PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
La lasta kunveno.
15, Rue Greuze, Parizo, la 1-an de
decembro.
Kiam antaŭ kelka tempo mi venis la unuan fojon en Parizon, mi rigardis ĉirkaŭen kun granda intereso, kaj en la menso mi komparis tiun ĉi belan urbon kun granda ĝardeno.
Kun ama zorgemo kaj granda pensemo mi esploris la grundon, kaj trovis ĝin tre bona kaj plena de eblecoj por firma kredo kaj senŝancela fido, ĉar semo de Amo de Dio estis ĵetita en la teron.
Nuboj de la Ĉiela Malavareco verŝis sian pluvon sur ĝin, kaj la Suno de l’Vero metis sian varmon sur la junan semaĵon, kaj hodiaŭ oni povas vidi meze de vi la naskiĝon de kredo. La semo, ĵetita en la grundon, komencas ĝermi, kaj vi vidos ĝian kreskadon de tago al tago. La malavaraĵoj de la Regno de Bahá'u'lláh aperigos vere mirindan rikolton !
Aŭskultu ! Mi alportas al vi feliĉan kaj ĝojan novaĵon ! Parizo iĝos rozĝardeno ! Ĉiuj specoj de belegaj floroj kreskos kaj floros en tiu ĉi ĝardeno, kaj la famo pri iliaj aromoj kaj beleco iros en ĉiujn landojn. Kiam mi pensas pri la Parizo de estonteco, ŝajnas al mi, ke mi ĝin vidas banantan sin en la lumo de la Sankta Spirito ! Vere, ekmatenas jam la tago, en kiu Parizo ricevos sian lumecon, kaj la Boneco kaj Kompatemo de Dio estos videbla al ĉiu vivanta estaĵo.
Ne lasu viajn mensojn esti fiksitaj sur la estanteco, sed per la okuloj de kredo rigardu en la estontecon, ĉar vere la Spirito de Dio estas aganta meze de vi.
De la tempo de mia alveno antaŭ kelkaj semajnoj mi vidas kreskadon de spiriteco. En la komenco nur malmultaj venadis al mi serĉi la Lumon, sed dum mia mallonga restado meze de vi la nombro kreskis kaj duobliĝis. Ĝi estas promeso por la estonteco !
Kiam Kristo estis krucumita kaj forlasis la mondon, Li havis nur dekunu disĉiplojn kaj tre malmultajn sekvantojn. Sed Li servis la Aferon de l’Vero - kaj rigardu hodiaŭ la rezultaton de Lia vivlaboro ! Li lumigis la mondon kaj donis vivon al la morta homaro. Post Lia ĉieliro Lia Afero kreskis iom post iom, la animoj de Liaj sekvantoj iĝadis pli kaj pli lumaj, kaj la belega aromo de iliaj sanktaj vivoj disvastiĝadis en ĉiujn direktojn.
Kaj hodiaŭ, dankon al Dio, simila stato komenciĝis en Parizo. Estas ĉi tie multaj, turnintaj sin al la Regno de Dio, kaj alĉarmitaj al Unueco, Amo kaj Vero.
Penu labori tiel, ke la boneco kaj kompatemo de la Abha ĉirkaŭbraku la tutan Parizon. La spiro de la Sankta Spirito helpos vin, la Ĉiela Lumo de la Regno brilos en viaj koroj kaj benitaj anĝeloj de Dio el la Ĉielo alportos al vi fortojn kaj subtenos vin. Danku do Dion per via tuta koro, ke vi atingis tiun ĉi plejsuperan favoron. Granda parto de la mondo kuŝas en dormo sed vi estas vekitaj. Multaj estas blindaj, sed vi havas la vidon !
La voko de la Regno estas aŭdata en via mezo. Gloro estu al Dio - vi estas renaskitaj, vi estas baptitaj per la fajro de la Amo de Dio, vi estas banitaj en la Maro de l’Vivo kaj revivigitaj de la Spirito de Amo !
Ricevinte tian favoron estu dankaj al Dio kaj neniam dubu pri Lia Boneco kaj Amemo, sed havu senmortan kredon je la Malavaraĵoj de la Regno. Rilatu unu kun alia en frata amo, estu pretaj fordoni viajn vivojn unu por alia, kaj ne nur por tiuj, kiuj estas karaj al vi, sed por ĉiuj homoj. Rigardu la tutan homan genton kiel membrojn de unu familio, kiel infanojn de Dio; kaj en tia maniero vi vidos nenian diferencon inter ili.
La homaro povas esti komparita kun arbo. Tiu ĉi arbo havas branĉojn, foliojn, burĝonojn kaj fruktojn. Pensu pri ĉiuj homoj kiel pri floroj, folioj aŭ burĝonoj de tiu ĉi arbo, kaj al ĉiu kaj al ĉiuj penu helpi kompreni kaj ĝui la Benojn de Dio. Dio malzorgas neniun: Li amas ĉiujn.
La sola efektiva diferenco, kiu ekzistas inter homoj, estas, ke ili estas sur diversaj gradoj de evoluo. Kelkaj estas malperfektaj - oni devas ilin perfektigi. Aliaj kuŝas en dormo - oni devas ilin veki; certaj estas malrapidemaj - oni devas ilin stimuli ; sed ĉiuj ili estas infanoj de Dio. Amu ilin ĉiujn per via tuta koro. Neniu estas fremda al alia, ĉiuj estas amikoj. Ĉi-vespere mi venis por adiaŭi vin, sed - gardu tion ĉi en la mensoj - kvankam niaj korpoj povas esti tre malproksimaj, spirite ni ĉiam estos kune.
Mi havas vin en la koro, ĉiun kaj ĉiujn, kaj forgesos neniun el vi, kaj mi esperas, ke neniu el vi min forgesos.
Mi en Oriento kaj vi en Okcidento, ni ĉiuj klopodu per la koro kaj animo, ke unueco ekloĝu en la mondo, ke ĉiuj popoloj iĝu unu popolo, kaj ke la tuta supraĵo de la tero estu kiel unu lando - ĉar la Suno de l’Vero brilas egale sur ĉiujn.
Ĉiuj Profetoj de Dio venis pro amo al tiu ĉi granda celo.
Rigardu, kiel Abrahamo streĉis la fortojn por estigi kredon kaj amon inter la homoj; kiel Moseo penis unuigi la homojn per saĝaj leĝoj; kiel Jesuo Kristo suferis eĉ la morton por venigi la lumon de Amo kaj Vero en la malluman mondon, kiel Mahometo klopodis por estigi unuecon kaj pacon inter la diversaj necivilizitaj gentoj, meze de kiuj li vivis. Kaj la lasta el ili, Bahá'u'lláh, suferis dum kvardek jaroj pro la sama kaŭzo - por tiu sola nobla celo de disvastigo de amo inter la idoj de la homoj - kaj por la paco kaj unueco de la mondo Báb fordonis sian vivon.
Tiel do penu sekvi la ekzemplojn de tiuj Diaj Estaĵoj, trinku el iliaj fontoj, estu lumigitaj per ilia lumo, kaj estu por la mondo kiel simboloj de Favoremo kaj Amo de Dio. Estu por la mondo kiel pluvo kaj nuboj de favoremo, kiel Sunoj de l’Vero; estu ĉiela armeo, kaj vere vi konkeros la urbojn de koroj.
Estu dankaj al Dio, ke Bahà'u'llàh donis al vi firman kaj solidan fundamenton. Li lasis nenian lokon por malgajeco en la koroj, kaj la skribaĵoj de lia sankta plumo enhavas konsolon por la tuta mondo. Li havis la vortojn de la Vero, kaj ĉio, kio estas kontraŭa al liaj instruoj, estas malvera. La ĉefa celo de lia tuta laboro estis forigi dividojn.
La testamento de Bahá'u'lláh estas Pluvo de Boneco, Suno de l’Vero, Akvo de l’Vivo, la Sankta Spirito. Malfermu do viajn korojn por ricevi la plenan povon de lia Beleco, kaj mi preĝos por vi ĉiuj, ke tiu ĉi ĝojo estu via.
Nun mi adiaŭas vin.
Mi adiaŭas nur viajn eksterajn personecojn; mi ne adiaŭas viajn animojn, ĉar niaj animoj ĉiam estas kune.
Konsolu vin kaj estu certaj, ke tage kaj nokte mi turnados min al la Regno de l’Abhá, petante por vi, ke tagon post tago vi iĝadu pli bonaj kaj pli sanktaj, pli proksimaj al Dio kaj pli lumigitaj per la radiado de Lia Amo.
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>