Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )La 11 principoj
estas la vojo al la Regno de Dio.
4, Avenue de Camoëns, Parizo, la 28-an
de novembro 1911.
En la kunvenoj, en kiuj ni renkontiĝis
kaj interparolis, vi ĉiuj ekkonis la principojn de tiu ĉi epoko kaj la
realecon de l’faktoj. Al vi estis lasite ekkoni tiujn ĉi aferojn, sed
estas ankoraŭ multaj homoj neklerigitaj kaj dronantaj en superstiĉoj.
Nur malmulte ili aŭdis pri tiu ĉi granda kaj glora Afero, kaj la scio,
kiun ili posedas, estas bazita ĉefe sur onidiroj. Ve pro ili, la kompatindaj
! La scio, kiun ili havas, ne estas bazita sur la vero, la fundamento de
ilia kredo ne estas la instruoj de Bahá'u'lláh ! Estas, sendube, certa
kvanto da vero en tio, kion ili aŭdis, sed plejparte la posedataj de ili
informoj estas neprecizaj.
La veraj principoj de la benita Afero
de Dio estas la dekunu reguloj, kiujn mi prezentis al vi, kal mi zorgeme
klarigis ilin ĉiujn unu post la alia.
Vi devas ĉiam peni vivi kaj agi en
direkta obeo al la instruoj kaj leĝoj de Bahá'u'lláh, por ke ĉiu vidu
en ĉiuj faroj de via vivo, ke en vortoj kaj en agoj vi estas vere sekvantoj
de la Benita Perfekteco.
Streĉu viajn fortojn, por ke tiu ĉi
glora Instruo ĉirkaŭregu la terglobon, kaj spiriteco estu inspirita en
la homajn korojn.
La spiro de la Sankta Spirito konfirmos
vin, kaj kvankam multaj leviĝos kontraŭ vi, ili ne venkos !
Kiam Kristo Sinjoro estis kronita per
dornoj, Li sciis, ke ĉiuj diademoj de la mondo estas ĉe Liaj piedoj.
Ĉiuj teraj kronoj, kiel ajn brilaj, potencaj kaj gloraj, adorklinis sin
antaŭ la krono el dornoj ! Kun tiu ĉi certa kaj pura scio Li parolis,
dirante : « Estas donita al mi ĉia aŭtoritato en la ĉielo kaj sur
la tero ». (St Mat XXVIII 18)
Kaj mi diras al vi, havu tion ĉi en
viaj koroj kaj en viaj mensoj. Vere via lumo lumigos la tutan mondon, via
spiriteco tuŝos la korojn de ĉiuj estaĵoj. Vere vi iĝos lumantaj torĉoj
de la terglobo. Ne timu, nek estu teruritaj, ĉar viaj lumoj trapenetros
plej densan mallumon. Tio ĉi estas la promeso de Dio, kiun mi donas al
vi. Leviĝu ! kaj servu al la Potenco de Dio !
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>