Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )La dekunua principo
- la povo de la Sankta Spirito.
4, Avenue de Camoëns, Parizo, la 18-an
de novembro 1911.
En la instruoj de Bahá'u'lláh estas
skribite : « Sole per la povo de la Sankta Spirito homo povas progresi,
ĉar la povo de homo estas limigita, kaj la Dia Povo estas senlima
». La studado de la historio venigas nin al la konkludo, ke ĉiuj vere
grandaj homoj, la bonfarintoj de la homa gento, tiuj, kiuj instigis homojn
ami bonon kaj malami malbonon kaj kaŭzis la efektivan progreson, estis
inspiritaj per la forto de la Sankta Spirito.
El la Profetoj de Dio ne ĉiuj finis
lernejojn de kleriga filozofio; fakte ili estis ofte homoj de malalta deveno
verŝajne malkleraj, homoj sen signifo en la okuloj de la mondo; kelkaj
el ili ne sciis eĉ legi kaj skribi.
Tio, kio levis tiujn eminentulojn super
aliajn homojn, kaj kio donis al ili la eblon iĝi instruistoj de la Vero,
estis la povo de la Sankta Spirito. Ilia influo je la homaro per la potenco
de tiu ĉi povohava inspiro estis granda kaj penetranta.
La influo de plej saĝaj filozofoj sen
tiu ĉi Dia Spirito estis kompare sensignifa, kiel ajn vasta estis ilia
scio kaj profunda ilia instruiteco.
La eksterordinaraj intelektoj ekzemple
de Platono, Aristotelo, Plinio kaj Sokrato ne influis la homojn tiagrade,
ke il estu pretaj orferi siajn vivojn por iliaj instruoj; dum kelkaj el
tiuj simpluloj tiel tuŝis la homaron, ke miloj da homoj iĝis bonvolaj
martiroj por subteni iliajn verkojn; ĉar tiuj vortoj estis inspiritaj
de la Sankta Spirito de Dio ! La profetoj de Judao kaj Izraelo, Elija,
Jeremia, Jesaja kaj Jeĥezkel estis simplaj homoj, kiaj estis ankaŭ la
apostoloj de Jesuo Kristo.
Petro, la ĉefa el la apostoloj, kutimis
dividadi la akiraĵon de sia fiŝkaptado en sep partojn, kaj kiam, prenante
po unu parto por la ĉiutaga uzo, li venadis al la sepa, li sciis, ke ĝi
estas la tago de Sabato. Konsideru tion ĉi ! Kaj pensu pri lia posta pozicio;
kian gloron li atingis pro tio, ke la Sankta Spirito faris grandajn aferojn
pere de li.
Ni komprenas, ke la Sankta Spirito estas
la energiodona faktoro en homa vivo. Kiu ajn ricevas tiun ĉi povon, kapablas
influi ĉiujn, kun kiuj li rilatas.
La plej grandaj filozofoj sen tiu ĉi
spirito estas senpovaj, iliaj animoj estas senvivaj, iliaj koroj mortaj.
Se la Sankta Spirito ne inspiras iliajn animojn per sia blovo, ili povas
fari nenian bonon. Nenia filozofia sistemo sukcesis iam bonsanĝi kutimojn
kaj morojn de popolo. Instruitaj filozofoj, ne klerigitaj de la Dia Spirito,
ofte estis homoj de malpli altmoraleco; ili ne proklamis en siaj agoj la
realecon de siaj belaj frazoj.
La diferenco inter la spiritaj filozofoj
kaj la aliaj elmontriĝas en iliaj vivoj. Spirita instruisto elmontras
sian kredon je la propraj instruoj estante mem tio, kion li rekomendas
al aliaj.
Homo simpla, sen instruiteco, sed plenigita
per la Dia Spirito, estas pli povohava, ol plej altdevena, profunda scienculo,
ne havanta tiun ĉi inspiron. Kiu estas edukita de la Dia Spirito, povas,
en sia tempo, gvidadi aliajn, ke ili ricevu la saman Spiriton.
Mi preĝas por vi, ke ĉiu el vi ricevu
en la vivo la scion pri la Dia Spirito, por ke vi estu rimedoj de eduko
por aliaj. La vivo kal moraleco de spiritaj homoj estas per si mem instruo
por tiuj, kiuj konas ilin.
Ne pensu pri viaj propraj limigoj, celu
nur la bonon de la Regno de Gloro. Konsideru la influon de Jesuo Kristo
je Liaj apostoloj, poste pensu pri ilia influo je la mondo. Al tiuj ĉi
simpluloj la potenco de la Sankta Spirito donis la povon disvastigi la
ĝojan novaĵon !
Simile vi ĉiuj ricevu Dian helpon !
Neniu kapablo estas limigita, kiam ĝi estas gvidata de la Spirito de Dio
!
La tero per si mem ne havas la proprecojn
de vivo, ĝi estas senfrukta kaj seka, ĝis ĝi estas frukodonigita de
la suno kaj pluvo : tamen la tero ne bezonas plendi pro siaj limigoj !
Estu al vi donita la vivo ! La pluvo
de la Dia Malavareco kaj la varmo de la Suno de l’Vero fruktoplenigu
viajn ĝardenojn, ke amase floru tie multaj belaj floroj de ĉarmaj aromoj
kaj amo. Forturnu viajn vizaĝojn de la meditado pri viaj propraj limhavaj
memoj kaj fiksu la okulojn sur la Ĉiamdaŭran Radiecon. Tiam viaj animoj
ricevos plenmezure la Dian Povon de la Spirito kaj la Benojn de la Senfina
Malavareco.
Se vi tiel persistos en preteco, vi
iĝos por la mondo de l’homaro brilanta flamo, gvida stelo, fruktabunda
arbo, sanĝante ĝian tutan mallumecon kaj malĝojon en lumon kaj ĝojon
per la brilado de la Suno de Kompatemo kaj per la senfinaj benoj de la
ĝoja novaĵo.
Tio ĉi estas la signifo de la potenco
de la Sankta Spirito, kiu, mi preĝas, estu malavare verŝita sur vin.
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>