de la homa spirito, de naskiĝo de l’Spirito,
de ĝia naskiĝo el tiu ĉi mondo en la mondon de Dio, la demando pri la
interna vivo de la spirito kaj pri ĝia sorto post la supreniĝo el la
korpo.
Ili meditas ankaŭ pri la sciencaj demandoj
de la nuna tago, kaj tiuj ĉi estas same solvataj.
Tiuj ĉi homoj, nomataj « sekvantoj
de la Interna Lumo », atingas la plej altan gradon de povo kaj liberiĝas
komplete de blindaj dogmoj kaj imitaĵoj. Homoj fidas al iliaj diroj :
per si mem, en si mem ili solvas ĉiujn misterojn.
Se ili trovas solvon kun la helpo de
la Interna Lumo, ili akceptas ĝin, kaj poste ili deklaras ĝin : alie
ili konsideras tion ĉi kiel aferon de blinda imitado. Ili eĉ meditas
pri la esenca naturo de Dio, pri Diaj revelacioj, pri sinaperigo de Dio
en tiu ĉi mondo. Ĉiujn diajn kaj sciencajn demandojn ili solvas per la
povo de la spirito.
Bahá'u'lláh diras, ke signo (donita
de Dio) ekzistas en ĉiu fenomeno : la signo de la intelekto estas meditado,
kaj la signo de la meditado estas silento, ĉar ne estas eble por homo
fari samtempe du aferojn - li ne povas kune paroli kaj mediti.
Estas aksiomo, ke dum vi meditas, vi
estas parolantaj kun via propra spirito. En tiu stato de la menso vi prezentas
certajn demandojn al via menso, kaj la spirito respondas : la lumo trapenetras
kaj la realeco estas malkaŝita.
Vi ne povas koncernigi la nomon « homo
» al iu estaĵo, senigita de tiu ĉi kapablo; sen ĝi li estus nur besto,
malpli alta, ol besto.
Per la kapablo de meditado homo atingas
la eternan vivon; per ĝi li ricevas inspiron de la Sankta Spirito - la
donacoj de la Spirito estas donataj en pripensado kaj meditado.
La homa spirito mem ricevas sian scion
kaj forton dum la meditado; per ĝi aferoj, pri kiuj li nenion sciis, malkaŝas
sin antaŭ liaj okuloj. Per ĝi li ricevas Dian inspiron, per ĝi li ricevas
la ĉielan nutraĵon.
Meditado estas ŝlosilo, kiu malfermas
la pordojn de misteroj. En tiu stato homo forabstraktigas sin mem; en tiu
stato homo apartigas sin de ĉiuj eksteraj objektoj : en tiu subjektiva
animstato li estas profundigita en oceano de spirita vivo kaj povas malkaŝi
la sekretojn de la esencoj de aferoj. Por bildi tion ĉi pensu pri homo
kvazaŭ pri posedanta du specojn de vido; kiam uzata estas la povo de la
interna vido, la ekstera vidpovo ne funkcias.
Tiu ĉi kapablo de meditado liberigas
homon de la besta naturo, distingas la realecojn de aferoj kaj rilatigas
homon kun Dio.
Tiu ĉi kapablo aperigas el la sferoj
de nevidebleco sciencojn kaj artojn. Dank' al la meditkapablo eltrovoj
estas eblaj, grandegaj entreprenoj estas plenumataj; dank' al ĝi regado
povas bonorde prosperi. Dank' al tiu ĉi kapablo homo eniras la Regnon
de Dio.
Malgraŭ tio certaj pensoj estas senutilaj
por homo; ili estas kvazaŭ ondoj, senefike balancantaj sin en maro. Sed
se la kapablo de meditado estas banita en la interna lumo kaj karakterizita
per diaj ecoj, la rezultato alportas konfirmon.
La meditkapablo estas simila al spegulo;
se vi metas antaŭ ĝin terajn objektojn, ĝi respegulas ilin. Tiel se
la homa spirito meditas pri teraj objektoj, li iĝas scianta pri ili.
Sed se vi turnos la spegulojn de viaj
spiritoj ĉielen, la ĉiela stelaro kaj la radioj de la Suno de l’Realeco
respegulos sin en viaj koroj, kaj vi akiros la virtojn de la Regno.
Tial ni gardu ĉiam la ĝustan direkton
de tiu ĉi kapablo, turnante ĝin al la ĉiela Suno, ne al teraj objektoj
- por ke ni povu malkovri la sekretojn de la Regno, kompreni la alegoriojn
de la Biblio kaj la misterojn de la Spirito.
Iĝu ni vere speguloj, reflektantaj
la ĉielajn realecojn, kaj iĝu ni tiel puraj, ke ni reflektu la stelojn
de l’Ĉielo.
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>