Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )La deka principo
- egaleco de la seksoj.
4, Avenue de Camoëns, Parizo, la 14-an
de novembro 1911.
La deka principo de la instruoj de Bahá'u'lláh
estas la egaleco de la seksoj.
Dio kreis ĉiujn kreaĵojn pare. Homo,
besto aŭ vegetaĵo, ĉiuj estaĵoj el tiu ĉi tri regnoj havas du seksojn,
kaj absoluta egaleco estas inter ili.
En la vegetaĵa mondo estas virseksaj
kreskaĵoj kaj inaj kreskaĵoj; ili havas egalajn rajtojn kaj posedas egalparte
la belecon de sia speco, kvankam vere oni povus diri, ke la arbo, kiu kreskigas
fruktojn, estas supera kompare kun tiu, kiu estas senfrukta.
En la besta regno ni vidas, ke virseksuloj
kaj inoj havas egalajn rajtojn, kaj ke ambaŭ seksoj partoprenas en la
privilegioj de sia gento.
Ni do vidis, ke en la du malpli altaj
regnoj de l’naturo ne ekzistas la problemo de supereco de unu sekso super
la alia. En la mondo de l’homaro ni trovas grandan diferencon; la virina
sekso estas traktata kiel malsupera kaj ne posedas egalajn rajtojn kaj
privilegiojn. Tiu ĉi kondiĉo estas kaŭzita ne de la naturo, sed de la
edukado. En la Dia plano de l’Kreo ne ekzistas tia diferenco. Neniu sekso
superas la alian antaŭ la okuloj de Dio. Kial do unu sekso asertu pri
malsupereco de la alia, detenante de ĝi la justajn rajtojn kaj privilegiojn,
kvazaŭ Dio donus Sian Aŭtoritaton por tia kondutmaniero ? Se la kondiĉoj
de edukado estus egalaj tiel por la virinoj, kiel por la viroj, montriĝus
rezulte egala kapableco de ambaŭ al scienca studado.
En certaj rilatoj virino superas viron.
Si estas pli molkora, pli impresema, sia intuicio estas pli intensa.
Oni ne povas nei, ke en diversaj direktoj
virino estas en la nuna tempo malantaŭ viro, kaj ankaŭ ke tiu ĉi tempa
malsupereco estas ŝuldata al manko de okazo al klerigado. En la necesoj
de vivo virino estas pli instinktpova, ol viro ĉar li ŝuldas al ŝi sian
ekziston mem.
Se patrino estas edukita, ankaŭ siaj
infanoj ricevos bonan edukon. Se patrino estas saĝa, ankaŭ la infanoj
estos kondukitaj sur la vojon de saĝeco. Se patrino estas religia, ŝi
montros al siaj infanoj, kiel ili devas ami Dion. Se patrino estas morala,
ŝi kondukos siajn idojn sur la vojon de honesteco.
Estas do klare, ke la venonta generacio
dependas de la hodiaŭaj patrinoj. Ĉu ĝi ne estas gravega respondeco
por virino ? Ĉu si ne bezonas ĉian eblan utilaĵon, por pretigi sin al
tia tasko ?
Pro tio certe ne plaĉas al Dio, ke
tiel grava instrumento, kiel virino, suferu pro manko de edukiteco, por
atingi la dezirindajn kaj necesajn perfektecojn por sia granda vivotasko.
La Dia Justeco postulas, ke la rajtoj de ambaŭ seksoj estu egale respektataj,
ĉar neniu superas la alian antaŭ la okuloj de la Ĉielo. La indeco antaŭ
Dio dependas ne de la sekso sed de pureco kaj lumeco de la koro. Homaj
virtoj apartenas egale al ambaŭ seksoj.
Virino devas do peni atingi pli grandan
perfektecon, por esti egala al viro en ĉiuj rilatoj, por progresi en ĉio,
en kio ŝi estas ne progresinta, por ke viro estu devigita konfesi siajn
egalajn kapablojn kaj scion.
En Eŭropo la virinoj faris pli grandan
progreson, ol en Oriento, sed multe devas esti ankoraŭ farita ! Kiam lernanto
venas al la fino de la lernotempo, okazas ekzameno, kies rezultato difinas
la scion kaj kapablon de ĉiu lernanto. Same estas kun virino : siaj agoj
elmontros sian povon; ne estos plu necese proklami ĝin per vortoj.
Mi esperas, ke la orientaj virinoj,
same, kiel iliaj okcidentaj fratinoj, progresos rapide, ĝis la homaro
atingos perfektecon.
La Dia Malavareco estas por ĉiuj kaj
inspiras povon al ĉia progreso. Kiam la viroj konfesos la egalecon de
la virinoj, ili ne bezonos plu batali por siaj rajtoj ! Unu el la principoj
de Bahá'u'lláh estas do egaleco de la seksoj.
La virinoj devas streĉi ĉiujn siajn
fortojn, por akiri spiritan povon kaj progresi en la virto de saĝeco kaj
sankteco, ĝis ilia klereco kaj penado sukcesos estigi la unuecon de la
homaro. Ili devas labori kun flama fervoro por disvastigadi la instruojn
de Bahá'u'lláh inter la popoloj, por ke la radianta tumo de la Dia Malavareco
envolvu la animojn de ĉiuj nacioj de la mondo !
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>