Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
( plena teksto de la libro laŭ formato PDF )La naŭa principo
- nesinmiksado de religio kaj politiko.
4, Avenue de Camoëns, Parizo, la 17-an
de novembro 1911.
En sia vivkonduto homo estas stimulata
de du ĉefaj motivoj : « espero de rekompenco » kaj « timo
de puno ». Sekve de tio aŭtoritatuloj, kiuj havas gravajn registarajn
postenojn, devas grandparte konsideri tiun ĉi esperon kaj tiun ĉi timon.
Ilia afero estas intekonsili por eldoni legojn kaj prizorgi ilian justan
plenumadon.
La tendo de la ordo de l’mondo estas
starigita kaj konstruita sur du kolonoj de la « rekompenco kaj puno
».
En despotaj reĝimoj, en kiuj estras
homoj sen Dia kredo, en kiuj ekzistas nenia timo de spirita puno, la plenumado
de la leĝo estas tirana kaj maljusta.
Nenio gardas pli efike kontraŭ tiraneco,
ol tiuj ĉi du sentoj, la espero kaj la timo. Ili havas konsekvencojn tiel
politlkajn, kiel spiritajn.
Se leĝoplenumantoj konsiderus la spiritajn
konsekvencojn de siaj decidoj kaj sekvus la gvidon de religio, « ili
estus Diaj agentoj en la mondo de agoj, reprezentantoj de Dio por tiuj,
kiuj estas sur la tero, kaj ili defendus, pro la amo al Dio, la bonon de
Liaj servantoj, kiel ili defendus sian propran ». Kiam regantarano
komprenas sian respondecon kaj timas malrespekti la Dian Leĝon, liaj juĝoj
estas justaj. Super ĉio, se li kredas, ke la konsekvencoj de liai agoj
sekvos lin en lian transmondan vivon kaj ke « kiel li semas,
tiel li rikoltos » - tia homo sendube evitados maljustecon kaj tiranecon.
Se, aliflanke, oficisto pensas, ke la
tuta respondeco por liaj agoj devas finiĝi kun lia tera vivo, nenion sciante
kaj kredante pri la Diaj Favoroj kaj la spirita Regno de Ĝojo, mankas
al li stimulilo al justa agado kaj instigo al neniigo de premado kaj maljusteco.
Kiam reganto scias, ke liaj juĝoj estos
pesitaj per la pesilo de la Dia Juĝo, kaj ke, se ne elmontriĝos manko,
li venos en la Ĉielan Regnon kaj la lumo de la Ĉiela Malavareco lumos
sur lin, tiam li certe agos kun justeco kaj praveco. Vidu, kiel grave estas,
ke ŝtataj registaranoj estu lumigitaj de religio !
Kun politikaj demandoj pastroj havas
tamen nenion komunan ! Oni ne devas miksi religiajn aferojn kun la politikaj
en la nuna stato de la mondo ( ĉar iliaj interesoj ne estas identaj ).
Religio koncernas aferojn de la koro,
de la Spirito kaj de moraleco.
Politiko koncernas la materialan flankon
de la vivo. La religiaj instruistoj ne devas invadi la sferon de politiko.
Ili devas okupi sin per la spirita edukado de la civitanoj, ili devas ĉiam
donadi al homoj bonajn konsilojn, penante servi Dion kaj la homaron, ili
devas klopodi por veki spiritajn aspirojn kaj peni pligrandigi la komprenon
kaj scion de la homaro, plibonigi moralecon kaj kreskigi amon al justeco.
Tio ĉi estas en harmonio kun la instruoj
de Bahá'u'lláh. En la Evangelio ankaŭ estas skribite : « Redonu
al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio
».
En Persujo inter la gravaj ŝtatministroj
troviĝas kelkaj, kiuj estas religiaj, kiuj estas imitindaj ekzemploj,
kiuj adoras Dion kaj timas malobei Liajn Leĝojn, kiuj juĝas juste kaj
regas egaltrakte la popolon. Estas ankaŭ en tiu lando aliaj registaranoj,
kiuj ne havas timon de Dio antaŭ siaj okuloj, kiuj ne pensas pri la konsekvencoj
de siaj faroj, agante por siaj propraj plezuroj, kaj tiuj ĉi estigis en
Persujo grandajn zorgojn kaj malfacilaĵojn.
Ho, amikoj de Dio, estu vivantaj ekzemploj
de justeco ! Por ke per la Favoro de Dio la mondo ekvidu en viaj agoj,
ke vi elmontras la kvalitojn de justeco kaj kompatemo.
Justeco ne estas limigita, ĝi estas
universala kvalito. Oni devas efikigi ĝian influon en ĉiuj klasoj, de
la plej alta ĝis la plej malalta. Justeco devas esti sankta, kaj devas
esti konsiderataj la rajtoj de ĉiuj homoj. Deziru por aliaj nur tion,
kion vi deziras por vi mem. Tiam ni ĝojos en la Suno de Justeco, kiu brilas
de la horizonto de Dio.
Ĉiu homo estus lokita sur honora posteno,
de kiu li ne devas foriĝi. Modesta laboristo, kiu plenumas maljustaĵon,
estas same mallaŭdinda, kiel fama tirano. Tiel ni ĉiuj havas elekton
inter justeco kaj maljusteco.
Mi esperas, ke ĉiu el vi iĝos justa
kai direktos siajn pensojn al la unueco de l’homaro; ke vi neniam malbonfaros
al viaj najbaroj aŭ parolos malbone pri iu ajn; ke vi respektos la rajtojn
de ĉiuj homoj kaj okupos vin pli multe per la bono de aliaj, ol per via
propra. Tiel vi iĝos torĉoj de Dia justeco, agante konforme al la instruoj
de Bahá'u'lláh, kiu elportis dum sia vivo nekalkuleblajn persekutojn,
por elmontri al la mondo de l’homaro la virtojn de la Mondo de Dio, ebligante
al vi kompreni la superegecon de la Spirito kaj ĝoji en la Justeco de
Dio.
Per Lia Favoro la Dia Malavareco estos
verŝita sur vin, kaj pri tio mi preĝas !
Antaŭa
/ B.E.L. / Posta
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>